Bílá (distrikto Frýdek-Místek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Bílá
Koordinatoj: 49°26′52″N 18°28′47″E  /  49.44778°N, 18.47972°O / 49.44778; 18.47972 (Bílá (distrikto Frýdek-Místek))
Bílá
germane: Bila
municipo
Bila Beskydy.JPG
Municipo Bílá en Beskidoj
Bílá flag.svg
Flago
Bílá CoA.svg
Blazono
Oficiala nomo: Bílá
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Frýdlant nad Ostravicí
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio
Montaro Moraviasileziaj Beskidoj
Rojoj Černý, Bílý
Situo Bílá
 - alteco 546 m s. m.
 - koordinatoj 49°26′52″N 18°28′47″E  /  49.44778°N, 18.47972°O / 49.44778; 18.47972 (Bílá (distrikto Frýdek-Místek))
Areo 56,45 km² (5 645 ha)
Loĝantaro 320 (26.2.2007)
Denseco 5,67 loĝ./km²
Unua skribmencio 1817
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 15
NUTS3 CZ080
NUTS4 CZ0802
NUTS5 CZ0802 598143
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bílá (Frýdek-Místek District)
Retpaĝo: www.obecbila.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Bílá estas vilaĝo situanta en riverfluejo de rojoj Černý kaj Bílý, kiuj estas de fontoj de siaj multnombraj alfluantoj ĉefaj fontriveroj de rivero Ostravice, nomita de kunfluejo de ambaŭ rojoj sub monto Šorstýn. La suda limo estas eŭropa disfluejo de ĉefa eŭropa riverfluejo de Balta maro kaj Nigra maro kaj de Bumbálka ĝis Bílý kříž ĝi estas ankaŭ ŝtatlimo inter Ĉeĥio kaj Slovakio. La centro de la vilaĝo kaj ankaŭ ties pluraj partoj estas ĉirkaŭita de arbaroj, kiuj estas parto de Moraviasileziaj Beskidoj kaj de sistemo de Okcidentaj Karpatoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La estiĝo de la vilaĝo estas kunigita kun administra evoluo de teritorio, surkreskinta devene per profunda praarbaro, kiu estis jam antaŭ jaro 1100 sur limo inter ĉeĥa přemyslida ŝtato kaj silezia opola princlando. Rivero Ostravice apartigis en tiu ĉi parto de Beskidoj la teritorion en du diferencajn administrajn partojn. La regiono sur la dekstra bordo de Černý apartenis al frýdeka sinjotujo. La teritorio sur la maldekstra bordo de Černý kaj Ostravice estis ekde la tempoj de Přemysl Otakar la 2-a (1256) transdonita kun la tuta hukvalda sinjorujo al olomouca episkopejo. La ampleksaj arbaraj areoj ne alportis en tiama tempo utilon. Unusola maniero al eluzo de la arbara riĉeco estis loĝigado de la arbaro. Okazis koloniiga agado, dum kiu estis en limregionajn montarojn invitataj hejmaj kaj fremdaj vilaĝanoj, por ke ili ĉi tie fondu novajn vilaĝojn. Ilia tasko estis forhaki donitan pecon de arbaro, konstrui domojn kaj komenci mastrumi. Ekde fino de la 16-a jarcento kreskis vilaĝo Ostravice. Kun evoluo de fabrikado kaj bezono de ligno por ostravaj segejoj, frýdlantaj kaj frýdekaj metalurgiaj uzinoj kaj ostravaj minejoj okazas formigo de novaj rilatoj en la regiono de Ostravice. Komencis formiĝi memstara centrejo en Bílá, rilate al granda distanco de la vilaĝo Ostravice. Sed malgraŭ tio eĉ ne dum la unua respubliko (1918) okazis neniaj teritorie administraj ŝanĝoj. Tio estis kaŭzita de landa establo, sed ankaŭ de daŭranta grunda kaj arbara posedado de la olomouca ĉefepiskopejo sur la maldekstra bordo de Ostravice.

Kiel memstara loko la vilaĝo estis destinita nur en la jaro 1951, komune kun ŝanĝo de katastraj limoj de la historiaj vilaĝoj Ostravice kaj Staré Hamry, kies ĝisnuna teritoria nordosuda apartigo laŭlonge laŭ rivero Ostravice, kreanta la historian limon de Moravio kaj Teŝina Silezio, estis reguligita tiel, ke la norda parto de Staré Hamry (vilaĝoparto Hamrovice) estis konektita al Ostravice, dume kelkaj vilaĝopartoj de Ostravice (Samčanka, Hutě pod Smrkem) fariĝis parto de Staré Hamry.

La kaŭzo por la ŝanĝo de la kastraj limoj estis malfacila komuniko de la unuopaj vilaĝoj kun la centrejoj de la vilaĝoj.

Vilaĝo Bílá havas karakteron de montara vilaĝo.

Nuntempe Bílá estas refreŝigejo por somera turismo kaj por vintraj sportoj.