Novalis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Novalis
Novalis.jpg
Persona informo
Naskonomo Georg Friedrich Philipp, Freiherr (Baron) von Hardenberg [#]
Naskiĝo 2-an de majo 1772 (1772-05-02)
en Wiederstedt
Morto 25-an de marto 1801 (1801-03-25) (28-jara)
en Weißenfels
Mortokialo tuberkulozo [#]
Religio luteranismo [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Elektoprinclando Saksio [#]
Alma mater Universitato de Lepsiko [#]
Subskribo Novalis
Familio
Gefratoj Carl von Hardenberg • Anton von Hardenberg [#]
Profesio
Pseŭdonimo Novalis [#]
Profesio poeto • kantotekstisto • filozofoinĝeniero [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Novalis, reala nomo Georg Philipp Friedrich von HARDENBERG (naskiĝis la 2-an de majo 1772 en Wiederstedt; mortis la 25-an de marto 1801 en Weißenfels) estis germana poeto kaj sciencisto. Novalis estas grava reprezentanto de la frua romantikismo kaj mistikismo. Li estis filo de minejdirektoro kaj spertis striktan pietisman.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Friedrich ĝuis perfektan edukon hejme; la gepatroj favorantaj la Herrnhutanojn ege influis lin. Ekde 1789 li frekventis la gimnazion en Eisleben studonte ekde 1790 en Jena; tie li konatiĝis kun Ŝilero kaj Carl Leonhard Reinhold. Post 1791 li estis en Lepsiko kie li konatiĝis kun Friedrich Schlegel. En 1792 li ekstudis en Wittenberg jursciencon kaj troviĝis ekde 1794 en Bad Tennstedt kiel staĝanto. En la proksima Greußen-Grüningen li konatiĝis la ankoraŭ ne 13-jaran Sophie von Kühn (naskiĝinta en la 17.3.1782) kies imago longan tempon aperis sub romantika aŭreolo. Modernaj esplorantoj tamen senprobleme plisobrigis ŝian personon. Al li Novalis fianciĝis jam en marto 1795. Per ŝia frua morto (19.3.1797) li profunde skuitis.

Intertempe li estis transloĝiĝinta al Weißenfeld laborante ĉe la salejo loka. Inter 1797-99 li studis en Freiberg ĉe Minakademio, ĉe la fama mineralologo Abraham Gottlob Werner. La dua fianciĝo lia estis en printempo 1800, al Julie, la filino de la ĉefministo Johann Friedrich Wilhelm von Charpentier. Baldaŭ poste Novalis iĝis ĉefoficisto mina de Turingio sed ne povis ekdeĵori pro sanecaj kialoj. Li jam ekde junaj jaroj daŭre pli kaj pli malsaniĝis. Li mortis 28-jara pro pulmomalsano.

Graveco verkista[redakti | redakti fonton]

Jam kiam li estis ankoraŭ staĝanta en Weißenfals li ekkontaktis romantikismajn poetojn estantajn aktivaj en Jena, ekz. Schlegel kaj Ludwig Tieck. Lia plej granda inspirinto estis Fichte kaj lia filozofio. Novalis estis facile entuziasmiĝebla, fantaziulo kaj profunda teozofiano. Li juste nomiĝas "profeto de Romantikismo". Lia ideo estis ekigi kunfandiĝon inter vivo, poezio, sciencoj, religio - inter ĉiuj romantikismuloj li kredis plej firme je tia idealo. Lia nefinita romano »Heinrich von Ofterdingen« atestas tion imponege. En ĝi li volis konkeri la tutan mondon pere de al spirito de poezio transpaŝante ĉiujn jarcentojn, klasojn, metiojn, sciencojn. La tuto estu simpla apoteozo de poezio. Sed mankis iel al li forto poeta decida. La rezulto de la romano, kie nur la unua parto estis finita, temis pri trovo de la "blua floro". Ja estis kelkaj belaj partoj, ekz. kantoj aŭ la priskribo de la am inter Heinrciĥ kaj Mathilde, sed ĝuo de la bonodora etoso ĉe la leganto apenaŭ eblas. Ofte turniĝo iĝas disde la hela kaj brua tago al la nokto prikantata mistikisme per himnoj (»Hymnen an die Nacht«). Krome lia karaktero kaj kristana (sed ofte neortodoksa) konvinko kovreblas bone ĉe »Geistliche Liedern«. La unuaj eldonistoj de lia kompleta verkaro estis en 1802 Tieck kaj Schlegel mem.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 8. Leipzig 1907, p. 802-803, kio legeblas tie ĉi interrete.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hymnen an die Nacht (poemciklo, 1800)
  • Geistliche Lieder (ekleziaj kantoj, eld. 1802)
  • Die Lehrlinge zu Sais (romanfragmento, eld. 1802)
  • Heinrich von Ofterdingen (romanfragmento, eld. 1802)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]