Moravskoslezský Kočov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas ankaŭ: Kočov.
Moravskoslezský Kočov
germane Mährisch u. Schlesisch Kotzendorf, pole Morawsko-Śląski Koczów
municipo
Nízký Jeseník, vido al Moravskoslezský Kočov kaj Valšov
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Moravskoslezský Kočov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Bruntál
Administra municipo Bruntál
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Rivero Kočovský potok
Situo Moravskoslezský Kočov
 - alteco 565 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 36″ N 17° 26′ 21″ O / 49.96000 °N, 17.43917 °O / 49.96000; 17.43917 (mapo)
Areo 15,15 km² (1 515 ha)
Loĝantaro 598 (2023)
Denseco 39,47 loĝ./km²
Estiĝo 1949
 - unua skribmencio 1405 Kočov
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 792 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0801
NUTS 5 CZ0801 551732
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Moravskoslezský Kočov
Retpaĝo: www.mskocov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Moravskoslezský Kočov (germane Mährisch u. Schlesisch Kotzendorf, pole Morawsko-Śląski Koczów, en traduko Moraviasilezia Koĉov) estas municipo en Ĉeĥio situanta sur historia moravia-silezia limo kaj ĝi estiĝis per kuniĝo de devene du memstaraj vilaĝoj - Moravský Kočov (Moravia Kočov) kaj Slezský Kočov (Silezia Kočov) en la jaro 1949. Vivas ĉi tie 598 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bruntál, Lomnice, Václavov u Bruntálu, Valšov, Staré Město kaj Mezina.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tempon de la fondo de vilaĝo ni ne konas. El la nomo de vilaĝo, kiu en la devena formo signifas vilaĝo de Kojislav aŭ Kolimír, eblas opinii, ke ĝi estis fondita fare de slavaj kolonigistoj. La unua skriba mencio pri Kočov estas en dokumento el la jaro 1405, per kiu krnovaj princoj Mikuláš kaj Jan la 2-a dividis Bruntál-on kun la ĉirkaŭaĵo. Tiutempe en Kočov estis ankaŭ burgaro, sidejo de posedantoj de la tuta posedaĵo. En 1474 la vilaĝo estis neniigita fare de hungaraj soldataroj kaj en la jaro 1504 ĝi estas indikata kiel dezerta. Renovigita ĝi estis antaŭ la jaro 1538, ĉar ĉijare fratoj Lhotský-oj el Ptení vendis Kočov-on kun la burgaro al Jáchym Rožhoň el Kopřice. Tiu evidente en 1544 fondis norde de la ekzistanta vilaĝo novan, pli poste nomatan Slezský Kočov. Ekde la 60-aj jaroj de la 15-a jarcento tenis la vilaĝon diversaj posedantoj, fine ekde la jaro 1609 Bruntalanoj el Vrbno, kiuj enmembrigis Kočov-on al bruntala sinjorujo. Sed en la tempo post post-blanka-montaj konfiskadoj la koĉova posedaĵo estis konfiskita al Bruntalanoj el Vrno, Moravský Kočov estis aligita al sovineca sinjorujo, Slezský Kočov restis ĉe la bruntala sinjorujo. La divido ne havis faktan signifon, ĉar ambaŭ sinjorujojn akiris Ordeno de germanaj kavaliroj. La vilaĝo suferis pro eventoj de la tridekjara milito, kiam ĝi estis kelkfoje prirabita. Tiutempe definitive pereis en Kočov la burgaro. Poste la vilaĝo evoluis kiel pure agrikultura vilaĝo. Post 1935 ĉi tie estiĝis brikfabriko. En 1869 Moravský Kočov havis 944 loĝantojn, en 1930 jam nur 658 loĝantojn. En 1950 vivis en Kočov 436 loĝantoj. Moravský Kočov post malvalidigo de sinjorujoj kiel administraj unuoj en duono de la 19-a jarcento estis almembrigita al distrikto Šternberk, en 1868 al distrikto Rýmařov, en 1949 al distrikto Bruntál. Slezský Kočov estis dum la tuta tempo parto de distrikto Bruntál.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo skribas novepokan historion de la unuaj postnovembraj balotoj en 1990. Ĝis hodiaŭaj tagoj dum periodo de ĝia memstareco oni konstruis akvokondukilaro, gaskondukilaro, oni riparis lokajn komunikaĵojn, kulturan ekipaĵaron kaj aliajn aferojn rilataj al Moravskoslezský Kočov.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter memorindaĵoj de la vilaĝo apartenas kapeletoj - de Virgulino Mario, sankta Kruco, sankta Jozefo kaj sankta Antonio, kiuj estis konsekritaj la 21-an de septembro 2002 de vicdekano sinjoro Antonín Krejčiřík.

Meze de la vilaĝo situas paroĥeja preĝejo de sankta Mikaelo kun pli malnova kerno, el kiu konserviĝis malfrue renesanca turo, renovigita en la jaroj 1658, 1793 - 1795 kaj empire reguligita en 1823.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 141
18801 068
18901 143
19001 026
1910879
1921817
JaroLoĝantoj
1930787
1950436
1961415
1970422
1980373
1991397
JaroLoĝantoj
2001455
2014544
2016536
2017539
2018549
2019560
JaroLoĝantoj
2020566
2021557
2022582
2023598

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]