Ludwig Tieck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ludwig Tieck.jpg

La germana verkisto, eldonisto kaj tradukisto (Johann) Ludwig TIECK JOhan LUDviĥ Tik naskiĝis je la 31-a de majo 1773 en Berlino kaj mortis tie je la 28-a de aprilo 1853. Lia verkaro reprezentas la fruan romantismon kaj foje montras elementojn de fantasto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La plej viva kaj kreiva inter la romantikaj poetoj germanlingvaj studis historion kaj filologion en [[Halle (Saale)), Erlangen kaj Göttingen kaj frue amikiĝis kun Wilhelm Heinrich Wackenroder. En 1799 li renkontis en Jena la fratoj Schlegel, Novalis kaj Friedrich Schelling. En 1805 li vojaĝis al Romo, en 1817 al Londono: tie li faris studojn pri Ŝekspiro. Ekde 1819 li setlis en Dresdeno. Tie li deĵoris ekde 1825 en kolektivo teatrejestra sed ne sukcesis ĉe ĉiuj celitaj grupoj. Tamen li estis bonega kritikisto (Dramaturgische Blätter, 1826) kaj impona laŭtleganto. En 1842 vokis lin la reĝo de Prusio al Berlino per alogo de pensio kaj honora titolo (Geheimer Hofrat). Intertempe Tieck iĝis malmoderna kaj malsaniĝis.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Vere poeta geniulo Tieck verŝajne ne estis, certe ne lirika. Tamen li havis profundan klerecon, humuron, fantazion kio ebligis al li dramigi intrigojn diversajn. Sub la influo de Klinger li verkis la fantoman kaj sovaĝan romanon Abdallah (1795). La Rabistoj de Ŝilero instigis lin al la verkado de »William Lovell« (1793–1796). Pli adulta estas lia verko »Peter Lebrecht« (1795) kaj en la Popolaj fabelrakontoj li kritikis la maltalenton de Nicolai, Merkel, Böttiger. La arta romano »Sternbalds Wanderungen« farigis lin orakolo de la romantikismuloj. En Jena komenciĝis la periodo de romantikismaj poeziaĵoj (Prinz Zerbino oder die Reise nach dem guten Geschmack), per »Genoveva« (1799) la rerakonto de germanaj legendoj; la komedio »Kaiser Oktavianus« (1804) kaj »Fortunat« en tiu ĉi kunteksto estas majstroverkoj, kvankam ne temis pli sursceniĝtaŭgaj teatraĵoj. Magelone (1796), Der gestiefelte Kater (1797), Rotkäppchen (1800), Der Phantasus (1812; imito de Dekamerono) ankaŭ estas de tiu ĉi periodo. Ĝi finiĝas en 1812 per la verko »Gedichte«, en kiuj nur kelkaj belaĵoj laŭdindas. Ekde tiam Tieck distris la legantaron kleritan nordgermanan per noveloj en kiuj li en tute klasika lingvostilo traktis kvazaŭ ĉiujn demandojn pri vivo, arto, literaturo kaj religio (Die Reisenden, Dichters Leben, Dichters Tod, Der Aufruhr in den Cevennen), el kiuj la libro »Vittoria Accorombona« (1840) gravegis.

Tieck ankaŭ meritis eldonante la skribitaĵojn de Wackenroder, Hardenberg, Heinrich von Kleist (1826), Lenz (1828), la prilaboro de Menestrela poezio germana (1803), de Frauendienst (1812, Ulrich von Lichtenstein). Krome li tradukis la verkegon Kiĥoto. Li ankaŭ volis hejmigi en Germanlingvio la poeton Ŝekspiro - sed la rezultoj estis pli magraj ol la klopodoj (daŭrigo de la traduko de Schlegel, enkonduko al Ŝekspiro ktp.)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Herders Conversations-Lexikon. Freiburg im Breisgau 1857, Band 5, p. 477-478, kio legeblas tie ĉi interrete.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Geschichte des Herrn William Lovell (romano, 1795)
  • Volksmärchen (fabeloj, 1797)
  • Der gestiefelte Kater (komedio, 1797)
  • Der blonde Eckbert (rakonto, 1797)
  • Franz Sternbalds Wanderungen (romano, 1798)
  • Kaiser Octavianus (komedio, 1804)
  • Liebeszauber (novelo, 1811)

Jeno aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • La blonda Ekberto / L. Tieck. Trad. W. Fischer. - Magdeburg: Wuttke, 1909.

Originalo: Der blonde Eckbert

  • La blonda Ekberto / L. Tieck. Trad. W. Fischer. - Leipzig: Fries, [1911]. Originalo: Der blonde Eckbert
Tieck.jpg

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]