Šilheřovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 49°55′14″N 18°16′35″E  /  49.92056°N, 18.27639°O / 49.92056; 18.27639 (Šilheřovice)
Šilheřovice
germane: Schillersdorf, pole: Szylerzowice
municipo
Šilheřovice2.jpg
Vido al Šilheřovice
Vlajka obce Šilheřovice.gif
Flago
Znak obce Šilheřovice.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Šilheřovice
Kromnomo: per hluĉina dialekto Šuleřovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Hlučín
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Prusio, Supra Silezio
Parto de Hluĉinio
Memorindaĵoj Katolika preĝejo, Kastelo de Rothschildidoj
Situo Šilheřovice
 - alteco 221 m s. m.
 - koordinatoj 49°55′14″N 18°16′35″E  /  49.92056°N, 18.27639°O / 49.92056; 18.27639 (Šilheřovice)
Areo 21,65 km² (2 165 ha)
Loĝantaro 1 561 (3.7.2006)
Denseco 72,1 loĝ./km²
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 747 15
NUTS 5 CZ0805 510432
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Šilheřovice
Retpaĝo: www.silherovice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
La kastelo en Šilheřovice antaŭ la dua mondmilito
Šilheřovice
La kastelo ĉe golfejo en Šilheřovice

Šilheřovice (legu: Ŝilherĵovice) (pollingve Szylerzowice, germane Schillersdorf) estas vilaĝo de Hluĉinio en Ĉeĥio. En la tempo de sia estiĝo, ĉirkaŭ duono de la 13-a jarcento, ĝi estis ĉirkaŭigita de densaj arbaroj, kovrantaj tiam plimulton de la tuta regiono. La vilaĝon, tra kiu verŝajne kondukis unu el nordosudaj komercaj vojoj, ni vicigas tiutempe al la tn. arbaraj landvojaj tipoj de vilaĝoj. Ties fondo estas alskribata same kiel fondo de najbara vilaĝo Markvartovice al sinjoroj el Barut kaj en Landek, burgo en proksima monteto super rivero Odro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo estas en dokumento el la jaro 1377, en kiu ĝi estas indikata kun kelkaj pluaj vilaĝoj sub nomo Scholasdorf en konekso kun divido de Opava princlando, kiam la vilaĝo aliĝis al opava regiono.Tiutempe estis onidire ties posedanto certa Mikuláš Mšan. En la 15-a kaj komence de la 16-a jarcento ĝi estas menciataj en princlando Opola kaj Racibórza nobelaj familioj, proprumantaj Šilheřovice-on, ekz. Jakub el Schilerzowitz, Mikuláš Schillerzowski, Hynek el Zvole kaj el Shilherzowicz.

Ĉirkaŭ la jaro 1530 Šilheřovice estis posedaĵo de Jan Bírek z Násile, poste de Matyasz Rotmberk el Kietrz, de Štěpán el Vrbno, hetmano de Opava princlando. En sekvantaj jaroj la vilaĝon proprumis sinjorino Bohunka Stošová el Kounice, sinjoro Jan Jindřich Šlik el Pasovo kaj sinjorino Barbora Perpentua el Ursenburk kaj Merdern. Ŝi poste la tutan šilheřovican sinjorejon vendis en la jaro 1673 al jezuita kolegio en Opava kontraŭ 30 000 ormoneroj.

Memorigaĵo post la opavaj jezuitoj en Šilheřovice estas katolika preĝejo, konstruita en la jaro 1713 meze de la vilaĝo en loko de malnova preĝejeto, pri kiu estas mencio en paroĥeja matrikulo, fondita en la jaro 1657. Nova filia preĝejo, apartenanta al paroĥo en Hať, estis inicita al Ascendotago de Virgulino Mario. En la jaro 1662 en la vilaĝo estas menciata ankaŭ paroĥeja lernejo.

En la jaro 1742 Šilheřovice estis komune kun pluaj 35 vilaĝoj kaj urbetoj Dolní Benešov, Sudice kaj urbo Hlučín aligita al Prusio.

Kiam en Prusio en la jaro 1773 la jezuita ordeno estis nuligita, la šilheřovica sinjorejo fariĝis posedaĵo de prusia reĝa kamerao, kiu en la jaro 1787 vendis ĝin kontraŭ 50 000 ormoneroj al Karl von Larisch. Li vendis ĝin tuj kun vilaĝoj Antošovice, Hať, Darkovice, Koblov kaj Markvartovice kontraŭ 79 200 regnaj tolaroj al Jan Friedrich Eichendorff el Tworków, kies malproksima bofilo estis signifa silezia poeto kaj politikisto Josef von Eichendorff, loĝanta en Łubowice (Pollando), kiu en Šilheřovice vizitis sian onklon. Kelkaj historiistoj mencias malnovan renesancan burgon, neniigita eble dum la tridekjara milito en la 17-a jarcento, jam en la jaro 1609 dum Jan el Frýdek kaj Bohunka Stošová el Kounice. Sed Jan Friedrich ne ĝisatendis finigon de la konstruado de kastelo, li mortis en 1815 kaj enterigita li estas en preĝejo en Tworków. Lia edzino Anna mortis en 1830 kaj ŝi estis enterigita en tworkowan preĝejkripton apud sia edzo.

Dum Jan Friedrich Eichendorff en Šilheřovice estis konstruata nova kastelo en romantika historiganta stilo en la loko de pli malnova sidejo. En la jaro 1835 senjorejo de Šilheřovice estis vendita kontraŭ 155 200 regnaj tolaroj al Hubert Stücker el Weyershof, de kiu aĉetis ĝin en la jaro 1844 Salomon Mayer Rothschild el viena bankiera familio de Rothschildidoj. En la jaro 1852 la kastelo transiris en la manojn de Anselm Salomon Rothschild, dum kiu la kastelo ĝisatendis eĉ kun parko pluajn reguligojn kaj disvastiĝon. En la jaro 1871 heredis la senjorejon lia filo Nathan, kiu ĉi tie ekkonstruis fonduson de Anselm, zorganta pri maljunaj kaj senpovaj homoj. Lia sekvanto kaj la lasta posedanto de la šilheřovica senjorejo fariĝis Alfons Mayer Rothschild.

La 4-an de februaro de 1920 Hluĉinio estis donita al Ĉeĥoslovakio, kaj kun ĝi do ankaŭ vilaĝo Šilheřovice. En la jaro 1923 estis donita al Germanio parto de la vilaĝo nomata Rakovec. La 4-an de septembro de 1923 ĉi tie estis fondita memstara paroĥo. En la jaro 1928 la vilaĝo plinombriĝis je infanvartejo. Ekde la jaro 1936 oni konstruis en katastro de la vilaĝo ferbetonajn fortikaĵojn kiel parto de armeaj fortikaĵoj, alfrontante al endanĝerigo de Ĉeĥoslovakio de nazia Germanio. La vilaĝo estis aneksita de la germana armeo la 8-an de oktobro de 1938 kaj aligita al Germana regno. La 1-an de majo de 1945 ĝi estis liberigita de soveta armeo preskaŭ senbatale.

Turismaj interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo – estis konstruita en romantika historiganta stilo en la jaroj 1787 ĝis 1815. Ĝi situas meze de ampleksa angla parko. Estas ĉi tie artefarite fonditaj tri fiŝlagoj. Sub deklivo ĉe la kastelo troviĝas centra baseno Fontano de Neptuno kun statugrupo, Amfitrité, putti, delfeno kun reto. Eta ĝardena arkitekturo estas reprezentita de statugrupo en pordegoj ĉe Lago de Evelina, du marmoraj vazoj, plimalgranda baseno kun vazo kaj tri romantikantaj pontoj. Atentemon meritas enirejpordegoj en la parkon, da kiuj estas sume sep. En la teritorio de la parko troviĝas la kastelo kun apudaj konstruaĵoj, kuirejo kaj mastrumkonstruaĵo, „Ĉasista kasteleto“ kun devenaj hundejoj por ĉasistaj hundoj, „Laktejo“ (popolrestoracio), Oranĝerio kaj tri unuetaĝaj domoj por okupitoj de la kastelo.

En la jaroj 18201830 estis ĉi tie fondita ampleksa angla Kastela parko, kiu estis plenigita per vico da plastikaĵoj. Ĝi estas valora nature pejzaĝa parko, kie nun troviĝas golfejo, fondita en la jaro 1968, la tria dek ok trua golfejo en Ĉeĥio. „Ĉasista kasteleto“ estas luksa restoracio. En unu el tri dometoj, kiuj antaŭe servis por loĝigo de okupitoj, estas restoracio nomata „Rudolf II.“ kun ebleco sidi ekstere. En plua dometo kaj ties ĉirkaŭaĵo, direkte al arbaro nomata Černý les (Nigra arbaro), estis filmitaj kelkaj scenoj de filmo nomata "La malhelblua mondo" (ĉeĥe: Tmavomodrý svět) de reĝisoro Jan Svěrák.

Ni povas viziti en la proksimeco de la vilaĝo ankaŭ naturrezervejon „Nigran arbaron“ kun du fagarbaraj kreskaĵaroj: la unua jam estas tromaljuniĝinta kun eminentaj unuopuloj kaj la alia estas riĉe plijunigata. Tra la arbaro kondukas ankaŭ linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj, konstruitaj en la jaroj 1935 ĝis 1938. Nuntempe estas en la linio rekonstruata fuorto MO S-11 „Ĉe Arbĉasloko“, kiu jam estas vizitebla nun.

Ĉi tie estas limpasejo por malgranda limregiona kontakto Šilheřovice – Chałupki. La vilaĝo najbaras kun limregiona komunumo Krzyżanowice en pola flanko, kun kiu ĝi aktive kunlaboras.

Personeco de la vilaĝo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo naskiĝis la 15-an de junio de 1900 muzika komponisto Karel Sczuka, kiu ĉi tie vivis. Li vivis poste en Pollando kaj en Germanio, kie li mortis la 29-an de majo de 1954. Por honorigi lin, Radio Südwestfunk, havanta sidejon en Baden-Baden kaj en kiu li agadis post la dua mondmilito, establis Prezon de Karel Sczuka pri la plej bona verko el populara muzikverko. Famaj komponaĵoj de Karel Sczuka estas ekz. Silezia uverturo, operoj Der Gaukler von Pamphalon kaj Jeppe von Berge.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.