Clemens Brentano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Clemens Brentano.jpg

Clemens BRENTANO [Klemens Brentano] (naskiĝis la 8-an9-an de septembro 1778 en Ehrenbreitstein apud Koblenz, mortis la 28-an de julio 1842 en Aschaffenburg) estis germana poeto. Li estis grava reprezentanto de la germana romantismo.

Cetere ankaŭ lia fratino Bettina von Arnim estis fama verkistino. Ŝi edziniĝis en 1811 al Achim von Arnim, kiu estis bona amiko de Clemens.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de elmigrinto el Lombardujo, komercisto Peter Anton Brentano, kaj de Maximiliane Brentano (fraŭline: Laroche) li devis iĝi kontraŭvole komercisto. Pro komercista netaŭgeco oni finifine rajtigis al li frekventi lernejon superan. Post la morto de la patro li iris al Jena kie li renkontiĝis la ĉefulojn de la romantikisma skolo kaj kondutis tre studentvivĝue. Ĝis 1804 li vojaĝis multe kaj vivis poste alterne en Dresden, Jena, Marburg (ĉe Friedrich Carl von Savigny), Frankfurto, Vieno, denove en Marburg kaj en Frankfurto (ĉe Ernst von Lasaulx). Dum tie ĉi tempo li verkis la sentimentan-fantazian romanon »Godwi, oder das steinerne Bild der Mutter« sub la pseŭdonimo Maria (Bremen 1800–1802, 2 partoj) kaj en 1801 la vortludeman kaj spritan sed malfacilan komedion »Ponce de Leon« (Göttingen 1804). Sekvis en 1802 en Düsseldorf la melodidrameto »Die lustigen Musikanten« (Frankfurt 1803), en 1803 »Chronika eines fahrenden Sĉülers«.

En 1803 li edziniĝis al Sophie Mereau, eksa edzino de iu profesoro en Jena kiu mem verkis  »Gedichte« (Berlin 1800–1802, 2 vol.) kaj plurajn romanojn (»Kalathiskos« i. a.). En 1805 ili iris al Heidelberg kie li vivis en intima amikeco kun Joseph Görres kaj Achim von Arnim. Kun Arnim li eldonis la tre gravan popolkantan kolekton »Des Knaben Wunderhorn« (Heidelberg 1806–1808, 3 vol.) kaj en 1808 la gazeton »Einsiedlerzeitung« kiu kaŭzis kverelojn inter li kaj la aliaj romantikuloj kun la maljuna pli raciema Johann Heinrich Voß. Tiam li verkis ankaŭ i.a. »Erster Bärenhäuter«.

En la 31.10.1806 subite mortis ŝia edzino. En 1808 li fianciĝis al Auguste Busmann, ekscentra nevino de la bankisto Bethmann, kiun li nuptis en Kaselo. Divorco baldaŭ poste sekvis. Brentano tiam iris al Landshut, en 1809 al Berlino kie li daŭrigis la jam komencitajn fantaziajn skribaĵojn »Romanzen vom Rosenkranz«, romantika kaj ne tro intelektula versio de Faŭsto. Samloke estiĝis la rakonto »Der Philister vor, in und nach der Geschichte« (Berlin 1811) kiu laŭditis pro la granda spriteco; poste li iris la Bohemio sur la familian bienon Bukowan administritan fare de la pli juna frato Christian. Post unujara restado, dum kiu li skribis la historian-historian teatraĵon »Die Gründung Prags« (Budapeshto 1815), li venis al Vieno. Tie ĉi li verkis en 1813 por la Burgteatrejo nur ene de kelkaj horoj la festspektaklon »Am Rhein, am Rhein!« kaj por Teatro ĉe la Vieno la festspektaklon »Viktoria und ihre Geschwister« (Berlin 1817) - kiu ne surscenejigitis.

Poste li reiris la Berlino, kie li verkis la belegajn historiojn: »Geschichte vom braven Kasperl und dem schönen Annerl«, »Die mehreren Wehmüller« kaj »Die drei Nüsse«. Tie ĉi Brentano havis profundan religian ŝanĝiĝon. Estante denaska katoliko li ŝanĝiĝis de sekularemo al tre severa ultramontanismo. En 1818 li retiriĝis al Dülmen kie li restis kun la viziulino Anna Katharina Emmerich ĝis ties morto en 1824. Li surpaperigis plurajn verkojn kun ŝiaj observoj el kiuj kelkaj presitis. Poste li vivis denove maltrankvile en Bonn, Winkel am Rhein, Wiesbaden, Frankfurto, Strasburgo (ĉe Görres) kaj Koblenz. En Koblenz li restis pli longan tempon antaŭ ol setli en 1833 en Munkeno. Lia lasta verko aperinta en 1838 estis la ĉarma kaj prilaborita fabelo »Gockel, Hinkel und Gackeleia«. Post malsaniĝo lia en novembro 1841 lia frato Christian ekgastigis lin en Aschaffenburg.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Brentano estis poeto plenega je fantazio kaj sentoj profundaj. Sed li ne iĝis unuarango pro manko da obstina laboremo kaj fikcia ellabortalento. Kiel lirikisto li plej gravis per mallongan kantoj kaj romantiksimaĵoj, ofte laŭ plaĉa populara stilo. Liaj fabeloj Seine »Märchen« (de 1811) fascinigas per romantikisma fantazio kaj ĉarma sinprezento.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Godwi (romano, du volumoj, 1801)
  • Ponce de Leon (komedio, 1804)
  • Des Knaben Wunderhorn (popolkantoj, 1805-08, kune kun Achim von Arnim)
  • Die Gründung Prags (dramo, 1814)
  • Die drei Nüsse (rakonto, 1817)
  • Aus der Chronika eines fahrenden Schülers (rakonto, 1818)
  • Gedichte (poemoj, eld. 1852)

Li estis la unua verki poemon el la legendo pri Lorelei, ekigante tiel gravan romantisman temon, poste ilustrite de interalie Heinrich Heine kaj Guillaume Apollinaire

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 391-392, kio legeblas interrete tie ĉi.