Saltu al enhavo

Spandau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spandau
distrikto de Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Germanio
Federacia lando kaj urbo Berlino
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Frank Bewig
Demografio
Loĝantaro 245 197  (2019) [+]
Loĝdenso 2 669 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 33′ N, 13° 12′ O (mapo)52.5513.2Koordinatoj: 52° 33′ N, 13° 12′ O (mapo) [+]
Areo 91,878 km² ( 918 7.8 ha) [+]
Spandau (Berlino)
Spandau (Berlino)
DEC
Situo de Spandau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Spandau (district of Berlin) [+]
vdr

La plej okcidenta distrikto de Berlino, Spandau [ŜPANdaŭ], ĉefe situas borde de la rivero Havel. Hodiaŭ ĉirkaŭ 217 000 personoj loĝas ĉi tie kaj la surfaco estas 9 200 ha.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Citadelo
  • Malnova urboparto
  • Fort Hahneberg
  • Bruno-H.-Bürgel-Sternwarte, observatorio

Rekte elektita deputito en la nacia parlamento Bundestag nome de la urbodistrikto kaj de la apuda kvartalo Charlottenburg-Nord ekde februaro 2025 (ankoraŭ almenaŭ ĝis 2029, tiam estos la venonta baloto) estas la socialdemokrata politikisto Helmut Kleebank.[1] La elektita distriktestro ekde 2023 estas la loka politikisto Frank Bewig.

katastromapo de Spandau el la jaro 1728

Oni ne certe scias, kiam Spandau fondiĝis; la nomo "Spandow" menciiĝis la unuan fojon en dokumento el la jaro 1197. La dokumento montras, ke la setlejo jam pli longe ekzistis.

Elfosaĵoj en la regiono Burgwall pruvas, ke 2 km sude de la hodiaŭa malnova urboparto de Spandau ekzistis slava setlejo el la 8-a jarcento.

Dum la 12-a jarcento germana setlejo fondiĝis sur insulo, la hodiaŭa malnova urboparto, kie oni ekloĝis pro ripeta inundiĝo de la slava setlejo. Fine la slavoj ankaŭ transloĝiĝis en la germanan setlejon kaj kunprenis la slavan nomon Spandow. Samtempe la citadelo konstruiĝis ĉe la norda pinto de la insulo.

En la jaro 1877 la urbonomo Spandow ŝanĝiĝis al Spandau.

Dum la jaro 1920 Spandau fariĝis la 8-a urbodistrikto de Berlino.

Post la Dua Mondmilito Spandau estis en la urba regiono administrata fare de la brita registaro kaj famiĝis pro la Malliberejo de Spandau.

Kiam la berlina muro konstruiĝis en la jaro 1961, Spandau perdis sian okcidentan parton, nome "Weststaaken". Finfine dum la jaro 1990 oni unuigis la du partojn.

Partneraj urboj

[redakti | redakti fonton]
plaketoj pri la partneraj urboj de Spandau ĉe la urbodomo
Spandau
urbodistrikto de Berlino
situo de la urbodistrikto ene de Berlino

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]