Větřkovice (legu Vjetrĵkovice) estas vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Opava. Vivas ĉi tie 755 loĝantoj (2022). La vilaĝo apartenas inter malmulte da historiaj sidejoj, kiuj havas konservita fundamentan fondo-dokumenton. Per tiu ĉi dokumento el la jaro 1298provosto en Březová nomata Vlk al singardema viro Walter kaj al iliaj heredantoj arbaron por fondi Větřkovice-on. Li nomigas ĝin Dyttreichsdorph. Li liberigas la vilaĝon de impostoj por 20 jaroj. El la dokumento estas evidente, ke la origina nomo devenas nek de la nomo de la fondinto (provosto Vlk) nek de lokinto (loĝiginto Walter), kio estadis tiama kutimo, sed omaĝe de Dětřich el Fulštejn, reganto el Olomouc. Origine do Větřkovice ekde la jaro 1298 apartenis al provostejo de benediktinoj en Březová. Pli poste ĝi transiris sub sinjorujo en Hradec nad Moravicí. En la 14-a kaj la 15-a jarcentojvasaloj el ĉirkaŭaj vilaĝoj faris soldatan deĵoron en burgo, do ankaŭ el Větřkovice. Pluaj dokumentoj parolas pri privilegioj de princoj el Hradec nad Moravicí - de Viktorin el la jaro 1482 kaj de Kazimír, respektive de reĝo Ludoviko el la jaro 1525. En la jaro 1700 Větřkovice ricevis sian sigelilon kiel ceteraj vilaĝoj de hradeca sinjorujo, kiu finas en la jaro 1945.
La municpo konsistas el du katastraj teritorioj (samtempe lokaj partoj), kiuj estas Větřkovice kaj Nové Vrbno. Al Moravio apartenas preskaŭ la tuta katastra teritorio, dume Větřkovice kaj la nordokcidenta terlango de la katastro de Nové Vrbno situas en Ĉeĥa Silezio.