Situanta inter Dresdeno kaj Chemnitz, je la norda rando de la Ercmontaro, Freiberg estas moderna urbo kun vigla historio kaj grandaj tradicioj. Kvankam la lasta minejo fermiĝis en 1969, en ĉiu angulo de la antikva urbocentro ankoraŭ videblas la spuroj de la iama minado. Bergakademie (= minista akademio), fondita en 1765, evoluis al moderna teknika universitato.
Freiberg estas la administra centro de la distrikto Centra Saksio, kreita la 1-an de aŭgusto 2008 - antaŭe ĝi estis la centro de pli malgranda administra unuo, laŭ la urbo nomata distrikto Freiberg. Fine de decembro 2022 la urbo havis 40485 loĝantojn.
Post trovo de arĝentaerco1168 ĉe la vilaĝo Christiansdorf ekkreskis ministasetlejo, kiu ricevis urbajn rajtojn verŝajne en la jaro1186. Ĝis ĉirkaŭ 1220 aldoniĝis laŭplane konstruita "Supra Urbo" kaj urbomuro. Sur la ekonomia bazo de la minado Freiberg rapide evoluis je riĉa kaj laŭ tiama skalo popoloza urbo (ĉirkaŭ 5.000 loĝantoj en 1300).