Žermanice (legu Ĵermanice) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Frýdek-Místek, 12 kilometroj de distrikta urbo Frýdek-Místek. En la vilaĝo vivas 368 loĝantoj (2025).
La plej malnova konservita dokumento pri Žermanice devenas el la jaro 1461, kiam la vilaĝo nomiĝis Zylmanice. Sed kelkaj fontoj notas, ke la vilaĝo estis konata jam en la dua duono de la 14-a jarcento.
En la jaroj 1843 ĝis 1848 estis en Žermanice konstruita kapelo, kiu estis sekve inicita al Naskiĝo de Virgulino Mario. Ĉi tiea lernejo ricevis masonitan lernejon en 1875.
Ekde la jaro 1880 ĝis 1937 ekzistis en la vilaĝo kamparana alkoholfarejo.
Žermanice estas konata precipe pro sia valbaraĵo Žermanice, kiu estis konstruita en la jaro 1951 ĝis 1958, kiu estas konvena ankaŭ por refreŝigado kaj fiŝkaptado.