Reinickendorf[RAJnikendorf] estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 89,46 kvadrataj kilometroj kaj fine de 2018 havis 265 225 loĝantojn. Fine de 2024 estis 260 300 - tio rezultigas loĝdenson de 2 964 loĝantoj po km². La distrikto Reinickendorf inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en la okcidenta parto de Berlino, "insule" ĉirkaŭita de la teritorio de GDR, kaj konsistigis ties nordon. En la reunigita urbego ĝi estas la nordokcidento de la urba teritorio. Parte ĝi estas dense loĝata, sed al la urbodistrikto ankaŭ apartenas la plej granda arbara areo de la urbo, nomata "Tegeler Forst" kaj la lago "Tegeler See" plus pluraj pli malgrandaj lagoj, plus ankoraŭ la eĉ kamparece strukturigita areo ĉirkaŭ la vilaĝo Lübars, kiu tre intence ne estis plenigita per konstruaĵoj.
La distrikto karakteriziĝas per multaj arbaroj kaj lagoj, sed la sudaj partoj estas simile dense loĝataj kiel la (historie industria kaj laborista) urboparto Wedding de la distrikto Mitte. Krome en Reinickendorf la kvartalo Weiße Stadt ("blanka urbo"), konstruita inter 1929 kaj 1931, kaj Märkisches Viertel ("markia kvartalo"), konstruita inter 1963 kaj 1974 modernisme konstruiĝis el pluretaĝaj domoj de multaj malgrandaj loĝejoj, preskaŭ iom kompareble al socialismaj slabokonstruaĵoj - nuntempe en tiuj kvartaloj vivas pli ol 30000homoj. En la restaj partoj de la distrikto dominas unuopaj familiaj domoj, plej multaj el ili konstruitaj inter la du mondmilitoj, kaj en iuj kvartaloj kiel Hermsdorf kaj Frohnau ili granda parto havas karakteron de vilaoj. En la distrikto situas la flughaveno Berlino-Tegel konstruita post la Dua Mondmilito, la sola nun funkcianta flughaveno ene de la urbaj limoj de Berlino (la flughaveno Berlino-Schönefeld situas sudoriente ekster la urbaj limoj, kaj la eksa armea flughaveno Berlino-Tempelhof sude de la urbocentro jam ne plu uziĝas).
Rekte elektita deputito en la nacia parlamento Bundestag nome de la urbodistrikto ekde februaro 2025 (ankoraŭ almenaŭ ĝis 2029, tiam estos la venonta baloto) estas la konservativa politikisto Marvin Schulz. La elektita distriktestro ekde 2023 estas la loka politikistino Emine Demirbüken-Wegner.