Slavkov (distrikto Opava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Slavkov
Slavkov
germane Schlakau, pole Sławków
municipo
Kastelo, hodiaŭ Seniorcentro
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Slavkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Opava
Historiaj regionoj Moravio, Moravia enklavo
Montaro Nízký Jeseník
Transporto Fervojlinio 314
Situo Slavkov
 - alteco 299 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 18″ N 17° 50′ 06″ O / 49.92167 °N, 17.83500 °O / 49.92167; 17.83500 (mapo)
Katastro 11,04 km² (1 104 ha) Slavkov u Opavy
Loĝantaro 2 104 (2023)
Denseco 190,58 loĝ./km²
Unua skribmencio 1224
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 57
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 510289
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Slavkov (Opava District)
Retpaĝo: www.slavkov-u-opavy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Slavkov estas vilaĝo en Ĉeĥio situanta proksime de urbo Opava. Vivas ĉi tie 2 104 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Opava, Otice, Stěbořice, Štáblovice, Uhlířov kaj Dolní Životice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio, kiu pruvas ekzistadon de Slavkov, devenas el la jaro 1224, kiam reĝo Přemysl Otakar la 1-a donacis Slavkov-on al urbo Opava. En tiu ĉi donacdokumento, skribita latine, la vilaĝo estas indikata kiel Zlawicova Wes kaj sur la dokumento estas subskribita Bohuslav, filo de Slávek. En la katastro de la vilaĝo aperis multnombraj arkeologiaj trovaĵoj, tiuj lastaj el la jaro 1995 malkovris spurojn post la plej malnovaj terkulturistoj el komenco de neolito, do ĉirkaŭ la jaro 5000 a.K. Plua vilaĝo ĉi tie estis en la dua duono de la kvina miljaro a.K. La plej riĉaj trovaĵoj dokumentas kulturon el pli malfrua fera tempo, t.e. el la 7-a ĝis la 6-a jarcento a.K.

La plej malnova konstruaĵo en Slavkov estas kastelo meze de la vilaĝo, kiu estiĝis per alikonstruo de origina burgaro en la jaro 1586. Ekde la fino de la 17-a jarcento ĝi ne estis uzata kiel sinjora sidejo kaj ĝi iom post iom malkreskis. Devigitaj reguligoj kaj riparoj tute forviŝis la karakteron de la historia objekto - kvarala duetaĝa konstruaĵo kun kvadrata korto, kovrita per vitrita tegmento. Nun ĝi servas kiel hejmo de ordenaj fratinoj de ordeno de sankta Francisko. La alia plej malnova konstruaĵo estas paroĥeja preĝejo de sankta Anna, baroka ununava konstruaĵo el la jaro 1657.

Por Slavkov estas memorinda ankaŭ tio, ke ĝi ebligis sur herbejoj ĉe Slavkov aranĝi la 25-an de septembro 1887 grandiozan mitingon de ĉeĥa popolo en Silezio, kie estis formulitaj bazaj politikaj, naciaj kaj kulturaj postuloj de la ĉeĥa popolo.

En la jaro 1993 honora civitano de la vilaĝo fariĝis ĉi tiea naskiĝinto Bohumír Bocian, kiu ekde la jaro 1938 vivis kaj kreis en Parizo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 006
18801 021
18901 098
19001 087
19101 122
19211 107
JaroLoĝantoj
19301 295
19501 055
19611 231
19701 177
19801 388
19911 544
JaroLoĝantoj
20011 639
20111 826
20141 925
20161 955
20172 010
20182 013
JaroLoĝantoj
20192 031
20202 052
20212 033
20222 085
20232 104
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.