Vilao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilao Mondragone, 16-a jarcento

Vilao estas:

  1. laŭ sia origina signifo kampara bieno en Romio
  2. eleganta (somer)domo en la kamparo
  3. prestiĝa enurba domo simila al [2],
    ankaŭ: urba vilao, vilaesko.

Laŭ Francisko Azorín vilao estas Somerdomo, kampodomo.[1] Li indikas etimologion el la latina villa (vilao).[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe la romianoj antikvaj vilao estis domo kampara. Sur la bienoj de la riĉaj romianoj nomiĝis al laŭ urba maniero konstruita, pli malfrue plejtempe diboĉe aranĝita nobla domo villa urbana aŭ (se proksime de urboj) villa suburbana. Apudis villa rustica kiu havis ofte multajn ekonomiajn ejojn kaj ĝardenojn legomajn, fruktajn, olivajn, vinberajn. Vilaoj aparte belaj poseditis de Lucullus, Augustus, Pompeius, Cicero, Hortensius, Plinius, Caligula, Nero, Hadrianus.

Dum la tempo de la karolidoj nomiĝis villae regiae la reĝaj bienoj kie ofte restadis la regoj. La romia vilakonstrustilo ne antaŭ la 14-a jarcento reprenitis fare de la italoj, kun etaj ŝanĝoj memkompreneble. Ĝia kulmino estis dum la temoj renesanca kaj baroka. Inter la arte respektive historie plej gravaj italaj vilaoj nombriĝu la mediĉa Villa Careggi apud Florenco, la vilaoj Farnesina, Madama Laute, Borĝese, Mattei, Medici kaj Albani en respektive apud Romo, la Villa d'Este proksime de Tivoli, la vilaoj Aldobrandini kaj Mondragone apud Frascati, la Villa Doria apud Ĝenovo, la Villa Maser apud Treviso kaj la Villa rotonda apud Vicenza.

En la 19-a jarcento la vilakonstruado tiom ekmodis ke antaŭurboj grandparte konsistas el vilaoj aŭ vilaozaj konstruaĵoj: tiel vilakonstruado iĝis aparta branĉo de moderna arkitekturo. Antaŭĝardenoj, verandoj, malfermitaj balkonoj, liberaj nekovritaj ŝtuparoj, orieloj ktp. estas tipaj eroj de moderna urba vilaado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 210.
  2. Azorín, samloke.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hänel/Hartmann, Einfache Villen und Landhäuser (Dresd. 1894–95)
  • Aster, Villen und kleine Familienhäuser (11.eld., Leipz. 1906)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 20. Leipzig 1909, p. 164, kio legelbas tie ĉi interrete.