Budišov nad Budišovkou
- Estas ankaŭ: Budišov.
Budišov nad Budišovkou | |||
germane Bautsch | |||
urbo | |||
Suda vido al Budišov nad Budišovkou
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Budišov nad Budišovkou | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Opava | ||
Administra municipo | Vítkov | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Ĉeĥa Silezio, Sudetio | ||
Montaro | Nízký Jeseník, Oderské vrchy | ||
Rivero | Budišovka | ||
Situo | Budišov nad Budišovkou | ||
- alteco | 526 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 48′ 07″ N 17° 37′ 20″ O / 49.80194 °N, 17.62222 °O (mapo) | ||
Areo | 76,5 km² (7 650 ha) | ||
Loĝantaro | 2 826 (2023) | ||
Denseco | 36,94 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1301 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 747 87 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0805 | ||
NUTS 5 | CZ0805 506460 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 6 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.budisov.eu | |||
![]() |
Budišov nad Budišovkou (legu Budiŝov nad Budiŝovkoŭ) estas urbo en Ĉeĥio kun 2 826 loĝantoj (2023), situanta 13 km de urbo Moravský Beroun kaj 10 km de urbo Vítkov, en meza parto de montaro Jeseníky, en ties parto Nízký Jeseník, ĉe rivereto Budišovka, kiu estas maldekstra alfluo de rivero Odro. Al la urbo estis alligitaj municipoj Guntramovice, Podlesí kaj Staré Oldřůvky. La municipoj Podlesí kaj Staré Oldřůvky najbaras kun Armea spaco Libavá.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dvorce, Armea spaco Libavá, Vítkov, Jakartovice, Čermná ve Slezsku, Kružberk, Svatoňovice, Norberčany kaj Bílčice.
Historio[redakti | redakti fonton]
La urbon fondis en regiono de minado de ercoj senjoroj el Kravaře, la unua mencio estas el la jaro 1301. Valoraj objektoj estas precipe baroka dutura preĝejo el la jaro 1755. La urbodomo devenas el la jaro 1635, pli malfrue ĝi estis parte alikonstruita. Interesa estas objekto de eksa baroka akva muelejo kun valora ŝtonponto. Budišov estas elirpunkto al la proksima valbaraĵo Kružberk kaj refreŝigcentro de eksa banloko Jánské Koupele, kiu estas nuntempe rekonstruata, kaj al proksimaj kampadejoj ĉe rivero Moravice.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 911 |
1880 | 6 562 |
1890 | 6 905 |
1900 | 6 882 |
1910 | 7 253 |
1921 | 6 974 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 6 738 |
1950 | 3 306 |
1961 | 3 457 |
1970 | 3 430 |
1980 | 3 513 |
1991 | 3 340 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 233 |
2014 | 2 994 |
2016 | 2 911 |
2017 | 2 906 |
2018 | 2 891 |
2019 | 2 908 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 918 |
2021 | 2 820 |
2022 | 2 869 |
2023 | 2 826 |
Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]
- Budišov nad Budišovkou (katastra teritorio (k.t.) Budišov nad Budišovkou kaj Lesy)
- Guntramovice (k. t. Guntramovice)
- Podlesí (k. t. Podlesí nad Odrou)
- Staré Oldřůvky (k. t. Staré Oldřůvky, Nové Oldřůvky kaj Nové Oldřůvky I)
Turismo[redakti | redakti fonton]
Vojo de ĉeĥa-germana kompreno, Ora tilio ĉe Guntramovice, SKI Areo Horní Guntramovice, Instrua ardeza vojo, ruino de burgo Vikštejn, Akva rezervujo Kružberk, pilgrima loko Stará Voda, eksa banloko Jánské Koupele.
Pluaj fotografioj[redakti | redakti fonton]
-
Placo de Respubliko
-
Statuo de Virgulino Maria en placo de Halášek
-
Preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria
-
Eksa akvomuelejo, nun Muzeo de ardezo
-
Memorige protektita aro de gisaj krucoj en tombejo
-
Stacidomo
|