Tworków

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tworków
germane: Tworkau, ĉeĥe: Tvorkov
vilaĝo
Tworków - ruinoj de kastela palaco
Oficiala nomo: Tworków
Lando Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Komunumo Komunumo Krzyżanowice
Historiaj regionoj Silezio, Prusio, Supra Silezio
Situo Tworków
 - koordinatoj 50° 00′ 16″ N 18° 14′ 09″ O / 50.00444 °N, 18.23583 °O / 50.00444; 18.23583 (mapo)
Loĝantaro 2 800 (2007)
Unua skribmencio 1350
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 47-451
Tel. prefikso (+48) 32
Aŭtokodoj SRC
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Vikimedia Komunejo: Tworków
Retpaĝo: www.tworkow.pl
Tworków - ruinoj de kastela palaco

Tworków (ĉeĥe Tvorkov, germane Tworkau) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, en komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice).

Tworków estas konata pro sia nekutima historio, kiun influis konataj personecoj, kiel ekz. sacerdoto Augustyn Weltzel, sacerdoto Józef Gregor, beata sacerdoto Emil Szramek. La unuaj mencioj pri la vilaĝo devenas el la jaro 1350, sed ties komencoj tuŝas verŝajne ĝis la jaro 1258.

En la tempo de Přemyslidoj estis posedantoj de Tworków familio Tworkowskiidoj-Kravařidoj, al kiuj la vilaĝo apartenis ĝis la 15-a jarcento. Sed kiel la unua konata posedanto estas indikata ia Odrowąż. En sekvantaj jarcentoj la posedaĵo estis kelkfoje vendita al diversaj familioj. Ĝis la jaro 1944 Tworków apartenis al familio Saurma-Jeltsch. La fino de la dua mondmilito ne alportis nur ŝanĝon de politika aranĝo kaj la nomon de la vilaĝo, sed ĝi signifis ankaŭ finon de regado de grafoj kaj grafinoj en kastelo en Tworków.

En la 14-a jarcento estis konstruita preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, kiu estis alikonstruita en la 18-a kaj la 19-a jarcentoj. Malkovro de kripto kun memorigaj sarkofagoj de familio Reiswitz pruvas, ke sepultoj faritaj antaŭ 300 jaroj estas pli malnovaj ol la sanktujo. Estas do supozeble, ke la kripto troviĝis ankoraŭ en ligna preĝejo de Sankta Marketo, kiu forbrulis en la jaro 1676.

El la 14-a jarcento devenas ankaŭ la plej malnovaj partoj de la kastelo konstruita en gotika stilo. Eble en la 16-a jarcento la kastelo estis disvastigita kaj alikonstruita en renesanca stilo. La 9-an de januaro de 1931 obsedis la kastelon incendio, dum kiu forbrulis la tuta tegmento. La kaŭzo de la incendio estis neniam klarigita. Post la incendio la kastelo senĉese pli kaj pli mizeriĝis kaj jam plu neniam ĝi estis renovigita. La dua mondmilito alportis ties pluan neniigon. Hodiaŭ restis el la belega kastelo nur ruinoj. Nun estas posedanto de la kastelo la komunumo kaj ties plano estas uzi la tutan areon por turismaj celoj.

Ekde la 16-a jarcento Tworkówanoj estis partoprenantoj kaj organizantoj de pluraj kamparanaj ribeloj. En la sekvantaj jarcentoj Tworków estis konsiderata kiel unu el la plej ribelantaj vilaĝoj. En la 18-a jarcento okazis ĉi tie ok gravaj kamparanaj ribeloj.

Ekde la jaro 1674 ekzistis en la vilaĝo paroĥeja lernejo, en 1800 oni komencis konstrui novan lernejon.

Hodiaŭa paroĥeja preĝejo estas signifa laboraĵo de baroka arkitekturo en la tuta distrikto Racibórz. Dum lastaj jaroj ĝi estis de la fundamentoj renovigita, ĝi havas belegajn altarojn kaj freskojn. En la preĝejo troviĝas en eŭropa mezurunuo tute unika ekspozicio de kelke da ornamitaj ĉerkoj. Ĉiuj sarkofagoj – 2 por plenkreskuloj, 9 por infanoj – estas riĉe ornamitaj, kelkaj eĉ orizitaj. Grandan valoron havas same kolektaĵo de vestoj, en kiuj estis vestitaj infanoj, sepultitaj en la kripto. La sortoj de familio Reiswitz apartenas al la plej interesaj en Pollando.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.