Flughaveno Berlino-Tegel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Flughaveno Berlino-Tegel „Otto Lilienthal“

emblemo

internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: TXL ICAO: EDDT
Resuma informo
Lando Germanio
Regiono Berlino
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Berliner Flughafen GmbH (BFG)
Apuda urbo en la nordokcidento de Berlino
Alteco 37 m
Geografia situo 52° 33′ 35″ N, 13° 17′ 16″ O (mapo)52.55972222222213.287777777778Koordinatoj: 52° 33′ 35″ N, 13° 17′ 16″ O (mapo)
Map
Flughaveno Berlino-Tegel „Otto Lilienthal“
Kurej-angulo 08R/26L kaj 08L/26R
Kurej-longo 2428 m kaj 3023 m
Retejo http://www.berlin-airport.de
vdr

La Flughaveno Berlino-Tegel „Otto Lilienthal“ (IATA-kodo: TXL, ICAO-kodo EDDT) estas la pli granda el la du nun funkciantaj flughavenoj en la metropola regiono de Berlino kaj la sola situanta ene de la urbolimoj. En la jaro 2008 uzis ĝin 14.180.084 pasaĝeroj, kaj aldone 28.427 tunoj da kargo estis transportitaj pere de ĝi.

Situo[redakti | redakti fonton]

situo de la berlinaj flughavenoj

La flughaveno Tegel situas ok kilometrojn nordokcidente de la urbocentro en la urbodistrikto Reinickendorf (konkrete en ties kvartalo Tegel). La ĉefa aŭtovojo al la flughaveno tamen situas en la najbara urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf. La flughaveno situas 37 metrojn super la marnivelo.

La flughaveno bone atingeblas per pluraj urbaj aŭtobusaj linioj (linioj X9, TXL, 109 kaj 128). La proksima aŭtoŝoseo 111 estas ligita al la flughavenaj terminaloj, la aŭtoŝoseo mem tunele pasas sub la flughavena areo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La flughavena areo ĝis la 19-a jarcento servis kiel ĉasejo por la nobeloj kaj altrangaj politikaj funkciuloj de Prusio kaj ekde 1871 ankaŭ de la Germana Imperiestra Regno. Komence de la 20-a jarcento tie instaliĝis stacio por aerŝipoj, grandparte armee uzata. Post la fino de la Unua Mondmilito laŭ la traktato de Versailles Germanio ne rajtis havi aerarmeon, kaj oni malinstalis la konstruaĵojn. En 1930 sur la areo instaliĝis eksperimentejo pri raketoj, kaj dum la Dua Mondmilito tie trejniĝis soldatoj en la uzo de kontraŭaviadilaj kanonoj.

Dum la sovetunia Blokado de okcidenta Berlino de la 24-a de junio 1948 ĝis la 12-a de majo 1949, la armeoj de Francio kaj Usono en la promilite tute detruita areo ene de 90 tagoj konstruis novan flughavenon, kiu iĝis la ĉefa trafika nodopunkto de la Berlina aerponto. Post la fino de tiu kriza periodo de la Malvarma Milito, la teritorio iĝis la precipe uzata civila flughaveno de la metropolo okcidenta Berlino. La pli urbocentre situiĝanta, pli malnova flughaveno Berlino-Tempelhof, inter la jaroj 1945 kaj 1990 estis usona armea flughaveno, sed ĝis la jaro 1975 ankaŭ akceptis civilajn aviadilojn - ekde tiam ĉiuj grandaj civilaj aviadiloj survoje al Okcidenta Berlino celis nur al la flughaveno Berlino Tegel.

skulptaĵo de Otto Lilienthal, je kiu nun nomatas la flughaveno, sur ties teritorio

Post la reunuiĝo de Germanio kaj samtempa reunuiĝo de la urbo Berlino, por ĉiuj aviadiloj survoje de kaj al Berlino ankaŭ uzeblis la antaŭa flughaveno de orienta Berlino, nomata flughaveno Berlino-Schönefeld, malmultajn kilometrojn ekster la urbolimoj sudoriente de Berlino. La flughaveno Berlino-Tempelhof en 2008 definitive fermiĝis, kaj iuj planoj ankaŭ antaŭvidas iam estontece fermi la flughavenon en Tegel, dum oni pliampleksigus la flughavenon de Schönefeld ĝis flughavenego. Tamen tiaj planoj ankoraŭ neniel konkretas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]