Osoblaha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri vilaĝo. Pri rivero temas artikolo Osoblaha (rivero).
Osoblaha
germane Hotzenplotz, pole Osobłoga
municipo
Mallarĝtraka fervojstacio en Osoblaha
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Osoblaha
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Krnov
Historiaj regionoj Moravio, Moraviaj enklavoj
Parto de Osoblahio
Montaro Opava montetaro
Transporto fervojlinio 298
Rivero Osoblaha
Situo Osoblaha
 - alteco 220 m s. m.
 - koordinatoj 50° 16′ 52″ N 17° 43′ 01″ O / 50.28111 °N, 17.71694 °O / 50.28111; 17.71694 (mapo)
Areo 18,16 km² (1 816 ha)
Loĝantaro 1 041 (2023)
Denseco 57,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 1233
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 99
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597716
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Osoblaha
Retpaĝo: www.osoblaha.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Juda tombejo en Osoblaha

Osoblaha estas vilaĝo troviĝanta en la plej norda terlango de distrikto Bruntál en Ĉeĥio. La germana nomo de Osoblaha estas Hotzenplotz. La ĉirkaŭaĵo estas parto de Silezia ebenaĵo. El tri flankoj ĝi estas ĉirkaŭita de teritorio de Pollando. La vilaĝo havas areon 18,25 km² kaj vivas ĉi tie 1 041 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bohušov, Slezské Pavlovice, Hlinka kaj Dívčí Hrad.

Osoblaha estis devene historie valora remparita urbo, pli poste signifa industria kaj kultura centrejo de vasta ĉirkaŭaĵo. Sed fine de la Dua Mondmilito ĝi estis preskaŭ tute neniigita.

Sur la teritorio de la vilaĝo hodiaŭ troviĝas restaĵoj de urbaj remparoj. Al ili ligas juda tombejo kun tombŝtonoj el la 17-a jarcento.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis konata jam en la jaro 1233 kiel centrejo de ampleksa senjorujo de la princepiskopujo Olomouc, en 1251 ĝi akiris urban rajton kun ampleksaj rajtoj. La urbo estis remparita kaj donita per multaj privilegioj, per kio estis metita bazo al estiĝo de pli pstaj la t.n. Moraviaj enklavoj en Silezio. La signifo de urbo ankoraŭ pli kreskis, kiam osoblaha hetmano fariĝis administranto de ĉiuj episkopaj bienoj en Regiono Opava. Dum la tempo de sia ekzistado Osoblaha estis kelkfoje rabita de invadintoj, neniigita de incendioj, pesto kaj inundoj, sed ĉiam ĝi leviĝis el tiuj ĉi batoj al plua kresko. Nur lasta katastrofo en similo de la Dua Mondmilito preskaŭ egaligis kun la tero la urbon. 90 % da konstruaĵoj jam ne plu eblis renovigi kaj okazis preskaŭ plena elloĝigo de la loĝantaro. Ĉion finis la jaro 1960, kiam Osoblaha perdis titolon de urbo.

En Osoblaha troviĝas fervoja finstacio de mallarĝtraka fervojo, kondukanta el Třemešná ve Slezsku.

La nomon de Osoblaha famigis germana verkisto Otfried Preussler, kiu baptis "sian" rabiston por filmaj kaj libraj fabeloj pri rabisto Hotzenplotz, kiam li donis al li la germanan nomon de Osoblaha - Hotzenplotz.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 682
18804 012
18903 622
19003 199
19102 853
19212 664
JaroLoĝantoj
19302 383
1950563
1961770
1970821
1980828
19911 127
JaroLoĝantoj
20011 153
20141 106
20161 129
20171 084
20181 079
20191 096
JaroLoĝantoj
20201 125
2021978
20221 064
20231 041

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]