Longkresta aglo
Longkresta aglo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Longkresta aglo, Nacia Parko Serengeti, Tanzanio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lophaetus occipitalis (Daudin, 1800) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Longkresta aglo (Lophaetus occipitalis) estas rabobirdo. Kiel ĉiuj agloj, ĝi estas en la familio de Akcipitredoj. Ĝi estas kutime lokigita en la monotipa genro Lophaetus.
Ĝi estas mezgranda birdo (ĉirkaŭ 55 cm), tutnigra (ege malhelbruna de proksime) kun blankaj markoj en vosto, griza beko kun flavaj vaksaĵoj kaj komisuroj kaj ankaŭ flavaj piedoj kun nigrecaj ungoj kaj plumaj kruroj kiel ĉe la membroj de la genro “Aquila”. La plej karaktera eco estas tre longa kresto kiu leviĝas el la nuko al la kapopinto. La komuna nomo kaj la latina scienca nomo occipitalis aludas al tiu. La irisoj estas flavoranĝecaj.
Ĝi troviĝas en Afriko sude de Saharo, escepte en la aridaj zonoj. En suda Afriko ĝi estas komuna specio de loĝantaj birdoj en la orientaj areoj. Ĝi loĝas en arbaroj, ekzotaj plantejoj, arbarbordoj kaj ĉefe manĝas rodulojn kaj sorikojn.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Lophaetus occipitalis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
|