Otice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Opava. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Otice (apartigilo).
Otice
germane Ottendorf
municipo
Otice kaple.JPG
Kapelo en Otice
Otice flag.jpg
Flago
Otice CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Otice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Opava
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Transporto Fervojlinio 314
Rivero Hvozdnice
Situo Otice
 - alteco 258 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 54″ N 17° 52′ 23″ O / 49.91500 °N, 17.87306 °O / 49.91500; 17.87306 (mapo)
Areo 7,2 km² (720 ha)
Loĝantaro 1 433 (2022)
Denseco 199,03 loĝ./km²
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 81
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 509612
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Otice
Retpaĝo: www.otice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Otice estas vilaĝo en Ĉeĥio troviĝanta 3,5 km sudokcidente de centro de urbo Opava. En distanco 10 km oriente situas urbo Kravaře, 17 km sudokcidente urbo Vítkov kaj 19 km sude urbo Bílovec. La plej alta punkto de Otice estas monteto Kamenná hora, tra la municipo trafluas rivero Hvozdnice, kiu estas naturmemorindaĵo. En 2022 tie vivis 1 433 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ arkeologiaj trovaĵoj la katastro de la vilaĝo estis enloĝigita jam en pli malfrua ŝtonepoko. Estas neniaj rektaj dokumentoj, sur kies bazo eblus kiel ajn klarigi la estiĝon de Otice. Laŭ historiisto estas verŝajne, ke almenaŭ unu el hodiaŭ nekonataj vilaĝoj "Napsidcari" kaj "Drahul" devene apartenantaj al Hradec nad Moravicí, kiuj estis en 1224 donacitaj de reĝo Přemysl Otakar la 1-a al urbo Opava, estis dum kampa kolonigado ŝanĝita en vilaĝon Otice kiel urba posedaĵo. Otice estis eksplicite ĉiam agrikultura vilaĝo. Unusola industria entrepreno en antaŭaj tempoj estis brasikejo kaj produktado de likvoroj kaj sodakvoj. La brasikeja tradicio pludaŭras en Otice ĝis hodiaŭ per produktado de fermentita brasiko. La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1318.