Hindia kriaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Hindia kriaglo
Hindia kriaglo, plenkreskulo, notu ampleksan buŝtruon kaj malhelajn okulojn
Hindia kriaglo, plenkreskulo, notu ampleksan buŝtruon kaj malhelajn okulojn
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aquila
Specio: A. hastata
Aquila hastata
(Lesson, 1834)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Hindia kriaglo (Aquila hastata) estas granda sudazia rabobirdo. Kiel ĉiuj agloj apartenas al familio de Akcipitredoj kiu enhavas ankaŭ akcipitrojn, cirkuojn, milvojn, ktp. La tipaj agloj estas plej ofte unuigitaj kun la buteoj, maragloj kaj aliaj pli fortikaj Akcipitredoj, sed pli ĵuse oni ekkonsideris ke ili estas malplej distingaj el la pli sveltaj akcipitrenaj akcipitroj ol antaŭsupozate.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de plenkreskulo kaj junulo fare de Joseph Smit (1875)

La Hindia kriaglo estas ĉirkaŭ 60 cm longa kaj havas enverguron de 150 cm. Ĝi estas grandkapa, kun la plej ampleksa buŝtruo inter ĉiuj kriagloj.[1] Tiu specio havas pli helan koloron ĝenerale kompare kun ties parencoj, kun pli malhelaj irisoj kio faras ke la okuloj ŝajnas pli malhelaj ol la plumaro (pli ol ĉe la aliaj nordaj kriagloj).

Plenkreskuloj diferencas el tiuj de la Granda kriaglo pro sia pli hela koloro, pli malhelaj okuloj, kaj habitataj preferoj (vidu sube). Post ĉirkaŭ tri aŭ kvar monatoj la junuloj estas brilbrunaj kun krono kaj kolo kremokoloraj kaj punkteca aspekto. La supraj vostokovriloj estas helbrunaj kun blanka koloro kio havigas striecan aspekton. La mezaj kovriloj havas grandajn kremokolorajn punktojn. Post ĉirkaŭ 18 monatoj tiu birdospecio plumoŝanĝas kaj iĝas de pli malhela nuanco kaj havas malpli da punktoj.[2] Kelkaj pli aĝaj junuloj, malkiel ĉe la Malgranda aŭ la Granda kriagloj, tute ne estas tre punktecaj kaj ankaŭ ne havas la kremokoloran al sablokoloran nukan makulon de la junuloj de la Malgranda kriaglo.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Hindia kriaglo estas indiĝena de Bangladeŝo, Barato, Birmo kaj Nepalo, kie ĝi preferas subtropikajn kaj tropikajn sekajn arbarojn al plantejoj kaj plugebla tero. Ĝi estas vaganto al Pakistano. En Nepalo, ĝi estas loĝanto kaj reproduktanto en la Ĉitvano kaj en la Nacia Parko Bardia, en Sukla Fanta kaj en la Nacia Naturrezervejo Koŝi kaj en kelkaj neprotektataj areoj de Terai.[3] En Barato, ĝi estas distribuata dise ĉe la Gangaj ebenaĵoj, orienten al Manipuro, en Madhja-Pradeŝo kaj suda Oriso, kaj suden al limoj de Kotagiri kaj Mudumalai, Nilgirisa distrikto, Tamil Nadu kaj Tumakuru, Karnataka.[4]

Tiu specio povas ofte esti tre alproksimigita fare de granda rabobirdo. Malkiel ĉe la Granda kriaglo, kiu estas vintra vizitanto ĉe la barataj humidejoj, tiu specio ne montras specialan preferon por humidejajn habitatojn.

Sistematiko, taksonomio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

La Hindia kriaglo estis iam konsiderata orienta subspecio de loĝantaj birdoj ene de la Malgranda kriaglo sed lastatempe montriĝis tre distinga kaj separebla pro morfologio, konduto, ekologio kaj informo per DNA.

La Hindia stirpo ŝajne diverĝis ĉirkaŭ meza Plioceno, eble antaŭ ĉirkaŭ 3.6 milionoj de jaroj (mj),[5] el la komunaj prauloj de la Hindia kriaglo (A. hastata) kaj de la Granda kriaglo kaj de la Malgranda kriaglo. La "prakriaglo" probable vivis en la ĝenerala mondoregiono de Afganio, kaj disiĝis en kaj norda kaj suda stirpo kiam kaj glaĉeroj kaj dezertoj antaŭeniris en Centran Azion kaj komencis la lasta glaciepoko.[1][6][7] La norda stirpo sekve separiĝis en la orienta (Granda) kaj okcidenta (Malgranda) specioj nunaj, probable ĉirkaŭ la limo inter Plioceno kaj Pleistoceno antaŭ ĉirkaŭ 2 mj.[8]

La kriagloj kia grupo estas tre distingaj el la tipaj membroj de la genro Aquila, la "veraj agloj". Ili probable estos inkludata kun siaj “adoptaj” tropikaj parencoj de la genroj LophaetusIctinaetus, aŭ movataj al propra genro baldaŭ.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Parry, S.J., Clark, W.S., Prakash, V. (2002) On the taxonomic status of the Indian Spotted Eagle Aquila hastata. Ibis Volume 144 Issue 4: 665 - 675
  2. Anderson A (1875). “Corrections of and Additions to "Raptorial Birds of North-western India”, Proceedings of the Zoological Society of London, p. 16–27. 
  3. BirdLife International (2009) Species factsheet: Aquila hastata. online
  4. Shivprakash, A. Kishen Das, K.R., Shivanand, T., Girija, T., Sharath, A. (2006) Notes on the breeding of the Indian Spotted Eagle Aquila hastata. Indian Birds Vol. 2 No. 1 (Januaro–Februaro 2006): 2-4 download pdf
  5. Ĉirkaŭkalkulo de Väli (2006) estas certe neĝusta; ĝi uzas molekulan horloĝon kio maltaŭgas por malgrandaj paserinoj kun la duono de la generacia tempo de agloj.
  6. Rasmussen, P.C., Anderton, J.C. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Smithsonian Institution and Lynx Edicions, Washington, DC and Barcelona.
  7. Väli, Ü (2006) Mitochondrial DNA sequences support species status for the Indian Spotted Eagle Aquila hastata. Bulletin of the British Ornithologists' Club 126 (3): 238-242. download pdf
  8. Parry et al. (2002), Rasmussen & Anderton (2005), Väli (2006)

Plia legado[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2007, BirdLife International, 2007, 54299, Aquila hastata, 24a Septembro 2007.
  • Parry, S.J.; Clark, W.S. & Prakash, V. (2002): On the taxonomic status of the Indian Spotted Eagle Aquila hastata. Ibis 144(4): 665-675. COI:10.1046/j.1474-919X.2002.00109.x (HTML resumo)
  • Pamela C. Rasmussen & Anderton, John C. (2005): Birds of South Asia - The Ripley Guide. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-67-9
  • Väli, Ülo (2006): Mitochondrial DNA sequences support species status for the Indian Spotted Eagle Aquila hastata. Bulletin of the British Ornithologists' Club 126(3): 238-242. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]