Malgranda kriaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda kriaglo
Aquila pomarina orlik krzykliwyAM.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Buteonenoj (disputita)
Genro: Aquila Aquila
Specio: A. pomarina
Aquila pomarina
Brehm, 1831
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Someraj aŭ reproduktaj (malhelverda) kaj vintraj (blua) teritorioj de A. pomarina
Someraj aŭ reproduktaj (malhelverda) kaj vintraj (blua) teritorioj de A. pomarina
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Malgranda kriaglo (Aquila pomarina) estas granda rabobirdo. Kiel ĉiuj agloj apartenas al familio de Akcipitredoj kiu enhavas ankau akcipitrojn, cirkuojn, milvojn, ktp. La tipaj agloj estas plej ofte unuigitaj kun la buteoj, maragloj kaj aliaj pli fortikaj Akcipitredoj, sed pli ĵuse oni ekkonsideris ke ili estas malplej distingaj el la pli sveltaj akcipitrenaj akcipitroj ol antaŭsupozate.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Estas du loĝantaroj. La birdoj kiuj reproduktiĝas en centra kaj orienta Eŭropo -el baltaj landoj kaj Pollando ĝis Balkanio kaj Turkio- migras vintre tra Mezoriento en sudorientan Afrikon -ne ĝis la finsudo-, sed estas de loĝantaj birdoj hindia raso aŭ subspecio foje konsiderata aparta specio, Aquila hastata, nome Hindia kriaglo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Malgranda kriaglo.

Tiu estas mezgranda aglo. Ĝi estas ĉirkaŭ 60 cm longa kaj havas enverguron de 150 cm. Maskloj pezas el 1 ĝis 1,4 kg; la inoj pezas el 1,3 ĝis 2,1 kg. Tamen ambaŭ seksoj estas similaspektaj. Ties kapo -ĉefe nuko- kaj supraj flugiloj estas helbrunaj kaj kontrastas kun la ĝenerala malhelbruna plumaro. Dum flugado estas ankaŭ kontrastoj inter la helaj kapo kaj brusto kaj la pli malhela tuto. Ankaŭ estas etaj kontrastoj inter helaj kaj malhelaj partoj de subflugiloj. La kapo kaj beko estas pli malgrandaj ol tiuj de aliaj agloj. Ofte estas blanka makulo en la supraj flugiloj aŭ inter brusto kaj ventro. Plenkreskulo montras klaran blankan markon en pugo kun formo de V (vidu supran foton). Tiu specio estas tre simila de Granda kriaglo, Aquila clanga, sed tiu ĉi havas pli mallarĝajn flugilojn kaj voston. La vosto estas nigra kaj havas mallarĝan blankan strion ĉebaze kaj same estas la vosto de Granda kriaglo, Aquila clanga, sed tiu ĉi estas pli mallarĝa ĉefe ĉe la bazo. Krome tiu ĉi specio montras blankajn makulojn kontrastajn en supraj flugiloj.

La junuloj havas malpli da kontrasto en flugiloj kaj pli grandajn blankajn zonojn, ekzemple ĉe vosto. Ili diferencas el la junuloj de Granda kriaglo pro manko de punkteco en flugilkovriloj kaj esto de kremokolora kolmakulo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

2ova ovaro en nesto

Tiu ĉefe palearktisa specio ne estas tre sociema: la paroj nestas solaj. Tiu aglo demetas el 1 ĝis 3 ovojn blankajn sablokolore makulecajn -plej ofte 2- en branĉarba nesto konstruita el bastonetoj kaj internaj folioj, kiu povas esti reuzata dum jaroj. La kovado daŭras el 35 ĝis 40 tagojn. La idoj elnestiĝas post 50 aŭ 60 tagoj, sed la gepatroj manĝigas ilin dum 3 aŭ 4 pluaj semajnoj.

Kiel kutime ĉe agloj, nur en reproduktaj sezonoj kun tre abundaj predoj pli da unu aglido produktiĝas: la ino komencas la kovadon post la demeto de la unua ovo kaj tiele la unua eloviĝinta aglido superkreskas siajn fratojn kaj mortigas kaj eĉ manĝas ilin tuj aŭ poste (kainismo).

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu timida specio loĝas ĉe malfermaj aŭ ne tro fermaj arbaroj kie ĉasas etajn mamulojn, birdojn, reptiliojn kaj similajn terajn bestojn; eble ankaŭ kadavraĵojn.

La voĉo estas hundeca jiip. Dumfluge ofte ŝvebas.

Tiu specio estas sufiĉe malsociema en Eŭropo, sed en Barato povas esti proksima de aliaj rabobirdoj.

Sistematiko, taksonomio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

La Granda kriaglo (A. clanga) estas la plej proksima vivanta parenco de tiu specio; ties komuna praulo ŝajne diverĝis ĉirkaŭ meza Plioceno, eble antaŭ ĉirkaŭ 3.6 milionoj de jaroj (mj),[1] el la prauloj de la Hindia kriaglo (A. hastata) kiu loĝas ĉe Irano, Pakistano kaj Barato. La "prakriaglo" probable vivis en la ĝenerala mondoregiono de Afganio, kaj disiĝis en kaj norda kaj suda stirpo kiam kaj glaĉeroj kaj dezertoj antaŭeniris en Centran Azion kiam komencis la lasta glaciepoko. La norda stirpo sekve separiĝis en la orienta (Granda) kaj okcidenta (Malgranda) specioj nunaj, probable ĉirkaŭ la limo inter Plioceno kaj Pleistoceno autaŭ ĉirkaŭ 2 mj.[2]

La kriagloj kia grupo estas tre distingaj el la tipaj membroj de la genro Aquila, la "veraj agloj". Ili probable estos inkludata kun siaj “adoptaj” tropikaj parencoj de la genroj LophaetusIctinaetus, aŭ movataj al propra genro baldaŭ.

La populacioj iam konsiderataj subspecio de loĝantaj birdoj en Barato estas nun konsiderataj separata specio, nome Hindia kriaglo (Aquila hastata), tre distinga kaj separebla pro morfologio, konduto, ekologio kaj informo per DNA.

Tiu specio hibridiĝas foje kun la Granda kriaglo. Hibridoj estas preskaŭ neidentigeblaj se ne estas vidataj de proksime.[3]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉirkaŭkalkulo de Väli (2006) estas certe neĝusta; ĝi uzas molekulan horloĝon kio maltaŭgas por malgrandaj paserinoj kun la duono de la generacia tempo de agloj.
  2. Parry et al. (2002), Rasmussen & Anderton (2005), Väli (2006)
  3. Väli & Lõhmus (2004)
  • BirdLife International (2004). Aquila pomarina. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
  • Parry, S.J.; Clark, W.S. & Prakash, V. (2002): On the taxonomic status of the Indian Spotted Eagle Aquila hastata. Ibis 144(4): 665-675. COI:10.1046/j.1474-919X.2002.00109.x (HTML resumo)
  • Pamela C. Rasmussen & Anderton, John C. (2005): Birds of South Asia - The Ripley Guide. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-67-9
  • Väli, Ülo (2006): Mitochondrial DNA sequences support species status for the Indian Spotted Eagle Aquila hastata. Bulletin of the British Ornithologists' Club 126(3): 238-242. PDF plena teksto
  • Väli, Ülo & Lõhmus, Asko (2004): Nestling characteristics and identification of the lesser spotted eagle Aquila pomarina, greater spotted eagle A. clanga, and their hybrids. Journal of Ornithology 145(3): 256-263. COI:10.1007/s10336-004-0028-7plena teksto]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • Lars Svensson (1987) Underwing pattern of Steppe, Spotted and Lesser Spotted Eagles, pp. 12-14 in International Bird Identification: Proceeedings of the 4th International Identification Meeting, Eilat, 1st - 8th November 1986 International Birdwatching Centre Eilat