Ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Laŭtempa mapeto de plebiscita teritorio kun markigo de la plej demarkigaj linioj en Teŝinio antaŭ ties apartigo

Ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio estis unu el ĉeĥoslovakaj-polaj limregionaj disputoj kaj ĝi estis gvidita inter tiuj ĉi ŝtatoj ekde la jaro 1918 ĝis la jaro 1958. Ĝi kulminis en la jaroj 1918 ĝis 1920 kaj en la jaro 1938. Kun fina valideco ĝi estis finita nur per ĉeĥoslovaka-pola kontrakto el la jaro 1958.

Post pereo de Aŭstrio-Hungario estiĝis inter la nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio kaj Pollando disputo je teritorio de Teŝinio. Post mallonga armea kunpuŝiĝo la 28-an de julio 1920 decidis konferenco de grandambasadoroj en Spa apartigi la disputeblan teritorion inter ambaŭ ŝtatojn. En la jaro 1938 Pollando armee konkeris kaj aneksis la orientan parton de la ĉeĥa parto de Teŝinio. Post la dua mondmilito la limoj revenis en la staton antaŭ la pola konkero. La disputo estis finita per fermo de kontrakto pri reciprokaj limoj en la jaro 1958.

Kadro de eventoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Teŝinio kaj Teŝina princlando.
Landa establo de princlando Teŝina, eldono el la jaro 1574

Ĉeesto de slavoj en Teŝinio estas dokumentita ekde la 8-a jarcento. Teŝinio venis en dependecon de Grandmoravia regno. Post ties falo priregis ĝin ĉeĥaj princoj el dinastio de Přemyslidoj. Post invado de pola princo Boleslao la Brava en la ĉeĥan princlandon fine de la 10-a jarcento Teŝinio falis al la pola ŝtato. Břetislav la 1-a akiris ĝin ja fine de la 30-aj jaroj de la 11-a jarcento por mallonga tempo reen, sed en 1054 ĝi fine falis denove al la polaj Piastidoj. En proceso de erigado de la pola mezepoka ŝtato fine de la 13-a jarcento elmembriĝis Teŝina princlando, en kiu regis flanka linio de Piastidoj. La 18-an de februaro 1327 la ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgio akceptis de la teŝina princo Kazimiro la 1-a la teritorion de Teŝinio kaj donis ĝin al li la 24-an de februaro de la sama jaro kiel feŭdon reen.[1] La 24-an de aŭgusto 1335 estis en Trenčín fermita kontrakto inter Johano de Luksemburgio kaj reprezentantoj de la pola reĝo Kazimiro la Granda, kiu konfirmis la feŭdan dependecon de Teŝinio je la ĉeĥa reĝo.[2] La pola reĝo agnoskis trenĉinan interkonsenton la 9-an de marto 1339. [3] Kiel parto de Landoj de Krono ĉeĥa Teŝinio sekve fariĝis ankaŭ parto de Aŭstrio-Hungario. Post morto de lasta piastida princino Elizabeto Lukrecia de Teŝinio en la jaro 1653 Teŝina princlando fariĝis kiel formortinta feŭdo de la Krono ĉeĥa posedaĵo de Habsburgoj, kiuj estis ekde la jaro 1526 ankaŭ la ĉeĥaj reĝoj.[4]

En la tempo de husana estis en Teŝinio forta influo de la ĉeĥa. En la ĉeĥa estis en la jaro 1573 eldonita fare de la teŝina princo Venceslao la 3-a Adamokodigo de la teŝina landa rajto en landa establo. Tiu ĉi kodigo difinis devon gvidi juĝan disputojn en la ĉeĥa (Ar XVIII) kaj (Ar XX) traduki en la ĉeĥan eĉ dokumentojn verkitaj en la ceteraj landaj lingvoj (tiam la latina kaj la germana). Venceslao la 3-a Adamo alipaŝis al protestantismo, al luteranismo alipaŝis eĉ pli granda parto de la loĝantaro de Teŝinio. Pro malebligo de kulturaj rilatoj kun la protestantismo en Bohemio kaj en Moravio post la jaro 1620 en la 18-a jarcento komenciĝas en la teŝina protestantisma medio senĉese abunde uzi la pola lingvo

Aŭstrio-Hungario en la jaro 1910: per numero 11 kaj flava koloro estas markita Aŭstria Silezio (la numero 11 mem estas lokigita rekte en la teritorio de Teŝinio), per numero 6 Galicio, landoj de Krono ĉeĥa estas markitaj per ruĝa linio

Ekde la jaro 1848 komencis nacia konsciiĝado aŭtoĥtona slava loĝantaro de Teŝinio, kiu plejparte parolis ĝis hodiaŭa tempo uzata teŝina dialekto. Kampanja agado el la pola centro en la proksima Krakovo estis pli sukcesa ol la influo de la ĉeĥa centroj de la nacia movado.[5] Eĉ tiel, la ŝanĝo de la etna konscio ("ni estas homoj de ĉi tie el korpo kaj ekde ĉiam ni parolas per laŭ la nia" - "jsme lidé tu z tela a odjakživa mluvíme po naŝimu") en la pola nacia konscio ("ni estas poloj el Teŝinio kaj ekde ĉiam ni parolas per regiona varianto de la pola") trafis nur parton de la slava aŭtoĥtona loĝantaro de Teŝinio. Parto de tiu ĉi loĝantaro pro rezisto al la polaj naciaj klopodoj kaj provoj unuigi Teŝinion kun Galicio[6] eĉ kliniĝis al germana kultura rondo (la t.n. ŝlonzanoj). Apud la slava loĝantaro (anoncanta sin al ĉeĥoj, poloj aŭ sen klara nacia konscio) en Teŝinio vivis en la dua duono de la 19-a jarcento eĉ granda parto de germanoj kaj judoj.

En la jaro 1848 la pola lingvo fariĝis apud la germana la dua ofica lingvo. Post la jaro 1867 poloj akiris en Aŭstrio-Hungario privilegiitan postenon[7][8] kaj per nombro de siaj homoj en superaj diplomataj kaj administraj postenoj superis ilin nur germanoj kaj hungaroj.[9] Sur ŝanĝo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj enloĝiĝon de Teŝinio per principa maniero influis migrado kunigita kun industriigo. La almigrintoj venis precipe el la pola Galicio (tiu ĉi galicia grupo de la almigrintoj fine prezentis preskaŭ 12% el la suma nombro de la loĝantaro de Teŝinio),[10] sed parto el ili asimiliĝis en la germanan kaj pli poste eĉ en la ĉeĥan elementojn.[11] La ĉeĥaj-polaj interrilatoj iompostiom malboniĝis - ĝis la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento kaj kun certaj ekscepcioj ĝis la interŝanĝo de la 19-a kaj la 20-a jarcentoj superis reciproka kunlaboro (motivita per komuna kun-ago kontraŭ la privilegiita posteno de la germanoj), kiun komence de la 20-a jarcento alternis reciproka rivaleco, superkreskanta ĝis antagonismo.[12]

Lingva konsisto de Aŭstria Silezio kaj apuda parto de Prusia Silezio en la jaro 1912

Signifa parto de la loĝantaro senĉese ne estis naciece klarigita kaj ĝi anoncis sin alterne al diversaj naciecoj. limoj de la ĉeĥa loĝiĝo en Teŝinio ŝoviĝis direkte al la ĉeĥa enlando. En la jaro 1908 ĉeĥa Matico de klereco popola transloĝiĝis el Teŝino ĝis Ostrava, ĉeĥa ĵurnalo estis transportita el Teŝino ĝis Frýdek.[13] Falo de la ĉeĥa elemento en la regiono estas sugeste priskribata en Sileziaj kantoj de Petr Bezruč.

En la jaro 1918 la teritorio de la t.n. Teŝinio etendiĝis sur areo 2281,6 km², kie vivis en la jaro 1910 laŭ rezultoj de lasta aŭstra popolnombrado 434 521 personoj, el kiuj 53,8 % uzis kiel sian parollingvon (la t.n. Umgangssprache) la polan lingvon, 26,6 % la ĉeĥan kaj 17,7 % la germanan lingvon. Indiki la teŝinan dialekton aŭ la jidan lingvon ne eblis. La nombroj de la germanaj parolantoj tial ensumigas ankaŭ la judan loĝantaron, parolanta per la germana aŭ la jida. La nombroj de la pole parolantoj ensumigas eĉ kontraŭpole orientitajn ŝlonzanojn.[10]

1918-1920[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Septaga milito.
Kontraŭĉeĥa pola kampanjo en tempo de la t.n. plebiscita periodo
Kontraŭpola ĉeĥa kampanjo en tempo de la t.n. plebiscita periodo, celita kontraŭ ŝlonzanoj
Gvidantaro de ĉeĥa soldata organizaĵo, la t.n. Civitana defendo
Kontraŭpola ŝlonzana kampanjo en humura ĵurnalo „Nasz Kocur“, eldonata de Josef Koždoň en Moravia Ostrava
Domo de direktoro de ŝparejo de V. Mezera en Orlová, neniigita dum provo je atenco kontraŭ Josef Šnejdárek
Grupa foto de plebiscitaj laboruloj de la t.n. Grupo de Koždoň (Ŝlonzanoj), kampanjantaj por Ĉeĥoslovakio (Josef Koždoň sidas en antaŭa suba vico, markita per blanka kruceto)

En tempo de la disfalo de Aŭstrio-Hungario la poloj en Teŝinio realiĝis pli aktive ol la ĉeĥoj.[14] La 7-an de oktobro 1918 Józef Londzin kaj Tadeusz Reger, la polaj deputitoj el Teŝinio, proklamis, ke la polaj municipoj volas en Pollandon, je kvar tagoj pli poste simile esprimis sin pola deputito Jan Michejda. La 12-an de oktobro 1918 en kunsido en Teŝino reprezentantoj de la polaj politikaj partioj decidiĝis pri aparteneco de Teŝinio al Pollando. Estis destinita Pola nacia komitato por Teŝinio (Rada Narodowa Księstwa Cieszyńskiego), kiu proklamis Teŝinion kiel parton de Pollando, malarmigis aŭstria-hungarajn garnizonojn kaj nokte el la 31-a de oktobro je la 1-a de novembro ĝi armee tiel konkeris plimulton de Teŝinio. Nur la 29-an de oktobro 1918 estis destinita ĉeĥa Nacia komitato por Silezio, kiu la 1-a de novembro 1918 simile proklamis, ke ĝi transprenas regadon super la tuta Silezio, inkluzive de la tuta Teŝinio. Ĉeĥoslovakio apogis sian pretendon al historia rajto (Teŝinio estis ekde la jaro 1327 en feŭda dependeco de ĉeĥa reĝo), al naciecaj kaj al strategiaj kaŭzoj (ĉefa fervojo Košice-Bohumín kaj rezervoj de karbo). Pollando apogis sian pretendon precipe al kaŭzoj naciecaj (en lasta popolnombrado en la jaro 1910 plimulto de loĝantoj de Teŝinio indikis la polan lingvon kiel sian parollingvon) kaj postulis rajton al memdifino por la poloj vivantaj en Teŝinio.

La streĉo gradiĝis kaj la klopodo trankviligi la situacion kondukis al fermo de dumtempa interkonsento pri dividigo de Teŝinio inter ambaŭ naciajn komitatojn. La interkonsento ne devis prejudiki definitivan dislimigon de la teritorio, pri kiu devis decidi registaroj en Prago kaj Varsovio.[15] Laŭ tiu ĉi interkonsento la granda plimulto de Teŝinio dumtempe falis al Pollando, kiu tiel akiris ankaŭ kontrolon super la fervojo Košice-Bohumín, ununura rekta fervoja kunigo de Ĉeĥaj landoj kun orienta Slovakio. Laŭ kelkaj opinioj tiu ĉi interkonsento dividis la teritorion de Teŝinio laŭ la nacieco de loĝantoj; sed tiu ĉi opinio estas dubigata[16][17] kaj ĝi respondas eĉ ne al propra teksto de la interkonsento. Sub la pola kontrolo troviĝis sume 77 % da teritorio, sur kiu vivis 73 % da polaj parolantoj, 22 % da germanaj parolantoj kaj 5 % da ĉeĥaj parolantoj. Sub la ĉeĥoslovaka kontrolo troviĝis sume 22,7 % da teritorio, sur kiu vivis 70 % da ĉeĥaj parolantoj, 20 % da germanaj parolantoj kaj 10 % da polaj parolantoj. [18]

La ĉeĥoslovaka registaro kaj la ĉeĥa publiko perceptis tiun ĉi dividon kiel longtempe neakceptebla. La pola flanko estis kun tiu ĉi divido kontenta. Al fino de januaro de 1919 Pollando ekplanis okazadon de baloton en polan Sejmon. En konflikto kun la fermita interkonsento tiu ĉi baloto estis okazonta eĉ en de Pollando kontrolata parto de Teŝinio, kie ankaŭ Pollando komencis rekrutojn de la loka loĝantaro en la polan armeon.[19] En konekso kun la okazado de tiu ĉi baloto Pollando en fare de ĝi kontrolata parto de Teŝinio dislokigis soldatajn taĉmentojn. Ĉeĥoslovakan proteston kontraŭ la okazado de baloto kaj la soldataj rekrutoj de la loka loĝantaro kiel neakceptebla montro de ŝtata suvereneco en la disputata teritorio estis fare de Pollando rifuzita kaj Ĉeĥoslovakio decidiĝis por armea solvo de la disputo. Eksplodis la septaga milito kaj pernombre pli forta ĉeĥoslovakaj soldataroj (ĉefaj polaj fortoj tiutempe batalis en oriento kontraŭ ukrainanoj je kontrolo super la etne nepola[20] orienta Galicio) ekprenis plimulton de la disputata teritorio. La ĉeĥoslovaka atako haltis pro premo de Triopa Entento

La 3-an de februaro 1919 ĉeĥoslovaka kaj pola reprezentanto subskribis subpreme de Triopa Entento (kiu rigardis al la ĉeĥoslovaka agado plimulte tre malice)[21] regularon pri nova demarkiga linio kaj la tuta teritorio estis donita sub internacia kontrolo. La demarkiga linio nove difinita per komisiono de la triopa entento estis por Ĉeĥoslovakio pli favora ol la demarkiga linio atingita en la dumtempa interkonsento de ambaŭ naciaj komitatoj. En alia flanko en la interkonsento oni eksplicite parolis pri la divido de Teŝinio, kio estis por Ĉeĥoslovakio devene neakceptebla.

Dum la traktadoj de paca konferenco en Parizo la ĉeĥoslovaka flanko plu argumentis per la historia rajto kaj per ekonomia kaj transporta necesecoj de Teŝinio por Ĉeĥoslovakio. La pola flanko plu argumentis per kaŭzoj naciecaj, kiujn ĝi tiel ne emfazis dum solvo de la limregionaj problemoj de Pollando en oriento. La provo solvi la disputeblajn demandojn per duflanka ĉeĥoslovaka-pola traktado en Krakovo tute frakasiĝis. Estis konsiderita solvo per plebiscito, kiun akceptis eĉ la ĉeĥoslovaka flanko, malgraŭ tio ke ĝi estis en konflikto kun la argumento de la historia rajto. La senĉese plilongiĝanta provizoriumo kaj kampanjaj plebiscitaj agadoj kondukis al radikaligo de la situacio. La plebiscita komision de triopa enteno estis ofte senkonsila, ĝi ne estis kapabla alfronti al ondo de perfortaĵoj kaj trovi alireblan elirpunkton en la reciproke kontraŭaj proponoj de la ĉeĥaj, la polaj, sed eĉ la germanaj kaj la ŝlonzanaj. Post tio, kiam la pola flanko konstatis, ke ĝi evidente ne povos kalkuli kun la germanaj kaj la ŝlonzanaj voĉoj, ĝi komencis bojkoti la organizadon de la plebiscito.[22][23] En la pla flanko oni indikas, ke la pola flanko komencis bojkoti la plebisciton pro kaŭzo de neefikeco de protestoj kontraŭ ekinteresinta traktado de Internacia plebiscita komisio kaj progresanta bankroto de la ĝisnunaj kontraŭpolaj kapricoj inter la loka loĝantaro influe de sentolera ĉeĥa persekutado, malintereso de la pola registaro pri la sorto de la teŝinaj poloj kaj malalta ekonomia nivelo de Pollando.[24]

La situacion influis ankaŭ pola-bolŝevika milito, okazanta ekde februaro de 1919. En tempo de konkero de Kievo fare de la polaj soldataroj ja pola diplomato E. Pilz superĵetis en Parizo eblecon de solvo de la disputo per arbitarcio kaj Edvard Beneš konsentis, sed la pola flanko kiel tutaĵo hezitis akcepti tiun ĉi solvon. Sed kiel ŝanĝiĝis situacio en batalfronto en polan malsukceson, la disputo je Teŝinio perdis en Pollando la gravecon. Helpo al Pollando en la milito estis plie ligita per ties konsento kun la akcepto de la arbitracio en ĉiuj ĝisnun nesolvitaj demandoj de la polaj limoj.[22]

La grandambasadora konferenco eldonis decidon pri la ĉeĥoslovakaj-polaj limoj, inkluzive de Teŝinio, la 28-an de julio 1920. La ĝis nun tuteca Teŝinio estis dividita inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando. Al Pollando falis politika distrikto Bielsko kaj parto de teŝina kaj fryštáta distriktoj (sume 1 002 km² kun sume 139 630 loĝantoj, el tio 61,1 % parolanta pollingve, 1,4 % parolantaj ĉeĥe kaj 31,1 % parolantaj germane). Al Ĉeĥoslovakio falis politika distrikto Frýdek kaj plimulto el distriktoj Těšín kaj Fryštát (sume 1280 km2 kun sume 295 191 loĝantoj, el tio 48,6 % parolantaj pollingve, 39,9 % parolantaj ĉeĥe kaj 11,3 % parolantaj germane).[25] Al Ĉeĥoslovakio falis tiel proksimume 56 % da teritorio kaj 68 % da loĝantoj de Teŝinio kun tio, ke la plej granda grupo de parolantoj sur tiu ĉi teritorio uzis kiel sian parollingvon la polan lingvon. La ĉeĥoslovakaj minimumaj postuloj (karba baseno kaj fervojo Košice-Bohumín) estis akceptitaj. La ĉeĥoslovaka flanko subskribis la decidon spite al sia malkonsento la saman tagon kaj la pola la 31-an de julio 1920. La pola flanko samtempe transdonis solena baraĵo, kiu kritikis nerespektadon de la naciecaj interrilatoj dum difino de la limoj.

Paradokse la plej granda subteno por akcepto al Pollando estis inter la loĝantoj de tiu parto de Teŝinio, kiu estis aldirita al Ĉeĥoslovakio, kaj la plej grandaj kontraŭuloj de la alligo al Pollando devenis el tiuj regionoj de Teŝinio, kiuj estis aldiritaj al Pollando.[26]

La mallimigo de la ĉeĥoslovaka-pola limo estis finita en februaro de 1924 kaj kaptita en protokolo el la 29-a de aprilo 1924. Per tiu ĉi mallimigo estis al Ĉeĥoslovakio almembrigita surbaze de aktiva klopodo de la lokaj loĝantoj[27] municipo Hrčava (la eksa parto de hodiaŭa pola municipo Jaworzynka).[28] La orienta parto de la ĉeĥoslovaka Teŝinio kun la forta pola minoritato komencis esti nomata fare de la poloj "Zaolzie" (Postolzejo - regiono malantaŭ rivero Olše (pole Olza), vidita direkte el Pollando).

Disputo en intermilita periodo[redakti | redakti fonton]

"Memoru pri Zaolzie!" - antaŭa flanko de intermilita pola bildkarto, eldonita de pola Komitato de batalo por Silezio malantaŭ Olše (Komitet Walki o Śląsk za Olzą), montranta la tutan ĉeĥoslovakan parton de Teŝinio kiel polan teritorion

La naciecaj sintenoj en la ĉeĥoslovaka parto de Teŝinio evoluis precipe en dependeco de la internacia situacio.[29] Ĝis januaro de 1934 eblas renkontiĝi el la pola flanko kun montroj de loajaleco, resp. kun tre pozitiva taksado de la nacieca politiko de Ĉeĥoslovakio. Signifa rompo en la reciprokaj interrilatoj estis januaro de 1934, kiam okazis subskribo de germana-pola pakto pri neatakado.[30] En Pollando estis organizita kampanjo al la 15-a datreveno de la septaga milito kaj poste venis periodo de psikozoj. Unu kampanjo alternigis la alian, multnombriĝis atakoj, sabotaĵoj, organizitaj diversoj, okazis ellandigado de la ĉeĥoslovakaj membroj el Pollando kaj la polaj el Ĉeĥoslovakio. la ĉeĥoslovakaj organoj prenis la polan presaron, kelkcentoj da polaj fervojistoj estis el la naciece miksita teritorio transŝovita en la ĉeĥan enlandon.[31]

Estas sendisputa fakto, ke en la intermilita periodo okazis asimiliĝo de la loĝantoj de Teŝinio utile al la ĉeĥa nacieco. La taksado de ĉeĥigado elflanke de polaj aŭtoroj estas diversa kaj ĝi moviĝas de asertoj, ke la pola flanko havis siajn rajtojn garantiitaj nur formale kaj la ĉeĥoslovakaj organoj eluzis ĉiun okazon al la ĉeĥigo de la pola loĝantaro (Stanisław Zahradnik), al aserto, ke la loka pola minoritato nur flatis al si, ke ĝi estas persekutata (Jerzy Kozeński).[32]

En la jaro 1921 okazis la unua ĉeĥoslovaka popolnombrado. Diference de la aŭstria popolnombrado en Ĉeĥoslovakio oni ne esploris la naciecon laŭ parollingvo, sed oni komprenis per ĝi "etna aparteneco, kies ekstera signo estas kutime patruja lingvo".

Pola intermilita afiŝo, montranta "al Pollando ŝtelitan teritorion" (la tuta ĉeĥoslovaka Teŝinio kaj malgranda parto de Moravio - Moravia Ostrava kaj ĉirkaŭaĵo) kaj vokanta al liberigo de onidire preskaŭ 250 000 sur tiu ĉi teritorio vivantaj poloj

Tio ebligis, ke al sia nacieco anonciĝu ekz. judoj, kiuj alie uzis kiel ĉefan komunikan lingvon (t.e. parollingvon) la germanan kaj en la aŭstria popolnombrado ili estis gviditaj kiel germanoj.[33] Laŭ rezultoj de tiu ĉi popolnombrado 50 % da loĝantaro de la orienta parto de la ĉeĥoslovaka Teŝinio (Zaolzie) anoncis sin al la ĉeĥa nacieco, 38 % al la pola kaj 10 % al la germana.[34]

En la dua kaj la lasta ĉeĥoslovaka popolnombrado antaŭ eksplodo de la dua mondmilito, kiu okazis en la jaro 1930, sinkis sur la menciita teritorio kvociento de la pola nacieco al 35 %, al la ĉeĥa nacieco anoncis sin 56 % da loĝantoj kaj al la germana 8 %.[34] Difino de la nacieco eliris el la antaŭa popolnombrado, nur ĝi estis pli mallarĝe kunigita kun subtena karakterizaĵo de la patruja lingvo.[33]

Dioference de la aŭstriaj popolnombradoj estis en la ĉeĥoslovakaj konstatitaj kaj registritaj eĉ ŝlonzanoj (47 314 personoj en la jaro 1921 kaj 24 199 personoj en la jaro 1930). Tiuj plu dividiĝis en la popolnombrado en la jaro 1921 en ŝlonzanojn-ĉeĥoslovakojn, ŝlonzanojn-polojn kaj ŝlonzanojn-germanojn. Laŭ la dua popolnombrado en la jaro 1930 ili estis poste almembrigataj al unuopaj naciecoj. Post polaj protestoj okazis plua nombrado inter la ŝlonzanoj-ĉeĥoslovakoj, el kiuj parto anonciĝis al ŝlonzanoj-ĉeĥoj kaj parto al ŝlonzanoj-poloj.[35]

Rilate al la ĉeĥoslovakaj popolnombradoj estas en la pola flanko grandaj restriktoj kaj la polaj taksadoj pri la nombro de poloj sur la ĉeĥoslovaka Teŝinio ĉiam superas la oficialan ĉeĥoslovakan statistikon.[35] (Ekzemple dum la popolnombrado en la ajro 1921 al la pola nacieco en la orienta parto de la ĉeĥa Teŝinio anoncis sin 68 034 loĝantoj, sed polaj fontoj taksas por tiu ĉi jaro veran nombron de la poloj preskaŭ 118 000 ĝis 250 000.)[36] La pola flanko plendas pro onidira premo elflanke de nombrigantaj komisaroj kaj manipuladon kun kategorio de ŝlonzanoj, kiun ĝi konsideras kiel artefarite kreita (laŭ la pola opinio la ŝlonzanoj devis esti enkalkulitaj inter la polojn, same kiel tio okazis en la aŭstria popolnombrado). Eĉ hodiaŭa pola literaturo konsideras la rezultojn de la ĉeĥoslovakaj popolnombradoj kiel neobjektivaj aŭ rekte falsigitaj.[37]

Disputo en periodo de la Munkena interkonsento[redakti | redakti fonton]

"Marŝi malantaŭ Olše!" - ordonas La plej supera gvidanto (titolpaĝo de pola gazeto Ilustrowany Kuryer Codzienny el la 4-a de oktobro 1938)
Pola armeo transpaŝas limponton trans Olše kaj paŝas en Český Těšín (1938)
Polaj tankoj en Český Těšín en 1938
Ordono pri ekskluziva uzado de la pola lingvo sur la aneksita teritorio, eldonita en Český Těšín (alinomita je Cieszyn Zachodni) fare de Leon Malhomme, delegito de silezia vojevodo ĉe Memstara operaca grupo "Silezio"
Pola poŝmarko, stampita de pola poŝto en Karviná en la tempo de la pola okupacio

Absoluta plimulto de tiu loĝantaro, kiu en Teŝinio konsideris sin kiel poloj, estis konvinkita pri tio, ke la regiono estis ekde ĉiam la pola, kaj ke ĉeĥoj kaj germanoj nur transloĝiĝis en ĝin. Ili konsideris la dividiĝon de Teŝinio kiel majusta kaj neretenebla. En la dua duono de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento la polaj postuloj gradiĝis kaj fontis ĝis imago pri la ĉeĥoslovaka Teŝinio kiel pri la teritorio ekskluziva de la pola teritoria ekspanzo.[32] Ĉeĥoslovakio ekde la jaro 1920 pretendon al tiu parto de Teŝinio, kiu estis aldirita al Pollando ne faris. Komence de la jaro 1938 estiĝis Asocio de poloj en Ĉeĥoslovakio, kiu laŭ modelo de henleinanoj prezentiĝis kun postulo de ampleksa aŭtonomio, direktanta al revizio de la limoj en Teŝinio. Reprezentantoj de la pola minoritato koordinis laŭ ordono el Varsovio sian agadon kun la germana mimoritato kaj slovakaj aŭtonomistoj. Ili rifuzis novan naciecan kaj lingvan statuton el julio de 1938 kaj transdonis siajn postulojn eĉ al misio de Runciman.[38] En Pollando intertempe disvolviĝis ega propaganda kampanjo por alligo de la ĉeĥoslovaka parto de Teŝinio al Pollando. Pollando organizis batal-kaj diverzan ekzercon de la ĉeĥoslovakaj poloj, kiuj devis subteni la polajn soldatarojn en eventuala milita konflikto kontraŭ Ĉeĥoslovakio. [39]

La 2-an de septembro 1938 la pola registaro formulis siajn teritoriajn pretendojn rilate al Ĉeĥoslovakio.[40] La saman tagon estis enkadre de la pola armeo kreita Memstara operaca grupo "Silezio" kun forto 35 966 viroj, kiu koncentriĝis en senpera proksimeco de la ĉeĥoslovakaj-polaj limoj kaj prepariĝis al atako kontraŭ Ĉeĥoslovakio.[41] La polaj teritoriaj pretendoj estis parto de Godesberga memorando[40] de Hitler. La 30-an de septembro 1938 la pola registaro sendis al la ĉeĥoslovaka registaro ultimaton pri tuja eldono de la postulataj regionoj[40] kaj la 2-an de oktobro 1938 ĝi komencis konkerado de la orienta parto de la ĉeĥoslovaka Teŝinio fare de la pola armeo[42] subgvide de Władysław Bortnowski, kiu daŭris ĝis la 11-a de oktobro 1938.[43] Pollando aneksis la orientan parton de la ĉeĥoslovaka parto de Teŝinio kun areo 869 km²; temis pri la tuta teritorio de distrikto Fryštát, preskaŭ la tutan distrikton Český Těšín kaj kelke da municipoj el distrikto Frýdek.[43] Superduona plimulto de la loĝantaro de la aneksita teritorio fare de Pollando (56 % laŭ la rezultoj de la popolnombrado el la jaro 1930)[34] anoncis sin al la ĉeĥa nacieco.[43][44] La lokaj ĉeĥoj kaj germanoj estis ekonomie diskriminataj, elproprumigataj, maldungataj el okupo kaj devigataj al ellandigo, ĉiuj iliaj naciecaj montroj inkluzive de lernejaferoj, kulturo aŭ publika uzado de la patrujlingvo estis malpermesitaj.[39] La pola lingvo fariĝis ununura ofica lingvo.[43] Proksimume 30 000 ĉeĥoj kaj 5 000 germanoj estis en la tempo de la pola anekso devigita foriri en la reston de Ĉeĥoslovakio.[39][43]

La ĉeĥoslovakaj poloj plimulte bonvenigis sian almembrigon al Pollando kun ĝojo. Ili konsideris la alligon al Pollando kiel justa satisfakcio de la decido de arbitracio en la jaro 1920, kiun ili perceptis kiel maljustaĵo. Sed pli poste ili komencis esti malkontentaj kun kelkaj aperaĵoj - kun malbonigo de socia rilatoj de kelkaj grupoj de loĝantoj, subvalorigo de krono ĉeĥoslovaka rilate al pola zloto dum interŝanĝo de cirkulanta mono, limigo de demokrataj elementoj en la publika kaj politika vivoj, komisara administrado de municipoj kaj okupo de ĉefaj funkcioj de almigrintoj el Pollando je konto de la lokaj poloj.[39]

Ĉeĥoj fondis rezistmovadan organizaĵon Silezia rezistmovado, kies celo estis reakiro de la ĉeĥoslovaka Teŝinio.[45][43] Aktivecoj de Silezia rezistmovado en la aneksita teritorio havis reeĥon en aktivecoj de polaj bataletoj kontraŭ la ĉeĥa loĝantaro kaj ebligis kiel revenĝon amase maldungi la loĝantaron el laboro kaj ellandigi ilin el la nun pola teritorio.[43]

Ŝlonzanoj kaj germanoj estis kun la alligo al Pollando malkontentaj kaj postulis alligon al la nazia Germanio.[46]

En pola literaturo aperas eĉ ekstremaj opinioj (ekz. Stanisław Zahradnik kaj Marek Ryczkowski), laŭ kiuj la pola ultimato el la 30-a de septembro 1938 estis male protesto kontraŭ Munkena interkonsento kaj rezulto de nekutime sobra kaj sennerva taksado de la situacio, kiu kreiĝis en Eŭropo.[46] La agado de la polaj organoj sur la konkerita teritorio rilate al la ĉeĥoj en la tempo de la pola anekso estas fare de tiuj ĉi aŭtoroj taksata kiel fakte identa kun la agado, kiun en la intermilita periodo validigis la ĉeĥoslovakaj organoj rilate al la poloj.[47] Laŭ konkludoj de la ĉeĥa historiisto Rudolf Žáček diference de la ampleksaj minoritataj rajtoj de la poloj en la unua respubliko de Ĉeĥoslovakio (kiu estis tamen iam limigata per kelkaj aktivecoj de la ĉeĥoslovakaj oficoj kaj unuopuloj) la ĉeĥa loĝantaro en la tempo de la pola anekso estis trafita per sentakta poligo.[48]

La periodo de la pola anekso de la ĉeĥoslovaka Teŝinio daŭris eĉ ne unu jaron. Post malvenko de Pollando fare de Germanio komence de la dua mondmilito konkeris la regionon la germana armeo kaj Teŝinio estis almembrigita al la Germanio.[49] Kun celo plifortigi ĉeĥajn-polajn antagonismojn kaj veki dankemon de la ĉeĥa loĝantaro al Tria regno la regna protektoro Konstantin von Neurath postulis ĉe regna kancelario sensukcese alligon de la teritorio de la eksa ĉeĥoslovaka Teŝinio al Protektorato.[50]

Laŭ listo de la loĝantaro farita fare de germanoj en la jaro 1939 la domina nacieco de la eksa pola anekso de la ĉeĥoslovaka Teŝinio fariĝis la nacieco silezia (37 %) (la t.n. volkslistaroj), al la ĉeĥa nacieco anoncis sin 31 %, al la pola 24 % kaj al la germana 18 %.[34]

Disputo post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito Pollando komencis denove postuli la alligon eĉ de la ĉeĥoslovaka Teŝinio al Pollando. Ĉefa argumento de Pollando estis postulo por krei de la pola naciece homogena ŝtato, kiu (post tio, kiam Pollando estis devigita rezigni pri granda parto de siaj orientaj landoj al Sovetunio, loĝigitaj de belorusoj kaj ukrainanoj) en siaj limoj ensumigus ĉiujn regionojn loĝigitaj de poloj. Samtempe estiĝis pluaj ĉeĥoslovakaj-polaj disputoj je eksaj germanaj teritorioj de regiono Kłodzko, regionoj Głubczyce kaj Racibórz, sur kiuj vivis ĉeĥa minoritato, sed kiujn Sovetunio transdonis en administradon al Pollando.

Post multaj sensignifaj traktadoj estis fine pro interveno de Sovetunio[51] en la jaro 1947 subskribita inter Ĉeĥoslovakio kaj Pollando kontrakto pri amikeco kaj reciproka helpo. En konekso kun traktado pri la fermo de tiu ĉi kontrakto Ĉeĥoslovakio haltigis preparitanb forŝovon de proksimume 6000 de la t.n. polaj okupantoj[51] (la poloj, kiuj en la ĉeĥoslovaka parto de Teŝinio ekloĝis en la tempo de la pola anekso en la jaro 1938). La subskribo de la kontrakto trankviligis la situacion, eĉ kiam reciproka streĉo daŭris. Al fontoj de la maltrankvilo apartenis ampleksa propaganda kampanjo, gvidita el Pollando kaj inicianta esperojn de la lokaj poloj al la alligo de la tuta Teŝinio al Pollando.[51]

Finigo de la disputo[redakti | redakti fonton]

Mapo de hodiaŭa Teŝinio, dividita inter Ĉeĥio kaj Pollando

La ĉeĥoslovaka-polan disputon je Teŝinio kun fina valideco finigis Kontrakto inter Ĉeĥoslovaka respubliko kaj Pola popola respubliko pri fina demarkigo de la ŝtatlimoj, subskribita en Varsovio la 13-an de junio 1958. Tiu ĉi kontrakto estis la 17-an de oktobro 1958 ratifikita de Nacia Asembleo de Respubliko ĉeĥoslovaka, nome per konstitucia leĝo n-ro 62/1958 Sb. pri fina demarkigo de la ŝtatlimoj kun Pola popola respubliko. La valideco de la kontrakto ekestis la 14-an de februaro 1959.

Postsonoj[redakti | redakti fonton]

Denove konstruita monumento al pola legianoj en pola Teŝino

Malgraŭ tio de la disputo je Teŝinio sur interŝtata nivelo, ties postsonoj superis tiun ĉi solvon. En la jaro 1968 okazis invado en Ĉeĥoslovakion, kiun partoprenis ankaŭ la pola armeo. Pro kaŭzo de la historiaj reminiscencoj la pola armeo sur la teritorio de la ĉeĥoslovaka Teŝinio ne agadis.[52] Sur la ĉeĥoslovaka Teŝinio eĉ tiel estiĝis streĉo kaj okazis montroj de nacieca maltoleremo el ambaŭ flankoj.[53]

Eĉ en hodiaŭa tempo aperas sporadaj polaj naciismaj voĉoj, postulantaj alligon de la tuta Teŝinio al Pollando.[54] Ekscitigon vekis eĉ denova konstruo de monumento al falintaj polaj legianoj (sur kies supraĵo staras heroo en teŝina popolkostumo kaj kies mano kun sabro celas al la ĉeĥa limo) kelke da dekoj de metroj de la eksa limtransirejo el pola Teŝino ĝis ĉeĥa Teŝino sur ponto de Amikeco.[55][56]

La 1-an de septembro 2009 pola prezidento Lech Kaczyński markis en kunveno en Westerplatte la polan konkeron de la orienta parto de la ĉeĥoslovaka Teŝinio kiel pekon kaj eraron, al kiu Pollando kapablas konfesi.[57] Al tiu ĉi esprimo reagis per protesto adresita al ĉeĥa prezidento Václav Klaus (sendita ankaŭ al Lech Kaczyński kaj al Jerzy Buzek, prezidanto de Eŭropa Parlamento) la pola parto de la ĉeĥa politika movado Coexistentia - Soužití. Laŭ tiu ĉi protesto ne temis en la jaro 1938 pri okupacio, sed pri liberigo kaj kun propono de rezigno pri teritorio al Pollando fare de Ĉeĥoslovakio venis kiel la unua kaj el propra iniciato la ĉeĥoslovaka flanko.[58] Al la proklamo de la pola prezidento reagis ankaŭ Josef Szymeczek, prezidanto de Kongreso de poloj en Ĉeĥa respubliko. Laŭ lia opinio nun devas senkulpigi Václav Klaus kaj respondi al Lech Kaczyński, ke la ĉeĥa atako kontraŭ Teŝinio en la jaro 1919, en la tempo, kiam laŭ opinio de Josef Szymeczek Pollando defendis Eŭropon antaŭ bolŝevikoj, estis nemulte malbona kaj peka, ol la pola anekso en la jaro 1938.[59]

Kolorigita pola surskribo en Český Těšín

Komence de la jaro 2010 alvojaĝis ĝis la ĉeĥa Teŝinio ĉeĥa prezidento Václav Klaus por monitori montrojn de la ĉeĥa naciismo - neniigado de la polaj markigoj de la lokaj nomoj.[60]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Žáček (2004), p. 70.
  2. Žáček (2004), p. 73-74.
  3. Žáček (2004), p. 77.
  4. Blanka Pitronová v Nástinu dějin Těšínska (1992), p. 45.
  5. Gabal (1999), p. 120.
  6. Gawrecká (2004), p. 99.
  7. Morozov (2009), p. 6.
  8. Županič (2006), p. 12.
  9. Fejtö (1998), p. 97-98.
  10. 10,0 10,1 Krysztof Szelong: Plebiscito kaj demando de memdifino de la teŝina loĝantaro 1918-1920, Teŝinio 1/2001, p. 7. (pdf)
  11. Gawrecká (2004), p. 42.
  12. Gawrecki (1999), p. 23.
  13. Peroutka (2003), p. 151.
  14. Gawrecká (2004), p. 20.
  15. Žáček (2004), p. 305.
  16. Jaroslav Valenta: Arbitracio el la 28-a de julio 1920 post okdek jaroj, Teŝinio 2/2001, p. 16. (pdf)
  17. Interparolo de profesoro Jerzy Tomaszewski kun Aleksander Kaczorowski
  18. Krysztof Szelong: Plebiscito kaj demando de memdifino de la teŝina loĝantaro 1918-1920, Těšínsko 1/2001, p. 8. (pdf)
  19. Klimek (2000), p. 44.
  20. Borák, Žáček (1993), p. 5.
  21. Gawrecká (2004), p. 23.
  22. 22,0 22,1 Gawrecká (2004), p. 25.
  23. Klimek (2000), p. 88.
  24. Krysztof Szelong: Plebiscito kaj demando de memdifino de la teŝina loĝantaro 1918-1920, Teŝinio 1/2001, p. 14. (pdf)
  25. Krysztof Szelong: Plebiscito kaj demando de memdifino de la teŝina loĝantaro 1918-1920, Teŝinio 1/2001, p. 14. (pdf)
  26. Hannan (1996), p. 46.
  27. Irena Cichá: Okolím beskydského průsmyku. Okolice beskidzkiej przełęczy, Sdružení regionálních vydavatelů, Český Těšín (2003), p. 40.
  28. Gawrecki (1999), p. 75.
  29. Gawrecká (2004), p. 89.
  30. Hannan (1996), p. 51.
  31. Gawrecká (2004), p. 90.
  32. 32,0 32,1 Gawrecká (2004), p. 91.
  33. 33,0 33,1 Ĉeĥa statistika oficejo: Bazaj informoj pri la popolnomrado en la unua respubliko de Ĉeĥoslovakio
  34. 34,0 34,1 34,2 34,3 Stanisław Zahradnik ve Sborníku referátů z mezinárodní vědecké konference konané 4. října 2001 v Českém Těšíně: Mniejszości narodowe na Śląsku Cieszyńskim dawniej i dziś (2001), p. 44.
  35. 35,0 35,1 Gawrecká (2004), p. 44.
  36. Hannan (1996), p. 50.
  37. Gawrecki (1999), pp. 14 kaj 15.
  38. Žáček (2004), p. 329
  39. 39,0 39,1 39,2 39,3 Gabal (1999), p. 123.
  40. 40,0 40,1 40,2 Olivová (2000), p. 290.
  41. Žáček (2000), p. 9.
  42. Beneš (2007), p. 199.
  43. 43,0 43,1 43,2 43,3 43,4 43,5 43,6 Žáček (2004), p. 333.
  44. Kárník (2008), p. 378.
  45. Martin Juřica: El rememoroj de generalo Alois Vicherek el la jaroj 1938-1939, Těšínsko 1/2002, p. 26. (pdf)
  46. 46,0 46,1 Gawrecki (1999), p. 368.
  47. Zahradnik, Ryczkowski (1992), p. 90.
  48. Žáček (2000), p. 10.
  49. Žáček (2004), p. 340
  50. Žáček (2004), p. 342.
  51. 51,0 51,1 51,2 Gabal (1999), p. 124.
  52. Blažek a kol. (2006), p. 141.
  53. Blažek a kol. (2006), pp. 189-190.
  54. http://www.zaolzie.org
  55. Interpelado de ministro de eksterlando de Ĉeĥa respubliko de deputito Karel Sehoř
  56. Zaolzie - Polski Biuletyn Informacyjny 4/2008
  57. Kaczyński: La konkero de parto de la ĉeĥoslovaka limregiono en la jaro 1938 estis peko
  58. S P R Z E C I W !
  59. Vaclav Klaus powinien przeprosić (interparolo kun Josef Szymeczek en Rzeczpospolita)
  60. Klaus malsovaĝigas pasiojn. Neniigado de la polaj tabuloj daŭrigas (Týden)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BENEŠ, Jaroslav. Stráž obrany státu 1936-1939. Dvůr Králové nad Labem : FORTprint, 2007. ISBN 978-80-86011-34-9.
  • BLAŽEK, Petr; KAMIŃSKI, Łukasz; VÉVODA, Rudolf (editoři). Polsko a Československo v roce 1968, Sborník příspěvků z mezinárodní vědecké konference ve Varšavě, 4.-5. září 2003. Praha : Dokořán, 1998. ISBN 80-7363-103-2.
  • BORÁK, Mečislav; ŽÁČEK, Rudolf. „Ukradené" vesnice : musí Češi platit za 8 slovenských obcí?. Český Těšín ; Ostrava : Muzeum Těšínska ; Sfinga, 1993. 32 s. ISBN 80-85491-43-5.
  • DAVIES, Norman. Polsko : dějiny národa ve středu Evropy. Praha : Prostor, 2003. 481 s. ISBN 80-7260-083-4.
  • FEJTÖ, François. Rekviem za mrtvou říši: o zkáze Rakousko-Uherska. Praha : Academia, 1998. ISBN 80-200-0669-9.
  • FRIEDL, Jiří; JIRÁSEK, Zdeněk. Rozpačité spojenectví : československo-polské vztahy v letech 1945-1949. Praha : Aleš Skřivan ml., 2008. 399 s. ISBN 978-80-86493-23-7.
  • GABAL, Ivan, a kol. Etnické menšiny ve střední Evropě. Praha : G plus G, 1999. ISBN 80-86103-23-4.
  • GAWRECKÁ, Marie. Československé Slezsko mezi světovými válkami 1918-1938. Opava : Slezská univerzita, Filozoficko-přírodovědecká fakulta, Ústav historie a muzeologie, 2004. 195 s. ISBN 80-7248-233-5.
  • GAWRECKI, Dan. Studie o Těšínsku 15. Politické a národnostní poměry v Těšínském Slezsku 1918-1938. Český Těšín : Muzeum Těšínska, 1999. ISBN 80-902355-4-90.
  • GAWRECKI, Dan, a kol. Dějiny Českého Slezska 1740-2000 I.-II. Opava : Slezská univerzita, Filozoficko-přírodovědecká fakulta, Ústav historie a muzeologie, 2003. 656 s. ISBN 80-7248-226-2.
  • HANNAN, Kevin. Borders of language and identity in Teschen Silesia. New York : Peter Lang Publishing, Inc., 1996. 255 s. ISBN 0-8204-3365-9.
  • JELÍNEK, Petr. Zahraničně-politické vztahy Československa a Polska 1918-1924. Praha : Matice moravská, 2009. 270 s. ISBN 978-80-86887-12-8.
  • KAPLAN, Karel. Moskevská jednání o Těšínsku v červnu 1945 (komentované dokumenty). Časopis Slezského zemského muzea, 2001, roč. B 50, s. 35-73. ISSN 1211-3131.
  • KAPLAN, Karel. Pravda o Československu 1945-1948. Praha : Panorama, 1990. 248 s. ISBN 80-7038-193-08.
  • KÁRNÍK, Zdeněk. Malé dějiny československé (1867-1939). Praha : Dokořán, 2007. 504 s. ISBN 978-80-7363-146-8.
  • KLIMEK, Antonín. Velké dějiny zemí Koruny české XIII. 1918-1929. Praha; Litomyšl : Paseka, 2000. 822 s. ISBN 80-7185-328-3.
  • KOLEKTIV AUTORŮ. Mniejszości narodowe na Śląsku Cieszyńskim dawniej i dziś. Minulost a současnost národnostních menšin na Těšínsku. Sborník referátů z mezinárodní vědecké konference, konané 4. října 2001 v Českém Těšíně.. Český Těšín : Pedagogické centrum pro polské národnostní školství, 2001. ISBN 80-238-8051-9.
  • KOLEKTIV AUTORŮ. Nástin dějin Těšínska. Ostrava : Výbor pro územní správu a národnosti České národní rady, 1992.
  • MATROSZOVÁ, Veronika. Českoslovenští legionáři, rodáci a občané okresu Karviná. Praha : Státní okresní archiv Karviná, 2005. ISBN 80-86388-32-8.
  • MOROZOV, Stanislav Vaclavovič. Polsko a Československo v evropských vztazích 1933-1939. Praha : Ottovo nakladatelství, 2009. ISBN 978-80-7360-842-2.
  • OLIVOVÁ, Věra. Dějiny první republiky. Praha : Karolinum, 2000. ISBN 80-7184-791-7.
  • PEROUTKA, Ferdinand. Budování státu 1-2. Praha : Academia, 2003. 867 s. ISBN 80-200-1095-5.
  • PEROUTKA, Ferdinand. Budování státu 3-4. Praha : Academia, 2003. 961 s. ISBN 80-200-1122-6.
  • ZAHRADNÍČEK, Tomáš. Jak vyhrát cizí válku: Češi, Poláci a Ukrajinci, 1914-1918. Praha : ISV, 2000. ISBN 80-85866-65-X.
  • ZAHRADNIK, Stanisław; RYCZKOWSKI, Marek. Korzenie Zaolzia. Varšava - Praha - Třinec : Polska Agencja Informacyjna "PAI-press", 1992.
  • ŽÁČEK, Rudolf. Dějiny Slezska v datech. Praha : Libri, 2004. 546 s. ISBN 80-7277-172-8.
  • ŽÁČEK, Rudolf. Studie o Těšínsku 16. Těšínsko v československo-polských vztazích v letech 1939-1945. Český Těšín : Muzeum Těšínska, 2000. ISBN 80-902355-6-5.
  • ŽUPANIČ, Jan. Rakousko-Uhersko a polská otázka za první světové války. Praha : Karolinum, 2006. 192 s. ISBN 80-246-1193-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]