Sophie Mereau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sophie Mereau
Sophie Mereau - Paper cut.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1770 (1770-03-27)
en Altenburg
Morto 31-an de oktobro 1806 (1806-10-31) (36-jara)
en Heidelberg
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Familio
Edz(in)o Clemens Brentano [#]
Profesio
Profesio verkisto • poeto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Sophie MEREAU

Sophie Friederike MEREAU, origine: SCHUBART, post la dua edziniĝo: BRENTANO (naskiĝis la 27-an de marto, 1770, mortis la 31-an de oktobro, 1806) estis germana verkistino kaj tradukistino. Ŝi reprezentis la romantismon.

Ŝi naskiĝis en Altenburg, Turingio, kiel filino de oficisto. Ŝi ĝuis ege bonan instruadon kaj en la jaro 1791 ŝi unuafoje publikigis poemojn en la ĵurnalo Thalia, eldonita de Friedrich Schiller.

En la jaro 1793 ŝi – ĉefe pro raciaj, ekonomiaj motivoj - edziniĝis al la profesoro Friedrich Karl MEREAU. La paro havis unu filinon. Kvankam Sophie Mereau tre sukcese publikigis siajn verkojn, ŝi private ne estis feliĉa. En la jaro 1801 ŝi – kiel unua virino en la duklando Sachsen-Weimar – petis la divorcon. Verkante ŝi bone povis vivteni sin kaj sian filinon.

En 1803 ŝi edziniĝis al la poeto Clemens Brentano. Ŝi amis sian edzon profunde kaj pasie, sed tre suferis pro lia ĵaluzemo. En la jaro 1806, nur 36 jarojn aĝa, ŝi mortis dum akuŝo.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Blüthenalter der Empfindung (romano, 1794)
  • Amanda und Eduard (romano, 1797)
  • Gedichte (2 vol., 1800-1802)
  • Sapho und Phaon (romano, 1806)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]