Horní Město

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horní Město
germane Bergstadt
municipo
Centro de Horní Město
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Horní Město
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Rýmařov
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Situo Horní Město
 - alteco 550 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 26″ N 17° 12′ 43″ O / 49.90722 °N, 17.21194 °O / 49.90722; 17.21194 (mapo)
Areo 31,62 km² (3 162 ha)
Loĝantaro 816 (2023)
Denseco 25,81 loĝ./km²
Fondo 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 44
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 597368
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 5
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Horní Město
Retpaĝo: www.hornimesto.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Horní Město (germane Bergstadt) estas municipo situanta en distrikto Bruntál en Ĉeĥio, sudokcidente de Rýmařov. Ĝi havas 816 loĝantojn (2023) kaj ties katastra teritorio havas areon 3 162 ha.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Nomo[redakti | redakti fonton]

  • Ĉeĥe Dobřečov (1900 Dobřičov), germane Doberseik.
  • Ĉeĥe Horní Město (1910 ankaŭ Bergštát), germane Bergstadt.
  • Ĉeĥe Rešov, germane Reschen.
  • Ĉeĥe Skály (1890 Hankštein, 1900-194? Hankštejn), germane Hangenstein.
  • Ĉeĥe Stříbrné Hory (1869-1880 Neifank, 1890-1900 Neufunk, 1910-194? Najfunk), germane Neufang.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 904
18803 496
18903 189
19003 061
19103 093
19212 733
JaroLoĝantoj
19302 914
19501 411
19611 445
19701 302
19801 219
1991970
JaroLoĝantoj
20011 013
2014931
2016887
2017867
2018850
2019844
JaroLoĝantoj
2020836
2021780
2022799
2023816

Historio[redakti | redakti fonton]

Sur la teritorio de la municipo antaŭe troviĝis minejoj por arĝento. Jam en la jaro 1398 ĉi tie etendiĝis solejo Hankštejn. Město estis fondita kiel aloda reĝa minejurbo en la jaro 1580 dum Rudolfo la 2-a. Atestas pri tio skribaĵo ĉizita sur tombeja kruco en Horní Město.

La plej malnovaj pruvaĵoj pri ĉi tiea minado estas el la jaro 1402. Ĝuste en tempo de Ederoj la minado floris, tial la imperiestro donis al ĉi tieaj senjoroj certajn avantaĝojn kaj novan minejan ordenon. Novaj vejnoj estis malkovritaj norde de Skály (Hankštejn) - tio estas la nuna Stříbrné Hory, tiam Najfung. Ĉirkaŭ la jaro 1542, ekloĝis super Skály 6 ministaj familioj, ili konstruis ĉi tie siajn domojn kaj ĝuste dank' al tiuj ĉi ministoj estis donita la nova minista ordeno kaj tiuj ĉi ses domoj estis pli poste en la jaro 1580, dum Rudolfo la 2-a avancita je aloda imperiestra minejurbo kun nomo Bergstadt - Hangstein.Pase de la tempo restis nur la nomo Bergstadt - tio estas Horní Město. Per tio estis donita komenco de la estiĝo de Horní Město, kiu komencis kreski dank' al la avantaĝoj de la imperiestro. La devena vilaĝo Hankštejn komencis malflori, oni komencis dediĉi sin al agrikulturo. Horní Město transprenis ministan tradicion.

La minado estis akompanata per alterna feliĉo ĝisn duono de 20-a jarcento. Oraj vejnoj estis jam prenitaj kaj restis nur multekostaj metaloj. En la jaro 1955 denove aperis intereso pri renovigo de la minado kaj oni faris ĉi tie esploron ĝis la jaro 1969. Sed baldaŭ montriĝis, ke la minado estas multekosta, tial la lasta veturileto elveturis el la minejo la 30-an de septembro 1970.

Naturaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]