Konstantin von Neurath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstantin von Neurath


Naskiĝo 2-a de februaro 1873
en Kleinglattbach, Virtembergo, Germana Regno
Morto 14-a de aŭgusto 1956 (83 jaroj)
en Germanio Enzweihingen, Germanio
Soldata kariero
Rango: SS-Obergruppenführer
Deĵoris en: Germana imperio (ĝis la jaro 1918)
Vajmara respubliko (ĝis la jaro 1933)
Tria regno (ĝis la jaro 1945)
Speco: Reichsheer (ĝis la jaro 1918)
SS (ĝis la jaro 1945)
Taĉmento: Grenadier-Regiment „Königin Olga“ Nr. 119
Reserve-Grenadier-Regiment Nr. 119
Komandis al: Regna ministro de eksterlando
Regna protektoro de Bohemio kaj Moravio
Militoj: Unua mondmilito
Dua Mondmilito
Medaloj: Prusia fera kruco de la 1-a klaso
Prusia fera kruco de la 2-a klaso
Ora partia insigno
Persona informo
Naskonomo Konstantin Hermann Karl von Neurath
Mortokialo korinfarkto
Tombo Baden-Virtembergo
Lingvoj germana
Loĝloko Prago
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Tubingeno • Eberhard-Ludwigs-Gymnasium • Humboldt-Universitato en Berlino
Subskribo Konstantin von Neurath
Infanoj 2
Okupo
Okupo politikistodiplomatoadvokato
vdr

Dr. jur. Konstantin Hermann Karl Freiherr von NEURATH [nojrat] (2-a de februaro 1873 - 14-a de aŭgusto 1956) estis germana nazia politikisto, diplomato, veterano de la unua mondmilito kaj oficiro de SS en rango de SS-Obergruppenführer. Konata li estas pro sia agado kiel ministro de eksterlandaj aferoj de la nazia Germanio en la jaroj 1932-1938 kaj ankaŭ pro funkcio de protektoro en Protektorato Bohemio kaj Moravio en la jaroj 1939-1941.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Konstantin von Neurath dum sia militista deĵoro, 1893

Li naskiĝis la 2-an de februaro 1873 en virtemberga urbo Kleinglattbach kiel filo de grandbienulo kaj la plej supera administranto de senjorejo de reĝlando virtemberga barono Konstantin Sebastian von Neurath kaj lia edzino Mathilde Freiin von Gemmingen-Hornberg.

Post tio, kiam li finis bazan lernejon li venis en la jaro 1886 en humanista gimnazio de Eberhard-Ludwig en Stuttgart, kie li pli poste ankaŭ abiturientiĝis.

Li devenis el nobela familio kaj li havis titolon Freiherr = barono. (En la Novembra Revolucio 1918 ĉiuj nobelaj rajtoj estis forigitaj, kaj ekde tiam la vorto Freiherr estas nur parto de la nomo, ne plu signo de nobeleco.) Finstudinte juron en enpaŝis en diplomatajn servojn kaj iom post iom li agadis en Londono kaj Istanbulo.

Post eksplodo de la unua mondmilito li enpaŝis en la germana imperiestran armeon kaj deĵoris en rango de kapitano en rezervo (Hauptmann der Reserve) ĉe la 119-a infanteria regimento kiel rotestro. Dum sia agado ĉe la armeo li partoprenis en bataloj en okcidenta fronto. Kiel oficiro ĉe infanterio li deĵoris ĝis la jaro 1916, kiam li estis grave vundita. Post la milito li revenis en la diplomatajn servojn kaj agadis en Danio kaj Italio.

Ĝis la jaro 1932 li estis en funkcio de ministro de eksterlandaj aferoj en registaro de Papen kaj poste en registaro de Schleicher. En la posteno li restis eĉ post tio, kiam en la jaro 1933 fariĝis kanceliero Adolf Hitler. En sia funkcio li klopodis aldoni konservativan seriozecon al Hitlera ekspansiema eksterlanda politiko. En 1937 li eniris en NSDAP. En februaro de 1938 li estis senigita fare de Hitler el sia posteno utile al pli agresema Joachim von Ribbentrop kaj restis en funkcio de ministro sen portfolio.

En marto de 1939 li estis destinita kiel regna protektoro en Protektorato Bohemio kaj Moravio. Dum lia oficado en la funkcio de protektoro estis ekzemple fermitaj ĉeĥaj altlernejoj, okazis akcepto de analogio de Nurenbergaj leĝoj kaj la ĉeĥa idustrio estis enigita en la germanan militistan ekonomion. Malgraŭ tio en septembro de 1941 li estis de Hitler fakte anstataŭigita de Reinhard Heydrich pro onidira benevolenco kaj ĉefe malkapablo egaliĝi kun plifortiĝanta rezistmovado. Formale li restis en la posteno ĝis aŭgusto de 1943.

Konstantin von Neurath antaŭ Nurenberga tribunalo.

En lastaj tagoj de la Dua Mondmilito li estis kaptita fare de la francaj taĉmentoj. Post la milito li staris antaŭ Nurenberga tribunalo. Li estis trovita kulpa kaj kondamnita al 15 jaroj de forpreno de libereco. En la jaro 1954, post ok jaroj pasigitaj malantaŭ kradoj, li estis el malliberejo en Spandau tralasita post suferita infarkto. Li mortis je du jaroj pli poste en Enzweihingen.

Resumo de lia soldata kariero[redakti | redakti fonton]

Datoj de avanco[redakti | redakti fonton]

Signifaj honorigoj[redakti | redakti fonton]

Regna ministro de eksterlando
Antaŭulo: 1932-1938 Sekvanto:
Heinrich Brüning Konstantin von Neurath Joachim von Ribbentrop
Regna protektoro de Bohemio kaj Moravio
Antaŭulo: 1939-1943 Sekvanto:
- Konstantin von Neurath Wilhelm Frick