Universitato de Halle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Universität Halle
Seal Old University of Halle.svg
Informoj
fondodato 1-an de julio 1694
Situo
urbo Halle (Saale)
v  d  r
Information icon.svg

La Universitato de Halle estis fondita la 1-an de julio 1694 de Frederiko la 1-a, Elektisto de Brandenburgo, kiu fariĝus reĝo de Prusio en 1701. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj, Halle fariĝis centro de la Pietisma Movado en Prusio, kaj, dum tiu periodo la universitatoj estis ankaŭ la centro de la Klera Periodo. Christian Wolff estis la ĉefa proponanto de la Raciismo. Li influis multajn klerulojn same kiel Immanuel Kant. Christian Thomasius (1655-1728)[1] estis samtempe la unua filozofo en Germanio kiu instruis ne en la latina, sed germane. Li kontribuis por iu racia programo en filozofio, sed li ankaŭ penis starigi ian pli logikan vidpunkton, kiu kontraŭis la senduban superecon de la aristokrataro kaj de la teologio.

La establigado de la loka germana idiomo kiel instrulingvo, la antaŭeco de la raciismo super la religia ortodokseco, la novaj manieroj pri instruado, kaj la kontrollibero por ilia laboro al la profesoraro mem, estis inter la diversaj novaĵoj karakterizantaj la Universitato de Halle, kaj tio rezultis ke ĝi estas konsiderata la unua moderna universitato, kies liberalismo adoptigixis de la Universitato de Göttingen proksimume unu generacion poste, kaj sekve de aliaj germanaj kaj nordamerikaj universitatoj.

La 12-an de aprilo 1817 la Universitato de Halle fandiĝis kun la Universitato de Wittenberg formante la nunan universitaton kies nomo estas Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle.

Famaj eksaj universitatanoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]