Johann Christian Reil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Busto de Reil en Halle
Tombo ene de la zoo, sur la monteto Reilsberg
La vilao de Reil ĉe la zoa enirejo, situante en la Reil-strato

Johann Christian REIL (naskiĝinta en la 20-a de februaro 1759 en Rhauderfen-Rhaude, mortinta en la 22-a de novembro 1813 en Halle an der Saale) estis germana kuracisto kaj pionira psikiatro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Reil frekventis en Norden la lernejon kaj ekstudentis medicine en 1770 en Göttingen. En 1780 li iris al Halle kie li ricevis apogon fare de la klinikisto Johann Friedrich Georg Goldhagen. En 1782 li doktoriĝis pro esploroj pri galmalsanoj (Tractatus de polycholia). Dum la tiam ankoraŭ deviga vizito de la kolegio Collegium medico-chirurgicum en Berlino li loĝis ĉe Henriette kaj Marcus Herz, kiuj enkondukis lin en diversajn cirklojn kiuj okupiĝis ankaŭ pri la teorioj de Immanuel Kant.

En 1785 Reil iĝis praktika kuracisto en Orden, en 1787 profesoro neordinara ĉe la novfondita Klinika instituto de Halle. Tie li establis kemian-fizikan laboratorion por priklinika instruado. En 1788 li iĝis ordinara profesoro kaj unu jaron poste oficiala Urba kuracisto. Tiel li estris kaj la universitatan hospitalon kaj municipan malsanulejon. Reil ankaŭ troviĝis inter amikoj de la romantikuloj kaj subtenadis la ideojn de la filozofo, naturscienculo kaj poeto Henrich Steffens. En 1806 Reil iĝis ĉefa observanto de la prusa lazaretaro. Liaj ekspertizoj pri klinika trejnado estis la fundamento por la establo de tiaj fakultatoj ĉe la berlina altlernejo. En la prusia ĉefurbo li iĝis en 1811 dekano kaj estro de la universitata kliniko. Flegistante dum la Batalo de Leipzig Reil infektiĝis per tifo mortis baldaŭ poste.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Reil estis unu el la plej influaj kuracistoj dum transira periodo je la komenco de la 19-a jarcento kiu nomiĝas ofte "romantika medicino". Unuflanke li brilis pro organiztalentego kaj kiel klinikisto kaj cerebra anatomiisto, aliaflanke li engaĝiĝis por romantikaj naturesploristoj (kiel Steffens).

Reil etendis la enklinikan instruadon en Halle, kiu ĝis tiam nur praktikitis ĉe ne daŭre enklinikitoj. Pro tio ekde 1791 la studentoj de Halle ne plu devis frekventi la supre menciitan kolegion en Berlino. Liaj ideoj pri eta akademia trejnad- kaj fleghospitalo ne realiĝis antaŭ 1808. Baldaŭ poste ankaŭ la sekcioj pri ginekologio kaj kirurgio de la Klinika lernejo transloĝiĝis al propraj domoj en Halle. Reil krome konatiĝis kiel fondinto de publikaj banejoj kaj li kun aliaj refondis la Teatron de Halle. En la kurdo de lia reorganizo de la municipa malsankuracado verkitis teorie fomulita koncepto pri bona psikiatria traktado (1803). En ĝi Reil kritikegis la ĝistiaman traktadon de psikaj handikapuloj. Praktike tamen nenio ŝanĝiĝis.

En 1804 Reil proponis separon de science trejnitaj kuracistoj kaj praktikistoj. Ili ricevu la instruadon ekstere de universitatoj, en faklernejoj. Kiel dekano en Berlino Reil havis konfliktojn kun tradiciemuloj kiel Christoph Wilhelm Hufeland. Ekde 1795 Reil pli multe ekstudis la cerebran anatomion. Malgraŭ tre limigitaj kondiĉoj li liveris multon da altvaloraj esploroj pri tiu ĉi fako. Same li gravis koncerne la aŭtonoman nervosistemon, la basalajn gangliojn, la topografion de kortekso. Honore oni nomis eron en kortekso laŭ li (Insula Reilii).

Multaj traktatoj publikigitis en la de Friedrich Albert Karl Gren fondinta periodaĵo Archiv für Physik. En 1796 Reil mem fondis la unuan fiziologian fakperiodaĵon de la mondo, Archiv für die Physiologie. Liaj enkondukaj vortoj pri "vivoforto" estis okupiĝo pri la tradicioj vitalistaj. Pli malfrue Reil mem alproksimiĝis al romantika vido de naturo. En la kiel postlasaĵo aperinta verko Entwurf einer allgemeinen Pathologie (3 vol., eld. fare de Ch. F. Nasse u. P. Krukenberg, 1815/16) li skizis kosmologian kaj geognostikan teoriojn pri la estiĝo de la vivantaĵoj. En ĝi multo similis al magnetismo, elektrismo kaj kemia procezaro priskribitaj fare de Friedrich Schelling en System des transzendentalen Idealismus. Kelkaj fakuloj pensas hodiaŭ ke ĝi estis signalo politika, ne scienca: Reil ŝajne kredis je nacia renoviĝo per naturfilozofio de Schelling.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Membro de Leopoldina (1793)
  • Lia tombo troviĝas sur la monto Reilsberg, kie nuntempe estas la bela Zoo de Halle. La monto nomiĝas laŭ li, ĉar li mem ricevis donace la tutan monteton fare de la prusa reĝo Vilhelmo la 3-a. Live de la ĉefa enirejo de la zoo videblas ankaŭ la Reil-vilao.
  • En Halle nomitis strato por li.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Memorabilium clinicorum medico-practicorum, 4 Bde., 1790-95
  • Über d. Lebenskraft, in: Archiv f. d. Physiol. 1, 1796, S. 8-162 (Nachdr. 1910)
  • Über d. Erkenntnis u. Cur d. Fieber, 5 Bde., 1799-1815
  • Rhapsodien über d. Anwendung d. psych. Heilmethode auf Geisteszerrüttungen, 1803
  • Pepinieren z. Unterr. ärztl. Routiniers, 1804
  • Hirnanatom. Atlas, in: J.-H. Scharf (Hg), J. Ch. R., Nova Acta Leopoldina NF 144, 1960, S. 64-98.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]