Ĉefepiskopujo de Olomouc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Episkopujo de Olomouc)
Ĉefepiskopujo de Olomouc
Ĉefepiskopujo
Blazono
romkatolika metropolita ĉefdiocezo [+]

LandoĈeĥio

- koordinatoj50° N, 17° O (mapo)49.595876617.2611208Koordinatoj: 50° N, 17° O (mapo) [+]
Areo10 018 km² (1 001 800 ha) [+]

Loĝantaro1 359 847 [+] (2019)
Denseco135,74 loĝ./km² [+] [+]

Ĉefepiskopujo de Olomouc (Ĉeĥio)
Ĉefepiskopujo de Olomouc (Ĉeĥio)
DEC
Ĉefepiskopujo de Olomouc
Ĉefepiskopujo de Olomouc
Ĉefepiskopujo de Olomouc (malhelkolore), kun sufraganaj episkopujoj de Brno (hele, sube) kaj Ostrava-Opava (hele, supre)

Vikimedia Komunejo:  Roman Catholic Archdiocese of Olomouc [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La ĉefepiskopujo de Olomouc, latine Archidioecesis Olomucensis, ĉeĥe Arcibiskupství olomouckéArcidiecéze olomoucká, germane Erzbistum Olmütz estas romkatolika ĉefepiskopujo en Ĉeĥio, landoparto Moravio, kun sidejo en Olomouc [olomoŭc].

Nun la ĉefepiskopo de Oloumouc estas Jan Graubner kaj helpa episkopo estas Josef Hrdlička.

Historio[redakti | redakti fonton]

La episkopujo de Olomouc estis unuafoje menciita en 1063; la unua episkopo estis Johano la 1-a de Breunau, ĉeĥe Jan I. Ĝis la 18-a jarcento ĝi estis submetita al la ĉefepiskopujo de Prago. En 1777 ĝi estis altigita al ĉefepiskopujo, kaj samtempe kreita la nova episkopujo de Brno kiel sufragana diocezo de Olomouc. Hodiaŭ la ĉefepiskopujo ampleksas pli malpli la regionon Norda kaj Meza Moravio (Olomoucký kraj) kaj estas dividita en 22 dekanujojn.

La episkopoj de Olomouc estis titolitaj princo-episkopoj (poste princo-ĉefepiskopoj), kaj ofte venis de la ĉeĥa alta aŭ malalta nobelaro. La episkopujo posedis diversajn teritoriojn en Moravio. Inter iliaj posedaĵoj estis:

Malkiel la princepiskopujoj pli okcidentaj en la Imperio, la teritorio regata de la episkopo tamen ne estis imperie senpera, la episkopo de Olomouc ne estis imperia princo (membro de la Imperiaj statoj kaj la imperia dieto), ĉar li estis feŭde submetita al la reĝo de Bohemio.

Kelkaj el la (ĉef)episkopoj de Oloumouc[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ: Kategorio:Episkopoj de Olomouc

Episkopoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefepiskopoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]