Princepiskoplando
Princepiskoplando aŭ princepiskopujo estas lando regata de princepiskopo, do, la teritorio kie li havas ŝtatan povon, kaj kiu ne necese koincidis kun la teritoria diocezo (episkopujo), sur kiu li plenumis sian religian aŭtoritaton. Princepiskoplandoj ekzistis plejgrandaparte en la Sankta Romia Imperio.
- Por pliaj detaloj, vidu la artikolon: Princepiskopo
Princepiskoplandoj en la Sankta Romia Imperio
[redakti | redakti fonton]Je antaŭtempo de la sekularigo de 1806, la Sankta Romia Imperio nombris la sekvajn princepiskoplandojn.
Elektoepiskopujoj
[redakti | redakti fonton]Elektoepiskopujo = germane Kurerzstift: Samtempe elektoprinclando kaj princĉefepiskopujo.
Princĉefepiskopujoj
[redakti | redakti fonton]Princĉefepiskopujo = germane Fürsterzbistum, Erzstift
- Princĉefepiskopujo Salcburgo
- Princĉefepiskopujo Olomouc (ne imperie senpera, feŭdo de la reĝo de Bohemio)
Princepiskopujoj
[redakti | redakti fonton]Princepiskopujo = germane Fürstbistum, Hochstift
- Princepiskopujo Augsburg
- Princepiskopujo Bamberg
- Princepiskopujo Bazelo
- Princepiskopujo Breslaŭo, Breslau (hodiaŭ Vroclavo) (ne imperie senpera, feŭdo de la reĝo de Bohemio)
- Princepiskopujo Brixen
- Princepiskopujo Koiro, Chur
- Princepiskopujo Corvey
- Princepiskopujo Eichstätt
- Princepiskopujo Feltre
- Princepiskopujo Freising
- Princepiskopujo Fulda
- Princepiskopujo Hildesheim
- Princepiskopujo Konstanco
- Princepiskopujo Lubeko, Lübeck, luterana
- Princepiskopujo Lieĝo
- Princepiskopujo Monastero, Münster
- Princepiskopujo Osnabrück, alterne luterana kaj katolika
- Princepiskopujo Paderborn
- Princepiskopujo Passau
- Princepiskopujo Regensburg
- Princepiskopujo Spiro, Speyer
- Princepiskopujo Strasburgo
- Princepiskopujo Trento
- Princepiskopujo Worms
- Princepiskopujo Würzburg
Ĉiuj princepiskopujoj en la ĉi-supra listo escepte de Lübeck kaj Osnabrück estis katolikaj.
Finiĝis antaŭ 1806
[redakti | redakti fonton]Pluraj aliaj princ(ĉef)episkopujoj jam pli frue estis sekularigitaj kaj ĉesis ekzisti en sia antaŭa formo, inter ili:
- Princĉefepiskopujo Bremen kaj Princepiskopujo Verden en 1648, iĝis Duklandoj Bremen kaj Verden
- La princepiskopujoj de Metz, Toul kaj Verduno estis konkeritaj de reĝlando Francio en 1631/32, kaj en 1648 per la Vestfalia Paco oficiale forlasis la Sanktan Romian Imperion kaj fariĝis franca provinco Tri-Episkoplandoj
- La princepiskopujo de Meißen, germane Hochstift Meißen, luteraniĝis 1581 en la Reformacio. Ĝi ne ĉesis ekzisti, sed ekzistas eĉ hodiaŭ, kiel jura persono ligita al la Luterana Eklezio de Saksio.
- Princepiskopujo Siono ĝis 1798, nun en kantono Valezo en Svisio
- Princepiskopujo Utreĥto ekzistis kiel memstara potenco ĝis en la 16-a jarcento, aliĝis en 1579 kiel parto de la Unio de Utreĥto al ekestanta Nederlando.
- Ekde 926 ĝis 1676/77 Cambrai apartenis al la Sankta Romia Imperio; la episkopo (ekde 1559 ĉefepiskopo) estis princepiskopo. La urbon konkeris Ludoviko la 14-a en la jaro 1676, de tiam ĝi estas parto de Francio.
Princepiskopujoj el la Ordeno de germanaj kavaliroj
[redakti | redakti fonton]En la ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj iuj episkopoj ricevis propran regatan teritorion.
La princepiskoplando Sambio estis la civila reg-teritorio de la episkopoj de Sambio ene de la ŝtato de la Germana Ordeno. Ĝi ekzistis de 1257 ĝis 1525, kiam ĝi aliĝis al la nove fondita Duklando Prusio.
Ekde 1466 ĝis 1772 ekzistis la princepiskopujo Varmio kun ioma memregado ene de la reĝlando Pollando, poste Pollando-Litovio ("Reĝa Prusio"). Ĝiaj princepiskopoj havis rangon de imperiaj princoj en la Sankta Romia Imperio, kvankam la lando mem situis ekster ĝi. En 1772 dum la Dispartigoj de Pollando-Litovio, la teritorio estis akirita de Prusio, kaj same kiel la iama Sambio nun ankaŭ Varmio iĝis parto de la prusia provinco Orienta Prusio.
Aliaj princepiskop(uj)oj
[redakti | redakti fonton]- Vidu la artikolon: Princepiskopo