Spartakisma Insurekcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spartakisma milico, 1918.
Januaro 1919: Barikado en Berlino dum la ribelo.
La entombigo de la 32 viktimoj de la ribelo, inkluzive la ĉerkon de Karl Liebknecht kaj la malplenan ĉerkon de Rosa Luksemburg, kies korpo ĵetita en la fosaĵon ankoraŭ ne estis trovita dum la entombigo.

Spartakisma InsurekcioSpartakisma Ribelo (en germana: Spartakusaufstand ), ankaŭ konata kiel la januara ribelo (Januaraufstand), estis ĝenerala striko (kaj la armitaj bataloj aldonitaj) okazinta en Germanio de la 4a ĝis la 15-a de januaro 1919. Ĝia subpremado markis la finon de la Germana Revolucio. La nomo "spartakisma ribelo" estas ĝenerale utiligita por la okazaĵo eĉ se nek la fama Spartakista Ligo de Roza Luksemburg (la Spartakusbund) nek la komunista partio Kommunistische Partei Deutschlands (KPD) planis, iniciatis aŭ gvidis tiun ribelon; ĉiu partoprenis nur post kiam populara rezisto komenciĝis. Tiu ribelo kontribuis al germana seniluziiĝo kun la Vajmara Registaro. Iliaj gvidantoj estis Karl Liebknecht kaj Roza Luksemburg, el kiuj ambaŭ mortiĝis dum la klopodo.

Elstaraj membroj[redakti | redakti fonton]