Rožnovská Bečva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Rožnovská Bečva estas alfluo de rivero Bečva. Ĝi fontas en nordaj deklivoj de monto Vysoká en moravia-slovaka limregiono en Vsetínské vrchy. Ĝia longeco estas 37,6 km. Pli signifaj alfluoj estas de dekstre Kněhyně klaj de maldekstre Soláň. De sudo super la valo de la rivero elstaras montarregiono Vsetínské vrchy, de nordo poste Moravskoslezské Beskydy kun signifaj montoj Radhošť kaj Kněhyně kaj montoselo Pindula, tra kie kondukas landvojo el urbo Rožnov pod Radhoštěm ĝis Frenštát pod Radhoštěm. Rožnovská Bečva trafluas tra turisme atraktaj vilaĝoj Horní Bečva, Prostřední Bečva kaj Dolní Bečva, tra urbo Rožnov pod Radhoštěm kaj tra vilaĝo Zubří kun gumindustrio.