Morico (Saksio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ne konfuzu kun: Morico de Saksio, franca marŝalo

Morico de Saksio
Princo-elektisto de Saksio Blason Jean-Georges IV de Saxe.svg
Moritz Sachsen.JPG
Regado 15471553
Antaŭulo Henriko la 4-a, lia patro
Sekvanto Aŭgusto, lia frato
Persona informo
Devena nomo germane Herzog Moritz von Sachsen
Naskiĝo 21-an de marto 1521 (1521-03-21)
en Freiberg
Morto 9-an de julio 1553 (1553-07-09) (32-jara)
en Lehrte
Mortokialo mortis en batalo [#]
Tombo Katedralo de Freiberg [#]
Religio luteranismo [#]
Ŝtataneco Saksio [#]
Familio
Dinastio Dinastio Wettin [#]
Patro Henriko la 4-a de Saksio [#]
Patrino Catherine of Mecklenburg [#]
Gefratoj Sibylle of Saxony • Emilie of Saxony • Sidonie of Saxony • Aŭgusto de Saksio • Severinus of Saxony [#]
Edzino Agnes of Hesse [#]
Idoj Anna of Saxony [#]
Profesio
Okupo militisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Duko Morico de Saksio (naskiĝis la 21-an de marto 1521 en Freiberg, mortis la 11-an de julio 1553 en Lehrte) estis saksia duko kaj ekde 1547 princo-elektisto. Li estis la plej aĝa filo de duko Henriko la Pia.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Morico estis edukita en Dresdeno ĉe la onklo Georgo la Barba, en Halle (Saale) ĉe Albrecht von Brandenburg kaj en Torgau ĉe Johano Frederiko la Grandanima. Tre frue li montris karakteran forton je memstareco sed estis sen troa religia intereso. Sen scio de la gepatroj li edzinigis la 9-an de januaro 1541 Agnes, la filinon de landgrafo Filipo la 1-a (Hesio), lia amiko kaj kuzo. La saman jaron li posteulis la patron: la frato August ricevis rekompence la regadon de la disktriktoj Freiburg, Laucha, Sangerhausen, Weißensee, Kindelbrück kaj Sachsenburg kaj la administradajn rajtojn de la princepiskopujo de Merseburg. Malŝatante decidojn de la princo-elektisto Johano Frederiko pri si, li rifuzis la aliĝon al la Ŝmalkalda Ligo kaj batalis en la t.n. Fladenkrieg-militeto kontraŭ la ordonoj de Johano Frederiko koncerne la devigan pagadon de kontraŭturkaj impostoj fare de la konvento en Wurzen. Sed tamen li ne malzorgis pri eklezia novordigo: en Lepsiko kaj en Meißen estis fonditaj konsistorioj, el kiuj la laste menciita translokiĝis poste al Dresdeno. Parton de la konfiskitaj ekleziaj posedaĵoj li uzis por ekipi la Universitaton de Lepsiko kaj por fondi en 1543 tri porelitajn lernejojn en Meißen, Pforta kaj Merseburg; la lernejo en Merseburg ne realiĝis kaj anstataue fariĝis instituto en 1550 en Grimma.

Aliancoj kun la imperiestro katolika[redakti | redakti fonton]

Avida je pligrandigo de sia regno Morico favoris la alproksimiĝon al la imperiestro kaj helpis lin en 1542 en bataloj kontraŭ la turkoj kaj en 1544 kontraŭ la francoj. Lian volon iĝi protektanto hereda super la princepiskopujoj de Magdeburg kaj Halberstadt la imperiestro plenumis nur la 19-an de junio 1546 malpublike per la t.n. Ligo de Regensburg kie Morico devis promesi fidelajn servojn al la imperiestro. Tio jam la 1-an de aŭgusto devis esti pruvita kiam Morico devis laŭ imperiestra volo ekziligi kaj senrajtigi la princon-elektiston de Saksio. Post scio ke la propraj regantaj klasoj jesus kaj post la ricevo la formala promeso imperiestra je propra elektisteco estonta Morico atakis la landojn Ernestidajn. Pro la hasta alveno de Johano Frederiko disde la danubaj regionoj Morico devis retiriĝi kaj estis repuŝita ĝis la landolimo de Bohemujo. Sed post la venko de Johano Frederiko ĉe la Batalo de Mühlberg en aprilo 1547 Morico iĝis princo-elektisto la 6-an de majo 1547. La filoj de la kaptita eksa princo-elektisto ricevis kelkajn turingiajn provincojn. Solena festo de la transdono okazis en Augsburg la 24-an de februaro 1548.

Tamen li ne akceptis esti ilo kontraŭprotestantisma por la imperiestro viena kaj intencis repaciĝon kun siaj protestantaj samideanoj. Persone li ĉagreniĝis pri la malliberiĝo daŭra de la bopatro. Al sia frato Aŭgust li donis rekompence por Merseburg la potencon super Weißenfels, Eisenberg kaj Schwarzenberg. La provizoran Aŭgsburgan religipackontrakton Morico evitis per propra farado de provizora kontrakton en Lepsiko (Leipziger Interim). Kun la Ernestidoj li faris sekretan kontrakton en Friedwalde la 5-an de oktobro 1551 kaj eĉ kun la franca reĝo Henriko la 2-a li intertraktis cedante al li la episkopujojn de Metz, Toul, Verdun kaj Cambrai, kvankam li havis neniun rajtan aŭtoritaton pri tio. (Vidu ankaŭ: Tri-Episkoplandoj.) Post finigo de la preparoj Morico gvidis sian armeon rapidege de Turingio en Sudan Germanujon kaj, post la sturmo de la citadelo de Ehrenberg li sukcesis fuĝigi la imperiestron el Innsbruck al Villach. Sekvis novaj intertraktoj, kiuj kondukis al la Kontrakto de Passau en aŭgusto 1552.

Morico daŭre subtenis la imperiestron en la batalado kontraŭturka. Kiam la iama aliancano margrafo Albrecht von Brandenburg-Kulmbach rompis la Kontrakton de Passau, daŭrigis malpacerojn kaj iĝis tiel ilo de fakte ekzistanta imperiestra venĝemo, Morico unuiĝis kun la episkopoj en Frankonio kaj poste kun Henriko la pli juna (Braunschweig) kaj venkis la margrafon la 9-an de julio 1553 apud Lehrte-Sievershausen. Nur du tagojn poste Morico mortis pro vundiĝo pafa, estante 32-jara.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Morico estis princo talentega. Malkorekte oni imputis al li ruzemon, senskrupulan politikstilon kaj eksterordinarajn antaŭvidkapablojn koncerne politikaĵojn. Morico facile lasis sin influi, ofte kontraŭ propraj konvinkoj. Liaj meritoj koncerne la liberecon de protestantisma kredokonfeso kaj -praktiko ne povis estingi la riproĉojn kontraŭ li je perfido de la propraj parencoj. Kelkfoje li estis kromnomita eĉ Judaso interprotestanta konsiderite granda perfidulo. Estante senfila li havis kiel posteulon la fraton Aŭgusto. Lia vidvino edziniĝis en 1555 al Johano Frederiko "la Meza", lia sola filino Anna al Vilhelmo de Oranje-Nassau; ŝi fine freneziĝis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 147-148, kio legeblas tie ĉi interrete.