Suchdol nad Odrou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49° 39′ 21″ N 17° 55′ 41″ O / 49.65583 °N, 17.92806 °O / 49.65583; 17.92806 (mapo)
Suchdol nad Odrou
germane: Zauchenthal, germane: Zauchtel, latine: Ceuchenthal
kampurbo
Evangelický kostel - Suchdol nad Odrou.jpg
Evangelia preĝejo en Suchdol
Flag of Suchdol nad Odrou CZ.svg
Flago
Suchdol nad Odrou CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Suchdol nad Odrou
Kromnomo: Suchdol
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Nový Jičín
Administra municipo Nový Jičín
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Montaro Moravia pordego
Fervojstacio Suchdol nad Odrou
 - fervojlinio n-ro 270
Rivero Odro
Situo Suchdol nad Odrou
 - alteco 272 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 21″ N 17° 55′ 41″ O / 49.65583 °N, 17.92806 °O / 49.65583; 17.92806 (mapo)
Areo 22,99 km² (2 299 ha)
Loĝantaro 2 701 (2020)
Denseco 117,49 loĝ./km²
Unua skribmencio 1337
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 742 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0804
NUTS 5 CZ0804 599930
Katastraj teritorioj 2
Partoj de kampurbo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Suchdol nad Odrou
Retpaĝo: www.suchdol-nad-odrou.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Suchdol nad Odrou (germane Zauchenthal, Zauchtel, latine Ceuchenthal) estas kampurbo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Nový Jičín, en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie proksimume 2701 loĝantoj. Ĝi troviĝas inter Beskidoj kaj Odra montetaro en regiono Moravia pordego en supermara alteco inter 270 kaj 280 m s. m. Okcidente super la municipo estas la plej altaj montoj de proksima ĉirkaŭaĵo montetoj Pohoř kaj Olšová kun supermara alteco 475 m s. m. Laŭ la tuta longeco de la kampurbo trafluas rojo Kletenský potok fontanta en montetaro Pohořské vrchy, kiu enfluiĝas en riveron Odron. Parto de la suchdola katastro kun areo 82 km² situas en teritorio de PPR Poodří, proklamita en la jaro 1991. Ekde fino de la 18-a jarcento estas al la kampurbo alparoĥigita domaro Kletné. Preskaŭ la tuta moderna katastro de la kampurbo situas en Moravio, sed tre malgranda randa parto de la katastro devene aprtenis al silezia municipo Mankovice, kiel estas videble el komparo de historia mapoj de imperiestraj devigaj eldonoj de stabila katastro kaj samtempe katastra mapo.

Al Suchdol nad Odrou dominas du preĝejoj. Malfrue renesanca katolika paroĥa preĝejo de La plej sankta Triunuo el la jaro 1605 kaj en novromanika stilo konstruita evangelia preĝejo el la jaro 1858. Suchdol estas signifa fervoja nodo en fervojlinio Praha – Přerov – Bohumín, antaŭe nomata Norda fervojo de imperiestro Ferdinando. Inter memorindaĵoj enviciĝas ankaŭ ekspedicia konstruaĵo de fervoja stacidomo, du mezeoj, statuo de imperiestro Jozefo la 2-a kaj baroka katolika paroĥo el la jaro 1730. Loka tradicio estas ekde la jaro 1985 ĉiujara rajdo de la ĉeĥoslovaka kaj hodiaŭ ankaŭ la eŭropa Poneo-Ekspreso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj de loĝigo[redakti | redakti fonton]

La unua domaro sur teritorio de la hodiaŭa Suchdol estis fondita en la 13-a jarcento fare de slavaj ministoj, kiuj ĉi tie minis arĝentan ercon. Tiun ĉi loĝigon verŝajne ekstermis invado de tataroj, kiuj tiris tra Moravio en la jaro 1241, aŭ pli poste invado de sovaĝaj hungaraj kumanoj, kiuj rabis la tutan Moravion en la jaro 1253. Tiam estis bruligitaj multe da vilaĝoj kaj la loĝantaro murdita aŭ forkondukita en militkapton. Suchdol estis denove renovigita en la paso de la 14-a jarcento, kiam por daŭre ĉi tie ekloĝis germanaj koloniistoj, kiuj tiel eluzis avantaĝan situon sur komerca sukcena pado. Laŭ dialekto de tiuj koloniistoj oni konjektas, ke ili venis el ĉirkaŭaĵo de Turingio. La unua konservita skribmencio pri la domaro devenas el la jaro 1337, kiam ĝi estas en sensignifa latine skribita aĉetkontrakto subskribita sub la nomo Ceuchenthal (das seichte Thal).

Ekde la tridekjara milito ĝis pereo de aŭstra-hungara monarkio[redakti | redakti fonton]

Duum la tridekjara milito (1618–1648) Suchdol spertis malfacilajn tempojn. Nenur ke ĉi tie furiozis kaj ĉion neniigis la malamikaj kaj la imperiestraj soldataroj, sed en la jaro 1624 plimulton de loĝantoj peris pesto. Poste (1626–1627) konkeris la nordan Moravion danaj soldataroj gviditaj de Mansfeld. Danoj ĉi tie kreis kontraŭimperiestran enklavon. Fine de la tridekjara milito danojn alternigis svedoj, kiuj elŝipiĝis en Germanio en la jaro 1630 kaj iom post iom ili konkeris nordon kaj mezon de Eŭropo. En kroniko de Odry oni skribas, ke en la jaro 1642 Suchdol estis plene rabita. Dum la tridekjara milito estis neniigitaj ĉiujn skribdokumentoj kaj dokumentoj de la antaŭaj jarcentoj kaj la nombro de loĝantoj malgrandiĝis preskaŭ je duono.

Marie Walburga Truchsess-Zeil (1762–1828)
Historia ekspozicio de Muzeo en Suchdol

En la jaro 1653 aĉetis kunvaldan senjorujon Gabriel Serényi, pli posta moravia landa hetmano. La senjorujo restis en la manoj de Serenyiidoj kaj en la rilataj familioj de Liĥtenŝtejnidoj kaj Harrachidoj dum 175 jaroj (1653–1828). Kiam en la jaro 1723 agitis en Suchdol reprezentanto de Unueco de fratoj kaj kunfondinto de luzacia Herrnhut (Ochranova) Kristián David el Ženklava, tiel ĝis Saksio sekvis lin ĝis la jaro 1727 minimume okdek kvar personoj el Suchdol kaj plie loĝantoj el proksima kaj malproksima ĉirkaŭaĵo. En dokmentoj estas indikite, ke sub ŝirmo de grafo Nikolaus Ludwig von Zinzendorf al lia senjorujo sekvis lin sume minimume 280 personoj el Suchdol kaj 167 el Kunín. La elmigrintoj vojaĝis sen ĉiu posedaĵo, kiun ili estis devigitaj lasi en siaj vilaĝoj.

En la 18-a jarcento Suchdol estis senĉese konsisto de kunvalda (post alinomigo kunína) senjorujo. En la jaro 1741 la municipo spertis invadon de prusoj dum militoj je aŭstra heredaĵo. En la jaro 1799 la municipo fariĝis unu el la unuaj, kie oni faris vakcinadon de publiko kontraŭ varicelo, pri kio meritis grafino Marie Walburga Truchsess-Zeil. Sekvis ŝtorma periodo de napoleonaj militoj, kiam tra Moravia pordego tiris malamikaj dekmilaj armeoj de soldatoj. Suchdol tiel vizitis franca kaj rusa armeoj. En kroniko de Suchdol estas registro, ke en paroĥo pasigis du noktojn legenda rusa armeestro Suvorov. Post batalo ĉe Slavkov en la jaro 1805 trairadis tra Suchdol la revenantaj rusaj soldatoj infektitaj de tifo. Tiu ĉi infekto disvastiĝis en la tuta Kravařsko (germane Kuhländchen), do en kelkaj municipoj, Suchdol ne esceptante, malsaniĝis preskaŭ 85 % de loĝantaro.

Ĉirkaŭ duono de la 19-a jarcento oni komencis konstrui fervojojn, Suchdol-on en la jaro 1847 atingis Norda fervojo de imperiestro Ferdinando inter Vieno kaj Krakovo, kio iniciatis rapidan evoluon de la municipo. La fervojo mem en Suchdol evoluis. Ĉe la stacidomo estiĝis hotelo, en la jaro 1857 Norda fervojo de imepriestro Ferdinando estis dureligita, en 1880 estis trafikigita loka fervojo al Nový Jičín kaj en 1891 en direktoj Budišov kaj Fulnek. Estis konstruita nova stacidoma konstruaĵo kaj ĉirkaŭ la stacidomo elkreksis komplekso de pluaj konstruaĵoj. En la jaro 1872 estis ankaŭ konstruita industria mallarĝtraka ĉevaltira fervojo ĝis Muelejo de Till ĉe Jeseník nad Odrou, kiu estis kiel la unua en Moraio pli poste elektrizita. Suchdol nad Odrou estis elektrizita en la jaro 1900.

La unua kaj la dua mondmilitoj[redakti | redakti fonton]

Dum la unua mondmilito falis sume 50 civitanoj el Suchdol kaj 9 pluaj restis serĉataj. Al lia omaĝo estis konstruita monumento. Post proklamo de Ĉeĥoslovaka respubliko (1918) la germana limregiona loĝantaro klopodis krei memstaran ŝtaton la tn. Sudetlando. Tiu ĉi stato daŭris nur unu monaton. Sekvis konkero de tiujn ĉi regionoj fare de la ĉeĥa nacia gvardio kaj envicigo en ĈSR. Tio al la loka germana majoritato neniel plaĉis kaj en la 1930-aj jaroj multaj ĉeĥaj germanoj montris simpatiojn al grandgermana naciismo. En Suchdol, kiu havis germanan majoritaton, en la jaro 1931 venis en frunton membroj de DNSAP. En la jaro 1938 la limregiono kaj germane parolantaj municipoj surbaze de Munkena interkonsento fariĝis konsisto de Germana imperio. Suchdol tiel estis parto de Sudetio ĝis fino de la dua mondmilito. Menciinde estas, ke en la jaro 1938 vizitis Suchdolon gvidanto de separatisma movado Konrad Henlein.

Antaŭvespere de la dua mondmilito en la jaro 1939 estis en kampoj proksime de Suchdol nad Odrou kostruita por bezonoj de nazia milita aerarmeo kampa flughaveno. Ĝi estis kostruita enkadre de germanaj preparoj por ataki Pollandon. En la pasoj de la dua mondmilito traveturis tra Suchdol transportaj trajnoj kun malliberigitoj direktantaj ĝis koncentrejoj, situantaj en fare de germanoj okupita Pollando. Temis pri ekstermejoj Auschwitz kaj ties filiaj tendaroj. En januaro de 1945 traveturis tra Suchdol trajno kun evakuitaj malliberigitoj el Oświęcim kaj 47 el ili ĉi tie frostmortis aŭ estis pafmortigitaj dum fuĝo. Tiun ĉi eventon rememorigas memortabulo en la trajna stacidomo.

Post la jaro 1945[redakti | redakti fonton]

Post la milito en la jaro 1945 estis per dekretoj de prezidento de la respubliko konfiskita la posedaĵo de germanoj kaj kunlaborantoj kaj fakte tuj post la liberigo komencis veni la unuuaj ĉeĥaj dometistoj. En la jaro 1930 en la municipo anoncis sin al la ĉeĥa bnacieco 483 personoj, sed dum la milito ĉi tie restis nur 15 ĉeĥaj familioj, reston kreis germanoj, kiuj estis post la milito devige ellandigataj en Germanion. La lasta transporto de la restintaj germanaj loĝantoj forveturis la 21-an de septembro 1946.

Ekde la 10-a de oktobro 2006 estis al la municipo redonita statuso de kampurbo.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Muzeo de kampurbo Suchdol nad Odrou

En Suchdol nad Odrou agadas du muzeoj:

  • Muzeo de Moraviaj fratoj proponas al vizitantoj ekspozicion el ekzilo de 280 lokaj loĝantoj al Herrnhut en Saksio en la 18-a jarcento, kiuj renovigis Unuecon de fratoj kaj fondis misiajn domarojn en ĉiuj partoj de la mondo.
  • Muzeo de municipo Suchdol nad Odrou

Turismo[redakti | redakti fonton]

Tra Suchdol nad Odrou kondukas Eŭropa longdistanca vojo E3, kiu mezuras 6950 km kaj celas el Hispanio ĝis Bulgario. Tiu ĉi vojo kondukas tra la kampurbo de sudoriento al nordokcidento kaj ĝi estas markita per flava koloro flava turisma marko kaj ĉe akva rezervujo Kletné ĝi ŝanĝiĝas en bluan koloron blua turisma marko.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

En Suchdol nad Odrou dum tempo de ties ekzistado naskiĝis aŭ agadis multe da signifaj personecoj de diversa deveno kaj religio.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]