Osůvky (germaneOsuwka) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Třinec en distrikto Frýdek-Místek. Ĝi troviĝas nordoriente de Třinec. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 123 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 446 loĝantoj.
Osůvky situas en katastra teritorio Český Puncov kun areo 2,46 km². Temas pri kvinono de teritorio de devena vilaĝo Puńców, kiu post divido de Teŝinio aperis en la ĉeĥa flanko, la resto kreas memstaran vilaĝon en Pollando.