Konská (Třinec)
Konská | |
germane Konskau, pole Końska | |
vilaĝo | |
Norda pordego de Ferfabriko Třinec
| |
Oficiala nomo: Konská | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Frýdek-Místek |
Administra municipo | Třinec |
Historia regiono | Silezio |
Parto de | Teŝinio |
Montaro | Subbeskida montetaro |
Fervojo | fervojlinio 320 |
Domoj | 443 2011 |
Rivero | Olše |
Situo | Konská |
- koordinatoj | 49° 41′ 40″ N 18° 38′ 06″ O / 49.69444 °N, 18.63500 °O (mapo) |
Katastro | 8,43 km² (843 ha) Konská |
Loĝantaro | 1 635 (2021) |
Denseco | 193,95 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 739 61 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Konská (Třinec) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Konská (pole Końska, germane Konskau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Třinec en distrikto Frýdek-Místek. Ĝi troviĝas okcidente de Třinec. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 443 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 1 635 loĝantoj.
Konská estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 8,43 km². En la katastra teritorio Konská situas ankaŭ Kanada.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unuaj posedantoj de municipo Konská, kiu situas 5 kilometrojn de Teŝino, estis teŝinaj princoj. En la jaroj 1570–1657 proprumis ĝin Sobkové z Kornic. Unu el membroj de tiu ĉi familio konstruis jam en la 17.a jarcento sur dekstra bordo de Olše malpli grandan barokan korton kun mastruma fonejo. Post Sobkidoj posedantoj de Konská ofte alternis. En la jaro 1791 aĉetis Konská-on de grefo František Wilczek z Dobré Zemice barono Jiří la 2-a Bees el Chrostina, landa administranto kaj prezidanto de regiona juĝejo en Teŝino. Kun sia edzono, grafino Maria Anna Viplarová el Ulšice, li havis tri filojn. Post lia morto en la jaro 1819 posedanto de Konská kaj Nebory fariĝis la meza el ili, Karolo la 1-a.
La devene memstara municipo Konská estis alligita al urbo Třinec en la jaro 1946. En la jaro 1939 municipo Konská havis 3935 loĝantojn, al la silezia nacieco tiam anoncis sin 2875, al la pola nacieco 645, al la ĉeĥa 90 kaj al la germana 305 loĝantoj. Situadis ĉi tie preĝejo de Ĉiuj sanktuloj, kiu estis pro disvastigado de ferfabriko Třinecké železárny en la jaro 1957 detruita.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 234 |
1880 | 1 590 |
1890 | 1 817 |
1900 | 2 107 |
1910 | 2 346 |
1921 | 1 630 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 666 |
1950 | 3 524 |
1961 | 3 142 |
1970 | 1 432 |
1980 | 1 468 |
1991 | 1 458 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 532 |
2011 | 1 575 |
2021 | 1 635 |
Signifaj naskiĝintoj
[redakti | redakti fonton]- Jerzy Gabryś (1840–1906), evangelia pastro, paroĥestro en Jarosław kaj en Krakovo
- Jan Kubisz (1848–1929), pola pedagogo, poeto kaj nacia renaskiĝinto
- Józef Buzek (1873–1936), pola politikisto kaj statistikisto
- Paweł Kubisz (1907 – 1968) – pola verkisto kaj poeto kaj aktivisto de pola minoritato en Teŝinio
- Adam Wawrosz (1913 – 1971) – pola poeto, verkisto kaj nacia aktivisto
|