Friedrich Carl von Savigny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Carl von Savigny
Persona informo
Naskiĝo 21-an de februaro 1779 (1779-02-21)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 25-an de oktobro 1861 (1861-10-25) (82-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de MarburgFriedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de Lepsiko
Familio
Patro Christian Carl Ludwig Ritter von Savigny
Edz(in)o Gunda von Savigny
Amkunulo Karoline von Günderrode
Infanoj Karl Friedrich von Savigny • Leo von Savigny
Okupo
Okupo juristo • historiisto de juro • universitata instruisto • politikistofilozofoverkisto
vdr

Friedrich Carl von Savigny (21-a de februaro 177925-a de oktobro 1861) estis germana juristo kaj historiisto.[1][2]

Ekde 1795, li studis en la Universitato de Marburgo kun profesoroj Anton Bauer (pioniro en la reformo de la germana krima juro) kaj Philipp Friedrich Weiss (fakulo pri mezepoka jurisprudenco). Laŭ tiama modo de germanaj studentoj, Savigny vizitis kelkajn universitatojn, ĉefe de Jena, Leipzig kaj Halle; kaj reveninta al Marburgo, doktoriĝis en 1800. En Marburgo li instruis kiel Privatdozent pri krimjuro kaj la Pandektoj (Digesta seu Pandectae).

En 1803 Savigny publikigis Das Recht des Besitzes (Posedjuro), nome majstroverko pri romia juro.[3] Prie li profesoris ekzemple en la nova Universitato de Berlino, partikulare je insisto fare de Wilhelm von Humboldt. En 1814 Savigny verkis broŝuron Vom Beruf unserer Zeit für Gesetzgebung und Rechtswissenschaft (Pri la spirito de nia epoko por leĝaro kaj juro). En tiu verko pri proponita uniigita jurkodo por Germanio, li alvokas al la natura juro kaj li ne kontraŭas la enkondukon de novaj jursistemoj, sed konsideras, ke la leĝoj de lando devas kongrui kun la "nacia spirito (Volksgeist)".[4][5]

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Recht des Besitzes: eine civilistische Abhandlung, Giessen: bey Heyer, 1803.
  • Vom Beruf unserer Zeit für Gezetzgebung und Rectwissenschaft, Hajdelbergo, 1814
  • System des heutigen römischen Rechts, Berlínino (1840-1849);

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1911) “Savigny, Friedrich Karl von (1779-1862)”, Encyclopaedia Britannica, 11‑a eldono 25, Cambridge U.P., p. 242–243.
  2. Montmorency, James E. G. de. (1913) “Friedrich Carl von Savigny”, Great Jurists of the World. John Murray, p. 561–589.
  3. archive.org
  4. von Savigny, Frederick Charles. (1831) Of the Vocation of Our Age for Legislation and Jurisprudence, 2‑a eldono, Londono: Littlewood. ISBN 9781584771890.
  5. (2002) Thibaut und Savigny: ihre programmatischen Schriften, 2‑a eldono, München: Verlag Franz Vahlen.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Beiser, Frederick C. (2011), "Savigny and the Historical School of Law", The German Historist Tradition, Oxford: Oxford University Press, pp. 214–252, doi:10.1093/acprof:oso/9780199691555.003.0006, ISBN 9780199691555
  • Berkowitz, Roger (2005), "From Science to Technique: Friedrich Carl von Savigny, the BGB, and the Self-Overcoming of Legal Science", The Gift of Science: Leibniz and the Modern Legal Tradition, Cambridge: Harvard University Press, pp. 109–158, doi:10.4159/9780674020795, ISBN 978-0-674-02079-5.
  • Bethmann-Hollweg, Moritz August (1867). Erinnerung an Friedrich Carl von Savigny als Rechtslehrer, Staatsmann und Christ (in German). Weimar: Böhlau.
  • Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Savigny, Friedrich Karl von". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.
  • Herbermann, Charles, eld. (1913). "Karl Friedrich Savigny" . Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company.
  • Kantorowicz, Hermann (1937). "Savigny and the Historical School of Law". Law Quarterly Review. 53: 326.
  • Klenner, Hermann (1989). "Savigny's Research Program of the Historical School of Law and Its Intellectual Impact in 19th Century Berlin". American Journal of Comparative Law. 37 (1): 67–80. doi:10.2307/840441. JSTOR 840441.