Chotěbuz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri ĉeĥa municipo en Teŝinio. Pri urbo en Germanio temas artikolo Cottbus.

Chotěbuz
germane: Kotzobendz, pole: Kocobędz
municipo
AnnonceTower.jpg
Anonca turo
Kocobedz flag.svg
Flago
Chotěbuz znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Chotěbuz
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Český Těšín
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Fervojstacio Chotěbuz
 - fervojlinio n-ro 321
Rivero Olše
Situo Chotěbuz
 - alteco 330 m s. m.
 - koordinatoj 49°46′10″N 18°35′10″E  /  49.76944°N, 18.58611°O / 49.76944; 18.58611 (Chotěbuz)
Areo 10,61 km² (1 061 ha)
Loĝantaro 1 157 (01.01.2010)
Denseco 109,05 loĝ./km²
Unua skribmencio 1229
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 61
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0803
NUTS 5 CZ0803 555291
Katastraj teritorioj 3
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Chotěbuz
Retpaĝo: www.chotebuz.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Chotěbuz estas vilaĝo situanta en la historia teritorio de Teŝinio, proksime de la devena Teŝino sur maldekstra bordo de rivero Olše en Ĉeĥio. Ĝi apartenas al la plej malnovaj sidejoj de Teŝina Silezio. Ni trovos la unuajn menciojn pri la vilaĝo en registroj el la jaro 1229, kie ĝi estas indikata kiel posedaĵo de benediktina monaĥejo en Orlová. La orlova monaĥejo havis ĉi tie fortikigitan gotikan korton, el kiu ĝis hodiaŭ konserviĝis cilindroforma turo. Sed la orlova monaĥejo ne konservis la fortikigitan korton nek la vilaĝon. Dum disfalo de la monaĥejo en la 15-a jarcento Chotěbuz fariĝis memstara bieno. Ekde la jaro 1447 ĝi apartenis al fryštáta sinjorujo.

Signifan ĉapitron en la vivo de Chotěbuz komencis la jaro 1871. En tiu ĉi jaro estis en Chotěbuz fondita la unua germana ekonomia lernejo.

Vilaĝo Chotěbuz estis memstara ĝis la jaro 1974. Ĝis la jaro 1939 ĝi estis direktita de vilaĝestro kaj reprezentantaro, en la militaj jaroj 1939 - 1945 estis farata devigita administrado de Český Těšín. Post la milito havis ĉi tie sidejon loka nacia komitato ĝis la jaro 1974. Poste la vilaĝo estis per devigita integracio aligita al Český Těšín. La memstarecon la vilaĝo denove akiris al la 1-a de januaro 1998.

En Chotěbuz estas la plej granda limpasejo inter Ĉeĥio kaj Pollando. Troviĝas ĉi tie arkeoparko.