Nurenbergaj leĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Nurenbergaj leĝoj, ankaŭ Nurenbergaj rasleĝoj estis akceptitaj la 15-an de septembro 1935 okaze de la 7-a regnopartia tago de NSDAP en Nurenbergo, fare de Reichstag kaj validigita feste fare de la tiama Reichstag-prezidento Hermann Göring. La Reichstag estis ordonita por tiucele telegrafe al Nurenbergo. Ĝi faris sian devon unuanime vespere de 15-a de septembro. La nazioj per tiu leĝo leĝigis siajn antisemitisman ideologion. La leĝoj entenis precipe:

  • la Leĝon por protekto de germana sango kaj germana honoro (Sangoprotekta leĝo),
  • leĝo pri la imperia civitaneco
  • leĝo pri la imperia flago

„Sangoprotekta leĝo“[redakti | redakti fonton]

La „Leĝo por protekto de la germana sango kaj germana honoro“ malpermesis la geedziĝon inter judo kaj nejudo kaj eĉ ekster-geedzecan seksualan kontakton. Pekoj kontraŭ la leĝo estis traktitaj kiel rashonto kaj estis juĝita per prizono kaj pundomo. La punado - okaze de ekster-geedzeca seksuala kontakto inter judo kaj nejudo – direktiĝis nur kontraŭ la viro, ne kontraŭ la virino. Oni malpermesis por la judoj laborigi „germansangan“ servistinon sub 45 jaroj.

Aldonoj reguligis ankaŭ la kontaktojn inter germanoj, duonjudoj, kvaronjudoj. Ekemple la leĝo permesis geedziĝon de „kvaronjudo” kaj germano.

La leĝo malpermesis por la judoj hisi imperian kaj nacian flagon aŭ montri la imperiajn kolorojn. Oni permesis nur montron de la judaj koloroj. La punado devis estis prizono ĝis unu jaro. (La celo estis malebligi kaŝon de judeco de firmo, domo, persono.)

Leĝo pri la imperia civitaneco[redakti | redakti fonton]

La leĝo deklaris, ke nur la ŝtatdonaj germanoj kaj sangaj rasparencoj povas posedi imperian civitanecon. Por la „asimilitaj judaj miksuloj“ estis permesita nur la balotrajto kaj „provizoran imperan civitanecon“. La judoj perdis la balotrajton. En 1941, leĝo rekonis ŝtatanecon de germanaj judoj, se ili havas loĝejon en eksterlando. Ĉe deportado de la judoj, okaze de transpaŝo de la limo, ili perdis la ŝtatanecon kaj ĉiujn posedaĵojn, rajton je vivsekurecoj kaj rentojn.

La leĝo celis unuflanke malebligi por judoj la laboron en publika ofico, aliflanke senposedigi, senrajtigi ilin.

Naziaj difinoj[redakti | redakti fonton]

Por klarigi tion, kiu estas judo, la nazioj akceptis leĝon la 14-an de novembro 1935. Laŭ la leĝo,

  • Personoj kun minimume tri judaj geavoj estas „plenjudoj“.
  • Personoj kun du judaj geavoj estas „Miksuloj de unua grado“ („duonjudoj“)
  • Personoj kun unu juda ulo el geavoj estas „Miksuloj de la dua grado“ („kvaronjudo“).

La duonjudoj, kiuj apartenis alal juda kulturrondo aŭ kiuj geedziĝis kun judo estas traktitaj kiel plenjudo. Por ili aperis poste la esprimo valorjudo. Ĉiuj aliaj „duonjudoj“ kaj „kvaronjudoj“ oficiale estis nomumitaj kiel „judaj miksuloj“.

Por la altrangaj oficiroj de NSDAP ekzistis pli striktaj kriterioj. Tie oni ne toleris eĉ miksulojn de la „kvina grado“.


Esceptoj[redakti | redakti fonton]

Oni nur dufoje esceptis kun plenjudoj laŭ peto el 10.000. Ĝis jaro de 1941 atingis 260 „Miksuloj de la unua grado“, ke ili egalas al „germansanguloj“. En 1300 okazoj, oni akceptis la peton de „valorjudoj“ iĝis „jüda miksulo“.

Oni kelkfoje permesis soldatservon de miksjudoj.


Leĝo pri la imperia flago[redakti | redakti fonton]

La leĝo pri la imperia flago klarigis la hokkrucan flagon kiel imperian flagon, dum malpermeso de hiso de la imperia flago (por judoj) aperis en la alia leĝo.

La regnopartia tago[redakti | redakti fonton]

La sepa regnopartia tago okazis de la 10-a ĝis la 16-a de septembro 1935 en Nurenbergo. La regnopartia tago celis komence la enkondukon de la devigan soldatservo kaj liberiĝon el sub la Versajla traktato. Tie la nomo estis Regnopartia tago de la libereco.

La 12-an de septembro – du tagojn post la komenco -, la imperia kuracista gvidanto Gerhard Wagner antaŭsignis en lia aprolo, ke la nazia ŝtato baldaŭ malhelpas la pluajn miksadojn inter la judoj kaj arjoj. Adolf Hitler ordenis al Wilhelm Stuckart, Bernhard Lösener kaj aliaj fakpersonoj ellabori kjonvenajn leĝojn. Ĉar parto de membroj devis alveni el Berlino, la laborgrupo kunsidis vespere, la 13-an de septembro. La skizon de la leĝo ellaboris la ministeriaj oficistoj pro manko de tempo.

Hitler decidis pri milda leĝo, dum Wagner volis malpermesi eĉ geedziĝon inter kvaronjudoj kaj germanoj.