Altecozono (ekologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Altecozonoj (en PIV troviĝas la vorto etaĝo en topologia senco) priskribas en la ekologio kaj geobotaniko la karakteron de la flaŭro kaj faŭno de regiono depende de la alteco super marnivelo. La vegetaĵaro estas uzata kiel indikilo, ĉar ĝi estas pli facile kartigebla, pro tio oni ankaŭ parolas pri vegetoŝtupoj. Sub klimatologiaj vidpunktoj la altecozonoj nomiĝas klimatoŝtupojklimataj altecozonoj.

La fenomeno de etaĝo[redakti | redakti fonton]

En la montaro malaltiĝas la temperaturo laŭ la alteco (unu grado po 180 – 200 metroj). Pro malvarmeco de la aero la kondensiĝo estas pli grava kaj pluvo aŭ neĝo abundas. Kelkaj montoj haltas la nubojn puŝitajn de la ventoj. Tiel la centro de montaro estas pli seka ol ties rando submetita al la ventoj . Krome kiam estas tro malvarme, la kreskperiodo estas reduktita je kelkaj semajnoj, tial multaj plantoj ne povas kreski ( ekzemple arboj).

Ĉar la klimatkondiĉoj ŝanĝiĝas pro la alteco, la plantoj, kiuj kreskas sur la montoj je malsamaj altoj ne estos samaj. La limoj inter la malsamaj etaĝoj estas pli altaj sur la suna flanko ol sur la ombra flanko.

Eblas dividi la montojn en etaĝojn, laŭ la tipo de kreskaĵo. Tiuj etaĝoj estas malsimilaj en mezvarma kaj tropika klimato.

La diversaj etaĝoj en mezvarmaj regionoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kvin etaĝoj en mezvarmaj regionoj, kiuj nomiĝas:
la unua: monteta etaĝo,
la dua: montara etaĝo,
la tria: subalpa etaĝo,
la kvara: alpa etaĝo,
la kvina: neĝa etaĝo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]