Birdokaptista sorbuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Birdokaptista sorbuso
Birdokaptista sorbuso kaj monta pino en Italaj Alpoj
Birdokaptista sorbuso kaj monta pino en Italaj Alpoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: MaloideaeSpiraeoideae [1]
Genro: Sorbuso Sorbus
Subgenro: Sorbus
Sekcio: Sorbus[2].
Sorbus aucuparia
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La birdokaptista sorbuso [3] (Sorbus aucuparia) estas specio el la genro sorbuso, indiĝena en plejparto de Eŭropo escepte de la ekstrema sudo, kaj en norda Azio. En la sudo de ĝia arealo, en la mediteranea regiono, ĝi estas limigata al altaj altitudoj en montaroj [4] [5].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas malgranda ĝis mez-granda foliarbo tipe altante ĝis 8-10 m, plej malofte ĝis 20 m, kaj esceptokaze ĝis 28 m [6]. La arboŝelo estas mola, arĝentece griza ĉe junaj arboj, estiĝante skvamece griz-bruna kaj okaze kanelita ĉe maljunaj arboj. La ŝosoj estas verdaj kaj unue varie harecaj, estiĝante griz-

Folioj kaj floroj

brunaj kaj senharaj; la burĝonoj estas okulfrapaj, purpur-brunaj, kaj ofte dense harecaj. La folioj estas pinataj, 10–22 cm longaj kaj 612 cm larĝaj, kun 9–19 ( plejofte 13–15 ) folietoj; ĉiu folieto longas 3–7 cm, larĝas 15–23 mm, kaj havas krude segildentan randon; la folietoj estas varie harecaj, precipe la petiolo kaj la folionervuroj subflanke. La ambaŭseksaj floroj troviĝas en grandaj korimboj ( 8–15 cm diametro ) kun ĝis 250 floroj, la individuaj floroj havas diametron de 1 cm, kun kvin kremkolor-blankaj petaloj, kaj estas insekte polenitaj. La frukto estas malgranda pomofrukto kun diametro de 6–9 mm ( malofte ĝis 14 mm ), unue verda, maturiĝante hele ruĝe tard-somere, kaj enhavante ĝis ok ( plejofte du ) malgrandajn semojn.

Tiu palearktisa specio estas diploida, kun kromozoma nombro de 2n=34 [4][7][8].

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Sorpoj

Kvar [9] aŭ kvin [4][5][10] subspecioj estas agnoskitaj, ekzemple :

  • Sorbus aucuparia subsp. aucuparia. Ĝia arealo etendiĝas en modera Eŭropo kaj nordokcidenta Azio, sude ĝis centra Hispanujo, centra Italujo, kaj ekstreme norda Grekujo, oriente ĝis la riveroj Obo kaj Irtiŝo. Ĝi estas arbo kun haraj ŝosoj kaj folioj.
  • Sorbus aucuparia subsp. fenenkiana T.Georgiev & Stoj. Ĝi estas endemia en Bulgarujo.
  • Sorbus aucuparia subsp. glabrata (Wimm. & Grab.) Cajander. (syn. S. glabrata (Wimm. & Grab.) Hedl.). Ĝi vegetas en subarktaj regionoj, ekde Islando, ekstreme norda Skotlando (Orkadoj, Ŝetlandaj Insuloj), norda Skandinavujo, nordokcidenta Rusujo, kaj ankaŭ loke je arbolimo en centra Eŭropo en Alpoj kaj Karpatoj. Ĝi estas arbedo kun malpli haraj folioj kaj ŝosoj.
  • Sorbus aucuparia subsp. praemorsa (Guss.) Nyman. Ĝi troviĝas je altaj altitudoj en la mediteraneaj regionoj de Francujo (Korsiko) kaj Italujo (Sicilio kaj Kalabrio).
  • Sorbus aucuparia subsp. sibirica (Hedl.) Krylov (syn. S. sibirica Hedl.). Estas arbo kun senharaj folioj kaj ŝosoj el modera norda Azio, oriente de la riveroj Obo kaj Irtiŝo.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Folioj kaj maturaj sorpoj

La birdokaptista sorbuso estas tre tolerema por la malvarmo kaj ofte troviĝas ĉe alta altitudo en la montaro; en Britujo ĝi vegetas ĝis altitudo de 1 000 m, pli alte ol iu ajn arbo, kaj en Francujo ĝis 2 000 m [11].

Ĝi estas tre toleremo por larĝa gamo de grundaj cirkonstancoj, inkluzive de malprofundaj acidaj grundoj kaj krevaĵoj en rokoj. Ĝi ankaŭ sufiĉe multfoje vegetas epifite en kavaĵoj de pli grandaj arboj kiel arbara pino, kvankam epifitaj specimenoj malofte havas adekvatajn kreskadajn cirkonstancojn por permesi atingadon de matureco [7].

La pomofruktoj, nomataj sorpoj, estas grava manĝoresurso por multaj birdoj, notinde la Ruĝaksela turdo, la Griza turdo, la Merlo, la Viskoturdo kaj la Bombicilo, kiuj siavice disigas la semojn per siaj fekaĵoj, kio kialigas la elekton de la nomo. La semoj estas manĝataj de la Pinikolo kaj aliaj grandaj fringoj [12].

La foliaro kaj la arboŝelo estas manĝataj de ruĝa cervo, kapreolo, neĝleporo, kaj malmulte da insektaj larvoj, inkluzive de foliominantoj el la genro Stigmella, kaj la noktpapilio Venusia cambrica. La heliko Helix aspersa nutriĝas sur la folioj [7].

Kultivado kaj uzado[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj sorbusoj, ĝi estas larĝe kultivata kiel ornama arbo. Pluraj kultivaroj estas selektitaj, inkluzive de 'Asplenifolia' kun tre profunde segildentaj folioj, 'Beissneri' kun kuprec-oranĝkolora arboŝelo kaj erekta branĉaro, kaj 'Fructu Luteo' kun flavaj sorpoj[4]. La sorpoj, kutime estas tre amaraj kaj nemanĝeblaj freŝe, sed estas uzataj por prepari konfitaĵojngelatenaĵojn, kun originala amara saporo. Sorpa gelatenaĵo estas tradicia akompanaĵo por viando de ĉasbestoj [13]. La kultivaro 'Edulis' estis selektita por ĝiaj malpli amaraj sorpoj [4].

En Britujo, la birdokaptista sorbuso estis tradicie konsiderata kiel ilon kontraŭ sorĉado [14].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  1. Potter, D., T. Eriksson, R. C. Evans, S.-H. Oh, J. E. E. Smedmark, D.R. Morgan, M. S. Kerr, and C. S. Campbell. 2007 : Phylogeny and classification of Rosaceae. Plant Systematics and Evolution. 266(1–2): 5–43.
  2. McAllister, H.A. 2005
  3. PIV2 p.1065
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 angle Rushforth, K. 1999 : Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9.
  5. 5,0 5,1 germane Den Virtuella Floran: Sorbus aucuparia mapo
  6. . Tree Register of the British Isles
  7. 7,0 7,1 7,2 angle Trees for Life Species Profile: Rowan
  8. angle Flora of NW Europe: Sorbus aucuparia
  9. McAllister 2005
  10. Flora Europaea: Sorbus aucuparia
  11. Mitchell, A. F. 1982 n
  12. Snow, D. W. e.a. 1998
  13. Davidson, A. 1999
  14. angle "Witchcraft: The Mountain Ash", in The Every-day Book and Table Book; or, Everlasting Calendar of Popular Amusements, Sports, Pastimes, Ceremonies, Manners, Customs, and Events, Each of the Three Hundred and Sixty-Five Days, in Past and Present Times; Forming a Complete History of the Year, Months, and Seasons, and a Perpetual Key to the Almanac, Including Accounts of the Weather, Rules for Health and Conduct, Remarkable and Important Anecdotes, Facts, and Notices, in Chronology, Antiquities, Topography, Biography, Natural History, Art, Science, and General Literature; Derived from the Most Authentic Sources, and Valuable Original Communication, with Poetical Elucidations, for Daily Use and Diversion. Vol III., ed. William Hone, (London: 1838) p 674-75.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Davidson, A. 1999 : The Oxford Companion to Food. Oxford University Press ISBN 0-19-211579-0
  • angle McAllister, H.A. 2005 : The genus Sorbus: Mountain Ash and other Rowans. Kew Publishing
  • angle Mitchell, A. F. 1982 : The Trees of Britain and Northern Europe. Collins ISBN 0-00-219037-0
  • angle Snow, D. W. & Perrins, C. M. 1998 : The Birds of the Western Palearctic. Concise Edition. OUP ISBN 0-19-854099-X