Pstruží (germanePstruschi) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 1 058 loĝantoj (2025). La municipo troviĝas sur orienta deklivo de Ondřejník. Sur ties pinto fontas sume kvin rojoj, kiuj trafluas tra la municipo kaj enfluas en riveron Ostravice.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1581. La municipo estas indikita en registroj de senjorujo en Hukvaldy, sud kiu la municipo tiutempe falas, kiel deviga doni dekonaĵojn. Inter la homoj cirkulas okazintaĵo pri bela Růžena kaj ŝia karulo Juráš. Li venadis al ŝi sekrete, ĉiam nokte kaj vokadis: "PST-RŮŽI". Laŭ tiu ekvoko devis esti sekve elektita nomo de la municipo.