Beskidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Noto: Tiu ĉi artikolo estas pri la tuta montaro Beskidoj, situanta en Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio.


Brona 01.JPG

Beskidoj (ĉeĥe kaj slovake: Beskydy, ukraine: Бескиди, angle: Beskids, germane: Beskiden) estas arbarkovrita montaro etendiĝanta de la rivero Bečva okcidente (Ĉeĥio) ĝis la rivero Ĉeremoŝ (Ukrainio) oriente, kaj nordokcidente de Slovakio kaj sude de Pollando. Ilia larĝeco proksimumas je 50-70 km, kaj longeco ĉ. 600 km.

Limoj[redakti | redakti fonton]

La limoj kaj disdivido en diversaj landoj estas iomete diference difinataj, ekz. en la pola tradicio: de nordo najbaras kun la montetaro de Karpatoj, de sudo kun Pieniny, plej okcidente troviĝas montaro Moraviasileziaj Beskidoj, kaj la orienta limo plejofte estas Uĵoka montpasejo

La ĉeĥa parto etendiĝas ekde la okcidenta parto de Karpatoj, sude kaj oriente de Moravia pordego kaj disiĝas je pli malgrandaj partoj. Moraviasileziaj Beskidoj konsistas el Radhošť-montetarregiono kaj Lysá hora-montetarregiono etendiĝante de la orienta parto de Ĉeĥio al la suda parto de Pollando. Ĉirkaŭ tiu centra parto situas la Tgšini-Beskidoj (norde), Hostýnské vrchy (sud-okcidente), Vsetínské vrchy (sude) kaj la montaro Javorníky eĉ pli sude ĉe la ĉeĥa-slovaka limo. Slovakaj Beskidoj altiĝas oriente ĉe la pola limo.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Beskidoj estas la plej junaj montoj en Pollando, estiĝis kiel Karpatoj ĉ. 20 mln da jaroj antaŭe, kaj konsistas el alterniĝintaj sedimentaj rokaĵoj, ĉefe el konglomeraĵoj, grejsoj, ardezoj, malpli ofte el marnoj kaj kalkoŝtonoj. La plej alta pinto de la Beskidoj estas Babia Góra (1725 m) en Pollando, Pilsko (1557 m) en Slovakio. Ĉe la nordokcidenta piedo de la Beskidoj oni minas ferercon kaj prilaboras ĝin en Ostrava.

La sedimentoj kreiĝis en la pramaro Tetiso, kie ekzistis sur teritorio de Karpatoj pli ol 100 mln da jaroj. La roka materialo amasiĝis sur la fundo de supra ĵurasio ĝis malsupra mioceno.

En la montaro fontas riveroj la Rožnovská Bečva, Vsetínská Bečva kaj Vistulo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Beskidoj havas montaran klimaton kun seka somero kaj vintre kun abunda kvanto da neĝo. Tio konvenas por bredado somere kaj vintre por vintra sporto (Frenštát pod Radhoštěm, Vsetín). La neĝo aperas jam novembre kaj restas ĝis aprilo. Februare/marte abunde neĝas.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Vegetaĵaro

Laŭ altecozonoj oni povas klare distingi laŭvicajn kreskaĵojn:

La mondo de bestoj

Birdoj:

en tio akcipitroformaj birdoj: malgranda kriaglo, serpentaglo, komuna buteo

Plie: 3000 specioj de senvertebruloj: koleopteroj kaj himenopteroj, lepidoptera, dipteroj, tardigradoj, moluskoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jerzy Kondracki, Geografia regionalna Polski (Regiona geografio de Pollando), Wydawnictwo Naukowe PWN, Warszawa 1998
  • Jerzy Kondracki Karpaty (Karpatoj), la dua plibonigita eldono, Wydawnictwa Szkolne i Pedagogiczne, Warszawa 1989, ISBN 83-02-04067-3

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]