Třinec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas: Křinec.
Třinec
germane Trzynietz, pole Trzyniec
urbo
Placo de T. G. Masaryk en Třinec
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Třinec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Třinec
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Subbeskida montetaro
Fervojo fervojlinio 320
Parto(j)
Rivero Olše
Situo Třinec
 - alteco 306 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 40″ N 18° 40′ 22″ O / 49.67778 °N, 18.67278 °O / 49.67778; 18.67278 (mapo)
Areo 85,38 km² (8 538 ha)
Loĝantaro 34 306 (2023)
Denseco 401,8 loĝ./km²
Unua skribmencio 1444
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 738 01 ĝis 739 94
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 598810
Katastraj teritorioj 12
Urbaj partoj 13
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Třinec
Retpaĝo: www.trinec-mesto.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Třinec estas urbo en Ĉeĥio situanta sur rivero Olše, ĉe la ŝtatlimo al Pollando, proksimume 30 km de urbo Frýdek-Místek kaj loĝas en ĝi 34 306 loĝantoj (2023).

Třinec troviĝas en teritorio, por kiu estis karakteriza silezia tipo de loĝigo. Nuntempe estas partoj de Třinec ankaŭ 13 devene memstaraj ĉirkaŭaj vilaĝoj. Sudokcidente de la urbo leviĝas montaro Moravskoslezské Beskydy. La plej signifa industria entrepreno estas Třinecké železárny (Ferfabriko Třinec).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Košařiska, Vendryně, Smilovice, Řeka, Ropice, Morávka, Český Těšín kaj Gmina Goleszów.

Historio de Třinec[redakti | redakti fonton]

La unuaj mencioj devenas el duono de la 15-a jarcento (1444). En historia evoluo Třinec estis ĝis la 30-aj jaroj de la 19-a jarcento nesignifa terkultura vilaĝo. Troviĝo de kalkŝtono, ferercoj kaj provizoj de ligno en la ĉirkaŭaĵo, inkluzive de sufiĉo de laborfortoj, estis faktoroj, kiuj gvidis por decido konstruigi en Třinec fandfornoj. La unua el ili estis bruligita en la jaro 1839. Plua impulso por evoluo de la regiono estis konstruado de fervojo ekde urboj Bohumín ĝis la slovaka urbo Košice en la jaro 1871. Sekvis konstruado de koaksigejo (1873) kaj fine de la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento komenciĝis fabrikado de lamenŝtalo kaj laminatmaterialo. Komence de la 20-a jarcento la produktado estis modernigita.

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Krakova tagĵurnalo Ilustrowany Kuryer Codzienny en tempo de konkero de Třinec fare de Pollando en la jaro 1938, mencianta eĉ pri Třinecaj ferfabrikoj

Ĉeĥoslovakaj-polaj disputoj je Třinec[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio.

Třinec (komune kun la tuta Teŝinio) estis en la unua duono de la dudeka jarcento objekto de disputo inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando. Unue en la jaroj 1918 ĝis 1920, kiam ĝi estis post la unua mondmilito armee aneksita fare de Pollando, por ke ĝi estu mallongtempe post tio en septaga milito (en kiu la ĉeĥoslovakajn taĉmentojn komandis Josef Šnejdárek) konkerita fare de Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1920 ĝi estis pro decide de arbitracio en Spa aljuĝita al Ĉeĥoslovakio. Duanfojon Třinec estis konkerita fare de Pollando senpere antaŭ eksplodo de la Dua Mondmilito (post Munkena interkonsento), post malvenko de Pollando ĝi fariĝis parto de Nazia Germanio. Reen al Ĉeĥoslovakio Třinec estis aligita post fino de la Dua Mondmilito. Pollando rezignis pri siaj pretendoj al Třinec nur en la jaro 1958.

Plua evoluo okazis post la Dua Mondmilito. Nova urbocentro fariĝis urboparto Lyžbice, kie hodiaŭ vivas proksimume 17 000 loĝantoj.

Konstrumemorigaĵojn reprezentas precipe ekleziaj konstruaĵoj. Třinec estas natura elirejspaco al montaro Moravskoslezské Beskydy. En proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo troviĝas profunde entranĉita pentrindaj valoj. Vintre estas ĉirkaŭaj terenoj konvenaj kaj por kurskiado kaj por deglitskiado.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Tra urbo gvidas grava elektrizita fervoja linio numero 320 de Bohumín al Mosty u Jablunkova. Třinec havas regulan trajnan konekton kun Prago kaj Žilina. Ĉiu lundo estas rapida konekto al Prago per elektra trajnkompleto 680 (la vojaĝo kutime daŭras pli ol kvar horoj, vojaĝo lunda per elektra trajnkompleto 680 daŭras nur 3 horoj kaj 57 minutoj).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18697 484
18809 811
189011 201
190013 181
191014 187
192116 112
JaroLoĝantoj
193019 466
195015 619
196121 946
197030 172
198044 739
199145 210
JaroLoĝantoj
200138 953
201436 077
201635 760
201735 596
201835 302
201935 131
JaroLoĝantoj
202035 002
202133 782
202234 222
202334 306

Esperanto en Třinec[redakti | redakti fonton]

Pola Socialista Partio aranĝis oficialajn kursojn de Esperanto dufoje semajne en Třinec, 1922. En 1937 Gesinjoroj Seppik el Estonio gvidis en Třinec sukcesplenan kurson por 80 personoj.

Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.