Novembra Revolucio (Germanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Novembra Revolucio en Germanio estis serioj de eventoj fine de la Unua Mondmilito, de novembro 1918 ĝis fakte marto 1919. La monarkio (Germana Imperiestra Regno) estis anstataŭigita per la Vajmara Respubliko.

La revolucion kaŭzis la decido de la mar-armea supera komandantaro sendi la mar-armeon al lasta batalo kontraŭ la brita mar-armeo. La maristoj rifuzis. Tiu ribelo disvastiĝis el Kiel kaj Wilhelmshaven tra la tutan landon. Sekvo estis ke la armea gvidantaro devigis imperiestron Vilhelmon la 2-an abdiki. Samtage, la 9-an de novembro 1918, la socialdemokrato Philipp Scheidemann proklamis la respublikon.

Okazis eventoj similaj al enlanda milito, precipe pro la provo de ekstremaj maldekstruloj revolucii simile kiel en Rusio. Alia problemo estis la senarmigo de la armeaj amasoj. Certa fino de la revolucio estis la alpreno de nova konstitucio, la Vajmara Konstitucio, nomata laŭ la urbo en kiu okazis la Nacia Asembleo.

La Bavara Soveta Respubliko (germane Bayerische Räterepublik) estis la mallongdaŭra klopodo por establi socialisman ŝtaton en la Libera Ŝtato de Bavario dum la Germana Revolucio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]