Friedrich Schleiermacher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Poŝtmarko germana el 1958 kun la portreto de la granda filozofo.

Friedrich Daniel Ernst SCHLEIERMACHER (naskiĝinta en la 21-a de novembro 1768 en Vroclavo, mortinta en la 12-a de februaro 1834 en Berlino) estis evangelia teologo, filozofo kaj filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum sia kresko li ege estis influata de la tradicio de la pietismo de la Unuiĝo de fratoj en Herrnhut. Post la finstudo de filozofio, teologio kaj klasikaj lingvoj (1787-89) en Halle li deĵoris antaŭe kiel privata instruisto (1790-93) kaj helpanta predikisto (1794-96). En 1796 li iĝis predikanto ĉe la Charité de Berlino.

Tie naskis - en intima kontakto kun romantikistoj ĉirkaŭ Friedrich Schlegel - lia religifilozofia verko Über die Religion. Reden an die Gebildeten unter ihren Verächtern (1799, anonime). Ekde 1802 li predikis ĉe la kortego de Słupsk kaj ekde 1804 li estis eksterordinara profesoro por teologio en Halle. Post la fermo de la tiea altlernejo li engaĝiĝis politike en Berlino (ekde 1807). Tie li kunlaboris kun Wilhelm von Humboldt por fondi universitaton. En 1809 li fariĝis paroĥestro ĉe la Preĝejo de Triunuo. En 1810 li ekprofesoris ĉe la nova universitato kaj en 1811 li estis nomita membro de la Prusa Akademio de Sciencoj.

Dumviva estimo[redakti | redakti fonton]

La jam dum la vivotempo granda estimo, kiun li ĝuis, kaŭzon sendube havas ankaŭ en la varieco de lia ampleksa verkaro: li ne nur altestimatis kiel bonega predikisto sed estis ankaŭ verkanto de predikaj antologioj kaj teologaĵoj. Krome li tradukis verkojn de Platono kaj okupiĝis pri la filozofia etiko, pri hermeneŭtiko, pri estetiko kaj pedagogio.

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Teologia kaj filozofia elirpunktoj[redakti | redakti fonton]

La filozofia verkaro de Schleiermacher estas samtempe kulmino kaj turniĝo en la historio de protestanta teologio, antaŭ ĉio pro lia provo fari konekson inter filozofio kaj teologio je separita bazo de ambaŭ. Li ĉiam substrekadas la rilatojn de ambaŭ disciplinoj kiel du diversaj pensmanieroj. Jam en la apologetika verko Über die Religion / Pri religio li taksas religion (kaj aparte "naturan religion") kiel senton kaj travivon, kio eblas vidi la limigitaĵojn en kadro nelimigita. Kontraŭbatalante psikologiajn miskomprenojn Schleiermacher difinis precize la terminon sento (poste: pieca sento). Li evoluigis kristologion koncentritan je Kristo. Por li Kristo efikas tra la Sankta Spirito al ĉiuj apartenantaj al kristana komunumo.

La filozofia ĉefverko estas Dialektik (eld. 1839), per kio li intencas plenumi la programon de "plej alta scienco" (kp. epistemologio), kio eblas ekkoni ĉiujn sciindaĵojn post la agnosko de la plej absoluto. Diference al la dialektiko de Hegelo li evoluigis teknikon de filozofado. Sub la influo de klasika filozofio, de pensoj de Johann Gottfried Herder kaj de la transcendeca filozofio de Immanuel Kant, Schleiermacher kondukas la hermeneŭtikon al "arttekniko de kompreno".

Pedagogia elirpunkto[redakti | redakti fonton]

Krom tiu de Johann Friedrich Herbart, la pedagogio de Schleiermacher estas taksita la plej logika sistemkoncepto pedagogia. Ĝi helpis fondi pedagogikon kiel sciencon dum la 19-a jc. Tie li ne nur konsideris historiajn-kulturajn kuntekstojn sed ankaŭ la konkretajn kaj individuajn situaciojn. - En la verko Die christliche Sitte ... (eld. en 1843) Schleiermacher nove evoluigis la principojn de kristana etiko. Sed ne plu el la demando "Kio nepras esti?" sed "Kio nepras estiĝi?" kun la Kredo kiel plej grava forto de etika agado.

Efiko[redakti | redakti fonton]

La schleiermachera agado liveris netroestimeblajn, gravegajn impulsojn sciencajn. La de li serĉita sintezo inter klereco, klerigo kaj religio kaj inter kristana kaj filozofia pensmanieroj ege influis la liberalan teologion de la 19-a jc. La influo de lia lingvofilozofio kaj aparte de lia hermeneŭtika sistemo (Hermeneutik und Kritik mit besonderer Beziehung auf das Neue Testament, 1838) senteblas ĝis la nuntempaj pensantoj (i.a. W. Dilthey, M. Heidegger, R. Bultmann, H.-G. Gadamer, G. Ebeling). Per la traduko de Platono li vole nevole influis la interpreton de la greka filozofo; laste ne balaste li ege influis la modernan pedagogion.

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Monologen (1800)
  • Vertraute Briefe über F. Schleiermachers Lucinde (1800)
  • Die Weihnachtsfeier (1806)
  • Ethik (eld. 1836)
  • Ästhetik (eld. 1842)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • J. Schurr: Schleiermachers Theorie der Erziehung (1975);
  • T. H. Jørgensen: Das religionsphilosophische Offenbarungsverständnis des späteren Schleiermacher (1977);
  • H.-R. Reuter: Die Einheit der Dialektik Friedrich Schleiermachers (1979);
  • M. Riemer: Bildung u. Christentum. Der Bildungsgedanke Schleiermachers (1989);
  • K. Fischer: Gegenwart Christi u. Gottesbewußtsein. Drei Studien zur Theologie Schleiermachers (1992);
  • H. Schnur: Schleiermachers Hermeneutik u. ihre Vorgeschichte im 18. Jahrhundert (1994);
  • H.-J. Birkner: Schleiermacher-Studien (1996);
  • M. Frank: Das individuelle Allgemeine. Textstrukturierung u. -interpretation nach Schleiermacher ( 22001);
  • K. Nowak: Schleiermacher. Leben, Werk u. Wirkung (22002);
  • P. Grove: Deutungen des Subjekts. Schleiermachers Philosophie der Religion (2004);
  • J. Heil: Einführung in das philosophisch-pädagogische Denken v. Friedrich Schleiermacher (London 2004);
  • M. Wolfes: Öffentlichkeit u. Bürgergesellschaft. Friedrich Schleiermachers politische Wirksamkeit, 2 vol. (2004).