Raduň

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raduň
germane Radun
municipo
Zamek Radun.jpg
Kastelo en Raduň
Raduň flag.jpg
Flago
Raduň CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Raduň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Opava
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Montaro Nízký Jeseník, Opava montetaro
Memorindaĵo Raduň kastelo
Situo Raduň
 - alteco 284 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 13″ N 17° 56′ 33″ O / 49.88694 °N, 17.94250 °O / 49.88694; 17.94250 (mapo)
Katastro 8,01 km² (801 ha) Raduň
Loĝantaro 1 192 (2022)
Denseco 148,81 loĝ./km²
Unua skribmencio 1320
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 61
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0805
NUTS 5 CZ0805 509841
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Raduň
Retpaĝo: www.obec-radun.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Raduň estas municipo en Ĉeĥio situanta 6 km de urbo Opava. Vivas ĉi tie 1 192 loĝantoj (2022).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1320, kiam estas dokumentita burgaro. En la paso de la 16-a jarcento Tworkowskidoj el Kravaře alikonstruis ĝin en kastelon, al kiu apartenis bierfarejo kaj mastrumkorto. En la jaroj 18161822 familio de grafoj Larisch-Mönnich-idoj lasis alikonstrui ĝin en trialan empiran kastelon laŭ projekto de la opava arkitekto Karel Englisch. Samtempe estis apud la kastelo fondita unu el la plej ampleksaj naturparkoj en Silezio kun kelkaj fiŝlagoj. En la empira stilo estis konstruitaj pluaj konstruaĵoj – oranĝerio, grenejo, ŝafejo kaj oficista domo. En la jaro 1849 la kastelo estis plenigita per mansarda etaĝo kun frontono kaj ŝtona burga muro. En la jaro 1912 estis farita plua romantikanta alikonstruo.

La kastelo estis alibreligita en la jaro 1984. Ĝi estas ekipita per kolektaĵoj pruntedonitaj el kastelo el urbeto Hradec nad Moravicí. Vizitantoj iradas tra princaj ĉambroj, tra ĉambregoj de kastela biblioteko kun 15 000 volumenoj kaj tra armilejo.

Sude de la vilaĝo estas naturparko Moravice. Norde de la vilaĝo estas sistemo de fiŝlagoj; onidire la plej maljuna arbo en regiono de Opava – 400 jarojn maljuna kverko, kies trunko havas perimetron 6 m, estas ĉe digo de unu el ili.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869565
1880564
1890544
1900560
1910638
1921589
JaroLoĝantoj
1930717
1950769
1961913
1970938
1980965
1991971
JaroLoĝantoj
2001958
20141 001
20161 052
20171 093
20181 105
20191 112
JaroLoĝantoj
20201 148
20211 142
20221 192

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.