Janovice (germaneJanowitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Rýmařov en distrikto Bruntál. Ĝi troviĝas nordokcidente de Rýmařov. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo I/11. Vivas ĉi tie 640 loĝantoj (2021).
Janovice situas en katastra teritorio Janovice u Rýmařova kun areo 3,37 km² kaj ankaŭ en katastra teritorio Janušov kun areo 6,09 km².
En Janovice estas registritaj 259 adresoj: ĉiuj daŭraj objektoj. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 223 domoj (en Janovice mem 64, en Janušov 159, en Růžová neniu), el tio 176 daŭre loĝigitaj.
En Janovice troviĝas renesanca kastelo, kiu servis kiel administra centrejo de la tuta senjorujo Janovice. Proksime de la kastelo ankaŭ troviĝas arkitektone valora la tn. vilao de Spitzer, laboraĵo de arkitekto Gustav Schaler el la jaro 1929. Proksime de la kastelo troviĝas ankaŭ konstruaĵoj de bierfarejo, protektata kiel teknika memorindaĵo.