Řeka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Řeka
pole Rzeka, germane Rzeka
municipo
Suma vido
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Řeka
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Třinec
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Moraviasileziaj Beskidoj
Rivero Ropičanka
Situo Řeka
 - alteco 420 m s. m.
 - koordinatoj 49° 38′ 28″ N 18° 34′ 17″ O / 49.64111 °N, 18.57139 °O / 49.64111; 18.57139 (mapo)
Katastro 13,48 km² (1 348 ha) Řeka
Loĝantaro 557 (2023)
Denseco 41,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 1611
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 55
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 552640
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Řeka (Frýdek-Místek District)
Retpaĝo: www.obecreka.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Pri tiu ĉi sono Řeka (pollingve Pri tiu ĉi sono Rzeka, germane Rzeka) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 557 loĝantoj (2023). Grandan parton de la loĝantoj kreas multnombra pola minoritato.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Komorní Lhotka, Smilovice, Morávka kaj Třinec.

Historio[redakti | redakti fonton]

Municipo Řeka estisĝis devene kiel domaro de proksima municipo Smilovice. Ĝi prenis sian nomon de rivereto Ropičanka, antaŭe nomata Řeka, fluanta tra la vilaĝo. Unue ĝi servis al la smilovicanoj kiel "alvilaĝejo" (laŭ la nia "nowśi"), kiel la lokuloj markis la lokon, kie oni peligis brutaron.

En la jaro 1664 aĉetis 8 smilovaj dometistoj de lasta teŝina Piastidino, princino Elizabeto Lukretia bienojn, por ke ili povus enloĝigi la smilovan alvilaĝejon. (Unu el ili estis Andrys Zientek, nomata Gořołka, kiu povis aĉeti de la princino bienon kiel la unua kaj li estis liberigita de korveo.) Ekde tiu tempo la vilaĝo estis markata kiel Smilovská Řeka, pli poste jam nur kiel Řeka. Proksimume post cent jaroj venis ĝis Řeka pluaj dek domaranoj.

Malmolaj klimataj kondiĉoj kaj alta supermara alteco kaŭzis, ke řekanoj ofte suferis pro mizero kaj ili devis dure labori, por ke ili vivtenu almenaŭ siajn familiojn kaj modestajn mastrumojn. La malfekunda grundo, en kiu mastrumantoj kulturis precipe avenon, brasikon kaj pli poste terpomojn, kaŭzis, ke la loĝantoj dediĉis sin precipe al paŝtistado kaj bredado de brutaro. Vintre ili hejmmaniere produktis kanvason kaj nigran pulvon, kiun ili vendis en foiroj en Hungario

Kun evoluo de industrio Teŝina kamero konsciis, kiajn profitojn ĝi povus atingi per vendado de ligno. Tial la montaraj paŝtejoj estis ekde la jaro 1756 arbarigataj kaj la montaranoj forpelataj el ili, kio gvidis al kelke da interbataloj kun la princa potenco. Nur post malfermo de ŝtonminejo mildiĝis la mizero de la lokuloj. La unuaj mencioj pri evangelia lernejo en municipa kroniko estas el la jaro 1792. Tiam la řekanoj konstruis lernejon mem. Ĝi estis ligna kaj ĝi servis ĝis la jaro 1872, kiam estis konstruita lernejo nova, en kiu havas hodiaŭ sidejon municipa ofico.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869553
1880524
1890476
1900488
1910515
1921454
JaroLoĝantoj
1930449
1950433
1961497
1970529
1980496
1991450
JaroLoĝantoj
2001466
2014556
2016537
2017524
2018534
2019544
JaroLoĝantoj
2020571
2021543
2022560
2023557

Turismo[redakti | redakti fonton]

Dank' al sia nedifektita naturo Řeka allogas ekskursantojn el vasta kaj proksima ĉirkaŭaĵo. La ĉirkaŭaj montoj de Moraviasileziaj Beskidoj estas tratekstitaj per reto de turismaj vojoj, meze de la municipo estas renovigita Hotelo Řeka (antaŭe Hoyer), kiu estis por longa tempo forlasita, novan mantelon ricevis ankaŭ refreŝigejo de ferfabriko Třinecké železárny, kiu servas por loĝigi vastan publikon. Ŝatantoj de skiado povas viziti skiareon en malantaŭa parto de la municipo.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

La izoleco de la montara valo, en kiu la municipo troviĝas, kaŭzis certajn forklinojn de la evoluo en aliaj municipoj. Unu el ili estas ankaŭ tio, ke Řeka estis, ĝis la malfermo de ŝtonminejo, pure evangelia municipo, dum aliloke estis protestantoj perforte rekatoligataj. Kvankam řekanoj estis forte kredantaj, kapelon kaj evangelian tombejon en Řeka ili ĝisatendis nur en la jaro 1844. Ĝis tiu tempo mortintoj estis sepultataj en malproksima tombejo en Guty, kio alportis multaj problemoj, precipe dum malfavora vetero, kiam la mortinto devis esti metita eĉ kelke da tagoj en garbejo kaj nur la vetero iom permesis, li povis estis transveturigita ĝis Guty kaj tie sepultita.

El kroniko ni ankaŭ povas ekscii, ke řekanoj kredis en multajn sorĉojn kaj miraklojn kaj iliaj praktikantoj estis krude punataj. En la jaro 1800 la suspektita Anna Hodurková estis fare de vokto kunligita kaj fermita en barelon. Kiam ŝi ne konfesis post la tuttaga restado en la barelo, estis decidite, ke ŝi estos vipita, senvestigita kaj brulmortigita. Lastmomente kontraŭ la verdikto intervenis la superularo kaj la vokton por "reciproki" senigis de oficejo kaj ĵetis lin en teŝinan karceron.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]