Stříbrné Hory (Horní Město)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Stříbrné Hory (apartigilo)
Stříbrné Hory
(Najfunk)
germane Neufang
vilaĝo
Stříbrné Hory
Oficiala nomo: Stříbrné Hory
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Horní Město
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník, Hanuŝovica montetaro
Domoj 44 2010
Situo Stříbrné Hory
 - koordinatoj 49° 55′ 35″ N 17° 13′ 32″ O / 49.92639 °N, 17.22556 °O / 49.92639; 17.22556 (mapo)
Katastro 5,72 km² (572 ha) Stříbrné Hory
Loĝantaro 51 (2021)
Denseco 8,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1542
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 44
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stříbrné Hory (Horní Město)
Portalo pri Ĉeĥio

Stříbrné Hory (ĝis la jaro 1949 Najfunk, germane Neufang) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Horní Město en distrikto Bruntál. Ĝi situas proksimume 2,5 km nordoriente de Horní Město. Vivas ĉi tie 51 loĝantoj (2021).

Stříbrné Hory estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,72 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Stříbrné Hory, antaŭe Najfung, estas malnova minista domaro. Nomo de unu monteto Silber-Berg, tio signifas Arĝenta Monto, montras, ke oni ĉi tie minis arĝenton. La municipo estis fondita en la jaro 1542 ĝuste ĉe tiuj ĉi minejoj. Kapelo estis konstruita nur en la jaroj 1769 ĝis 1773.

Apud Stříbrné Hory estadis domaro Ferdinandov. La domaron fondis en la jaro 1755 grafo Ferdinand Harrach por siaj koloniistoj el Ercmontaro. Ili laboris en manufakturo en Janovice kaj en arbaro. Estis ĉi tie 12 domoj, gastejo kaj kapelo. En la jaro 1965 la domaro estis nuligita kaj la nomo malaperis el listo de municipoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869530
1880459
1890421
1900355
1910367
1921355
JaroLoĝantoj
1930359
1950178
1961113
1970131
1980103
199179
JaroLoĝantoj
200167
201162
202151

En Stříbrné Hory estas registritaj 44 adresoj: 42 daŭraj objektoj kaj 2 dumtempaj kaj refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 39 domoj, el tio 25 daŭre loĝigitaj.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]