Lichnov (distrikto Nový Jičín)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lichnov
Lichnov
germane Lichnau
municipo
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lichnov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Frenštát pod Radhoštěm
Historia regiono Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Situo Lichnov
 - alteco 359 m s. m.
 - koordinatoj 49° 33′ 44″ N 18° 09′ 58″ O / 49.56222 °N, 18.16611 °O / 49.56222; 18.16611 (mapo)
Katastro 12,1 km² (1 210 ha) Lichnov u Nového Jičína
Loĝantaro 1 582 (2023)
Denseco 130,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1293
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 75
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 599603
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Lichnov (Nový Jičín District)
Retpaĝo: www.lichnov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Lichnov (legu Liĥnov) estas vilaĝo en Ĉeĥio etendiĝanta en pentrinda valo de Lichnova rojo ĉirkaŭigita de deklivoj kaj valoj de montaro Beskydy. Ĝi estas kaŝita al hazarde preterveturantaj vizitantoj de Beskidoj. Sed por turistoj, kiuj decidiĝis iri piede el Frenštát pod Radhoštěm ĝis Štramberk ĝi aperos en duono de la vojo. Vivas ĉi tie 1 582 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

Lichnov estiĝis fine de la 13-a jarcento kiel tipa kolonia vilaĝo. Fundamenta dokumento de vilaĝestro Heřman ne konserviĝis (onidire el al jaro 1293) kaj ni devas respekti privilegian dokumenton de vilaĝestro Pavel Kyč el 1539, kiu revokas je ĝi.

El la privilegia dokumento de vilaĝestro Pavel Kyč el 1539 rezultas, ke la vilaĝo estiĝis sur arbarrompejo de rojo Lubina ĝis "limo de Vernyřovice". La menciita dokumento donis al la vilaĝestro parcelon kaj krom tio havi "feŭdan muelejon kun du muelejŝtonoj kaj se tio estos bezona, li povas havi forĝiston, bakiston, buĉiston, ŝuiston kaj el juĝoj lasi al si trian moneron kaj al superularo du".

Apogoj, kiuj la superularo donis al la vilaĝestro, memkompreneble ne rilatis al ceteraj loĝantoj de la vilaĝo. Tiuj devis en korto de Kopřivnice "laboregi piedirante kaj surĉevale kaj ĉion, kio estis bezonata". Ili plugis, semis, forveturigis sterkon, kunveturigis el kampoj kaj falĉis herbejojn. Al la laboro ili devis uzi siajn plugilojn.

Eĉ ne revoluciaj ŝanĝoj en la jaro 1848 alportis al la loĝantoj atendatan apogon. Estis ja malvalidigitaj laboregaj devoj, sed la parcelojn, sur kiuj ili laboris, ili devis foraĉeti de la superularo. Dum ripetantaj jaroj de malbona rikolto pli malriĉaj loĝantoj ŝuldiĝis, ili ne havis tempon por repagi la ŝuldon, tial ili vendadis la grundon al pli riĉaj proprumantoj fariĝante el ili dometistoj aŭ ili serĉis vivtenadon ekster agrikulturo. Pro tio ankoraŭ pli profundiĝis diferenciĝo de la loĝantoj de la vilaĝo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.